Supermara alteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altometro,[1] mane tenebla mezurilo de 1915 por vidi la supermaran altecon aŭ altitudon

Supermara alteco (mallongigo: s.m.) estas vertikala distanco (alteca diferenco) de certa loko sur la tero al la marnivelo, do la surfaco de iu maro (kutime la plej proksima).

Oni indikas ĝin en metroj super maro (msm), eventuale en futoj super maro en anglousona mezursistemo.

Nuntempe ĝenerale uzata geografia situa sistemo GPS (Global Positioning System) por destinado de situo sur Tero uzas kiel baza nivelo surfacon de matematike kalkulita geoido WGS 84 (World Geodetic Systems), kiu povas de meza surfaco de maro diferenciĝi.

Supermara alteco de lokoj sub nivelo de mara surfaco (malaltaĵoj, profundaĵoj) estas indikata kiel negativa valoro.

  • La plej alta situanta loko sur Tero estas pinto de monto Mount Everest (8848 msm).
  • La malplej alta situanta loko sur Tero estas surfaco de Morta Maro (−418 msm).
  • La malplej alta situanta loko en maro estas Mariana fosego (−11020 msm).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo altometro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la papera unua eldono de 1970, paĝo 35

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]