János László Pyrker
Johano Ladislao Pyrker | |||||
---|---|---|---|---|---|
aŭstra-hungara ekleziulo kaj poeto | |||||
Johano Ladislao Pyrker ĉ. en 1830
| |||||
Persona informo | |||||
János László Pyrker Felsőőri | |||||
Naskiĝo | 2-an de novembro 1772 en Nagyláng | ||||
Morto | 2-an de decembro 1847 (75-jaraĝa) en Vieno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • latina • itala • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto (1796–) romkatolika diakono (1796–) verkisto poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Abato de Monaĥejo Lilienfeld | |||||
Dum | 1812– | ||||
Episkopo de Spiš/Zips | |||||
Dum | 1818–1820 | ||||
Patriarko de Venecio | |||||
Dum | 1820–1826 | ||||
Ĉefepiskopo de Eger/Erlau | |||||
Dum | 1826–1847 | ||||
Antaŭulo | István Fischer de Nagy | ||||
Sekvanto | József Lonovics de Krivina | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Ladislao PYRKER de Felső-Eör, germane Johann Ladislaus Pyrker, hungare Pyrker János László [ja:noŝ la:slo:], estis aŭstra-hungara monaĥo, abato, ĉefepiskopo, germanlingva poeto, mecenato, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1844). Lia nobela antaŭnomo estis Felső-Eöri ("de Felső-Eör").
Johano Ladislao Pyrker [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1772 en Nagyláng (nun parto de Soponya). Li mortis la 2-an de decembro 1847 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Johano Ladislao Pyrker komence lernis en Székesfehérvár, kie la instruistoj estis ekzemple Pál Ányos kaj Benedek Virág. Inter 1787-1789 li plulernis en akademio de Pécs. En 1790 li iĝis oficisto en Buda. En 1792 li aliĝis al cistercianoj en Lilienfeld kaj li lernis teologion en Sankt Pölten. En 1796 li pastriĝis, poste li plenumis diversajn ekleziajn oficojn. En 1812 li estis elektita abato en Lilienfeld, en 1818 episkopo, en 1820 patriarko de Venecio. Tie li kolektis pentraĵojn kaj muzikilojn. En 1827 li estis nomita ĉefepiskopo de Eger. En la urbo li fondis lernejon por instruistoj, kuracbanejon, krome li konstruis Bazilikon de Eger. En 1836 li donacis la pentraĵojn al Hungara Nacia Muzeo, li helpis al la malriĉuloj. Li verkis germanajn poemojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Verkaro (elekto), (germane)
[redakti | redakti fonton]- Historische Schauspiele (1810)
- Tunisias (1819, 1826) - eposo
- Perlen der heiligen Vorzeit (1821)
- Bilder aus dem Leben Jesus u. der Apostel (1842, 1843)
- Mein Leben 1772-1847 (1966) - membiografio