Solotvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Solotvino
Saltlake Solotwino.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90575-578 [+]
Demografio
Loĝantaro 8 632  (2019) [+]
Loĝdenso 778 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 58′ N, 23° 52′ O (mapo)47.95972222222223.866944444444Koordinatoj: 47° 58′ N, 23° 52′ O (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 11,1 km² (1 110 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Solotvino
Situo de Solotvino

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Solotvyno [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Solotvino (ukraine Солотвино, ruse Солотвина, hungare Aknaszlatina, rumane HăndalHăndal Ocna, slovake Kostel Solotvonski) estas mina urbotipa loĝloko en Ukrainio, en la Transkarpata provinco, en la distrikto de Tjaĉiv.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Tjaĉiv en Transkarpatio
Sala banejo en Solotvino, fone eksteraĵoj de la minejo
La riverobordo ĉe Solotvino

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Solotvino situas ĉe dekstra bordo de Tiso, (kontraŭe troviĝas Máramarossziget en Rumanio havanta gravan ponton, kiu estas limotrapasejo); laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Raĥiv, laŭ fervojo Ĉop-Velikij Biĉkiv. Tjaĉiv troviĝas 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj romianoj minis salon. La ministoj partoprenis en ribelo de György Dózsa kaj en liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Post la mezepoko Hungario disfalis, Aknaszlatina apartenis al princlando Transilvanio. En la 18-a kaj 19-a j.c.-oj la mino prosperis kaj etendiĝis. La fervojo atingis la minurbon en 1910. Tiutempe vivis tie 2300 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Aknaszlatina apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiutempe la minado furoris, la salo liveriĝis al Ĉeĥio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Solotvino/Aknaszlatina. Dum la bataloj en 1944 la ponto detruiĝis. La alveninta Ruĝa Armeo deportis 690 da hungaroj al la gulago. Ekde 1945 Solotvina apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2002 la ponto rekonstruiĝis, sed nur en 2007 ĝi ekfunkciis. En unu el la forlasitaj minejoj en la profundeco hospitalo funkcias.

Legendo pri la salo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi legendo vivas ankaŭ en Pollando. "Kunigunda", filino de Béla la 4-a, ĵetis oran ringon al la profundo de la salomino, poste ŝi vojaĝis al sia edzo apud Krakovo. Ŝi tie ordonis fosi al la profundo. La laboristoj trovis tavolon de salo, sed ili trovis ankaŭ la oran ringon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Aknaszlatina naskiĝis:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]