Barkasovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barkasovo
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 89654
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 22° 29′ O (mapo)48.36527777777822.488888888889Koordinatoj: 48° 22′ N, 22° 29′ O (mapo) [+]
Alto 106 m [+]
Areo 3,42 km² ( 342 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Barkasovo (Transkarpatio)
Barkasovo (Transkarpatio)
DEC
Barkasovo
Barkasovo
Situo de Barkasovo
Barkasovo (Ukrainio)
Barkasovo (Ukrainio)
DEC
Barkasovo
Barkasovo
Situo de Barkasovo

Map

vdr
Ne miskomprenu kun Berkasovo!

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Barkasovo (ukraine kaj ruse Баркасово, hungare Barkaszó, slovake Barkasová) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.

Situo[redakti | redakti fonton]

Barkasovo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Ĉop-Mukaĉeve. La lasta urbo troviĝas 18 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1312 en formo Burkuzlou. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. La lernejo ekfunkciis jam ekde 1806. En 1910 loĝis en Barkaszó 1141 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Barkaszó apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Barkaszó rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Barkasovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Barkasovo 2170 da homoj, (1770 hungaroj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]