Urbodomo de Hódmezővásárhely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Hódmezővásárhely estas impona historia monumento en Hódmezővásárhely laŭ la ĉefplaco.

Aerfoto pri urbodomo de Hódmezővásárhely

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua urbodomo estis konstruita en 1763 kaj pligrandigita en 1802. Ĝi bruldetruiĝis en 1829, sed poste ĝi renoviĝis. Pli nova teretaĝa urbodomo kun 11 ĉambroj estis konstruita en 1834. La nun videbla urbodomo estis konstruita en la jaroj 1892 kaj 1893. La inaŭguro okazis en 1894, tiam la malnova urbodomo estis jam malkonstruita. Ĝuste en 1894 malriĉaj kamparanoj sieĝis la urbodomon por liberigi János Szántó Kovács, poste oni tie aranĝis la juĝajn akuzojn. Dum la frua socialismo la ĉambroj estis trakonstruitaj, en 1970 la turopinto bruldetruiĝis, en la sekva jaro ankaŭ la tegmento bruldetruiĝis. Post jaroj tiuj partoj renoviĝis. En la 2000-aj jaroj plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa urbodomo apartenas al la plej grandaj hungaraj urbodomoj kun longo 123 m, 50 m larĝo, la turo estas 57 metrojn alta, la rondbalkono estas en alteco 37 m. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo, pli supre teraso etendiĝas, plej supre la alta turo altiĝas. La enirejo estas rizalito kun arkadoj. Apud la enirejo estas reliefo pri la menciita sieĝo.

Turo de la urbodomo en Hódmezővásárhely

En la ĉefa ŝtuparejo estas videbla ligna skulptaĵo pri soldato dum la 1-a mondmilito. En la ornamĉambro pendas pentraĵoj pri Nikolao Bercsényi, Ferenc Deák, Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, Francisko Jozefo la 1-a, Lajos Kossuth, Francisko Rákóczi la 2-a. En la vestiblo pendas same grandaj pentraĵoj pri János Szántó Kovács kaj Mihály Táncsics, sed ili situis en la ornamĉambro dum la socialismo. Ankaŭ en la oficaj ĉambroj pendas valoraj hungaraj pentraĵoj.

Malantaŭ la konstruaĵo interna korto situas, parte parkumejo, parte ornama ĝardeno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.