Hódmezővásárhely situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojoSzeged-Békéscsaba. Szeged troviĝas 26, Szentes 28, Makó 30, Orosháza 32, Budapeŝto 175 km. Hódmezővásárhely estas la dua plej granda - laŭ loĝantaro- urbo de la departemento kaj la dua plej granda urbo de Hungario laŭ areo.
Aerfoto pri Hódmezővásárhely
Urbodomo de Hódmezővásárhely
Hotelo "Nigra Aglo"
La malnova kontraŭinunda digo ankaŭ nun estas videbla en la urbo
La urbo estiĝis en la 15-a jarcento per kunfandiĝo de la vilaĝoj Hód, Vásárhely, Ábrány kaj Tarján. Oni nomis la urbon tiutempe Hódvásárhely. Ĝi ricevis en 1456 rangon de kampurbo fare de János Hunyadi, kiu estis siatempe guberniestro kaj samtempe grandbienulo de la ĉirkaŭaĵo.
En 1552, la urbon okupis la turkoj kaj restis tie ĝis 1693.