Hodoš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hodoš
setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 271  (2020) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 49′ N, 16° 20′ O (mapo)46.82333316.334167Koordinatoj: 46° 49′ N, 16° 20′ O (mapo) [+]
Alto 258 m [+]
Areo 12,5 km² (1 250 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hodoš (Slovenio)
Hodoš (Slovenio)
DEC
Hodoš
Hodoš
Situo de Hodoš

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hodoš [+]
vdr

Hodoš, hungare Őrihodos, germane Hodosch estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala. Administre apartenas al Hodoš vilaĝeto Krplivnik.

Stacidomo de Hodoš

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Lendava-Hungario, laŭ unusola fervojo inter Slovenio kaj Hungario. Murska Sobota troviĝas 30 km-ojn for. En la hungara flanko troviĝas Bajánsenye.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis latine en 1331 "Sancto Nicolao de Hudusfeu". En 1910 loĝis tie 496 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste iĝis limotrapasejo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla, la limotrapasejo ĉesis.

Vilaĝservoj estas biblioteko, infanĝardeno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

luterana preĝejo de 1839

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Őrihodos mortis hungaria slovena pastro János Kardos.

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Csékehódos Hegyháthodász Hodász Hódegyháza Hódmezővásárhely Jákóhodos
Káptalanhodos Kishódos Krassóhódos Nagyhódos Nemeshodos Óhodász
Örihodos Temeshódos Városhodász Zarándhódos