Ilona Banga
Etoso
Ilona Banga | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1906 en Hódmezővásárhely |
Morto | 11-an de marto 1998 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 26/1-3. sírbolt ![]() |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Vieno (–1927) Scienca Universitato de Szeged - kemio (–1929) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | József Baló (1945–) ![]() |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto ![]() |
Ilona Banga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Banga Ilona, laŭ edzina nomo Baló Józsefné estis hungara biokemiisto. Ilona Banga naskiĝis la 3-an de februaro 1906 en Hódmezővásárhely. Ŝi mortis la 11-an de marto 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Banga frekventis universitatojn en Szeged kaj Vieno inter 1924-1929. Ŝi estis la ĉefa kunlaboranto de Albert Szent-Györgyi inter 1931-1945, sed ŝi tiutempe faris ankaŭ studvojaĝojn en Vieno, Napolo, Liège, Oxford. Post la 2-a mondmilito ŝi havis postenojn en Budapeŝto. En 1952 ŝi iĝis kandidato, post 3 jaroj ŝi doktoriĝis. En 1957 ŝi studvojaĝis al Bazelo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1955 (kune kun ŝia edzo József Baló), inter 1975-1986 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Structure and function of elastin and collagen 1966
- Új tropasav-származékok 1929
- Elasztin és elasztáz az atherosclerosiskutatásban 1978
- diversaj artikoloj en fakrevuoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Laborat%C3%B3riumban.jpg/220px-Laborat%C3%B3riumban.jpg)