Gyula Sárosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

SÁROSI Gyula (pro. ŝvajczer), familinomo Sárosy Lajos estis hungara poeto naskita en Borossebes la 12-an de februaro 1816 kaj mortinta en Peŝto la 16-an de novembro 1861. Li estis membro de Societo Kisfaludy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Sárosi studis juron en kolegio de Eperjes, dume li instruis hungaran lingvon kaj literaturon en la tiea gimnazio. En 1838 li estis vicnotario de la departemento Sáros, en 1840 tribunala notario en Arado. En aprilo de 1849 oni elektis lin deputito. Li verkis kronikpoemon titolitan Arany trombita pri la hungara revolucio de 1848. En 1851 oni kondamnis lin al morto foreste, li kaŝvagadis kaj inter 1850 – 52 sub pseŭdnimo Sorsich Albert li estis lingvoinstruisto en Gyöngyös. En 1852 oni kaptis lin kaj oni denove kondamnis lin al morto, sed oni ŝanĝis la juĝon al dumviva malliberejo. Li eliberiĝis je la fino de 1855 el Königgrätz. En 1859 je influo de malveno de Aŭstrio ĉe Solferino pro la poemo Krinolin-vers internis lin al Budweis (marto- novembro 1860).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Költemények (Pest 1858);
  • Sárosi Gyula összes művei I–III., Nemzeti Kvtár, XVII., XX., XXV., Bp., 1881 – 83);
  • Kisebb költeményei, prózai munkái és levelezése (Bevezetéssel és jegyzetekkel közzétette Gyula Bisztray Bp., 1954).

Fonto[redakti | redakti fonton]