Gusztáv Nyizsnyay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Nyizsnyay
Gusztáv Nyizsnyay
Gusztáv Nyizsnyay
Persona informo
Naskonomo Nyizsnyánszky Gusztáv
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1829 (1829-08-12)
en Eger
Morto 7-an de januaro 1882 (1882-01-07) (52-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoverkisto
vdr

Gusztáv Nyizsnyay [gustAv njiĵnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyizsnyay Gusztáv estis hungara komponisto, liutisto. Lia origina familia nomo estis Nyizsnyánszky (lia avo estis polo).

Gusztáv Nyizsnyay [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1829 (laŭ alia informo la naskiĝmonato estas aŭgusto) en Eger, li mortis la 7-an de januaro 1882 en Hódmezővásárhely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Nyizsnyay lernis en sia naskiĝurbo, iom poste en Kassa helpe de János László Pyrker. Post siaj studoj li estis ĉefamilia instruisto. Dum la Hungara revolucio de 1848 kiel soldato li defendis la landon. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis, tiam li prenis la kaŝnomon Nyizsnyay. Post la amnestio en 1851 lia komponaĵo al poemo de Gyula Sárosi akiris tutlandan renomon. Li komponis patriotajn kantojn kaj li recitalis kun propramane farita instrumento en la tuta lando inter 1852 kaj 1862. Li plurfoje recitalis kun Ede Reményi. Li edziĝis en 1856, poste 3 gefiloj naskiĝis. Li fondis korusojn en Nagykőrös en 1859 kaj en Hódmezővásárhely en 1865.

Lia eldonaĵo[redakti | redakti fonton]

  • „Csárdások – Dalok” (1882)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mohácsi koldus
  • Megvirrad még valaha!
  • Megérem még azt az időt
  • Hóka lovam kicsapom a tilosba
  • Hej szegedi szép csaplárné
  • Édesanyám ha bejön Egerbe (ĉardaŝo)
  • Nem bánom én (ĉardaŝo)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]