Baziliko de Eger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Baziliko de Eger dumnokte
Supraj skulptaĵoj de la ĉefkatedralo

Baziliko de Sankta Johano la Evangeliisto kaj Sankta Mikaelo estas klasikisma Malgranda baziliko kaj ĉefkatedralo en Hungario, en urbo Eger, kiu estas la 2-a plej granda preĝejo en Hungario.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1004 Stefano la 1-a (Hungario) fondis diocezon en Eger kaj baldaŭe oni konstruis katedralon. Dum dominado de turkoj ĝi estis moskeo. En la 1820-aj jaroj ĝi plene malkonstruiĝis. La nova ĉefkatedralo konstruiĝis inter 18311836 fare de ĉefepiskopo János László Pyrker, en la sekva jaro ĝi ekfunkciis. La arkitekto estis József Hild. Baldaŭe internaj konstruetoj okazis ĝis 1950. La ĉefkatedralo ricevis rangon "Malgranda baziliko" en 1970.

En la ĉefkatedralo-malgranda baziliko Viktor Tardos Krenner pentris kelkajn bildojn kaj freskojn.

En la ĉefkatedralo estas entombigitaj episkopoj István Telekessy, Endre Kriston kaj Rajmund Rapaics (kanoniko).

Orgenisto estis longe Endre Zsasskovszky.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio