Kampurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kampurbobazarurbeto[1] estas urbotipo de la historio en multaj landoj, kiam fakte la agrikultura komunumo havis urbajn rajtojn.

La kamparurboj situis interne de la lando ĉe la pli trafikaj foirlokoj. La ekonomian gravecon de la kampourbo donis la juro pri merkato kaj foiro. La kampourbo havis relative grandan loĝantaron al la ĉirkaŭaj komunumoj, pliposte ĝi iĝis centro de la metiindustrio.

Historio de la kampourboj en Hungario[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis dum la 14-15 jarcento, diferenciĝe de la reĝaj liberaj urboj, kiuj havis defendajn muregojn. La loĝantoj estis liberaj kamparanoj, kiuj luktis por la civitaniĝo kontraŭ la lokaj grandbienuloj, kiuj ofte volis ilin servutuligi. La nombro de kampourboj ofte kreskis (ekz. dum Mátyás Hunyadi. La rango donis certan vivnivelon dum la turka okupado de Hungario.

La leĝoj de 1767 pri servuteco favoris la grandbienulojn.

Ekde la 1870-aj jaroj, pro la leĝoj pri komunumoj, grandparto de la kampourboj iĝis vilaĝo, eta parto iĝis urbo.

Kampurboj de Finnlando[redakti | redakti fonton]

En Finnlando kampurbo (finnlingve kauppala) estis en la jaro 1976 normale komunumoj, kiuj estis normale similaj al malgrandaj urboj sed ne havis tiel multajn devojn kaj rajtojn kiel urboj, sed ekde la jaro 1858 ĝis la jaro 1971 Ikaalinen estis kampurbo, kvankam ĝi ne estis komunumo. Du aliaj kampurboj, kiuj ne estis komunumoj, estis Lahti inter la jaroj 1878–1905 kaj Vammala inter la jaroj 19071912.

Bazarurboj en Maroko[redakti | redakti fonton]

En kamparaj ruraj areoj de multaj landoj evidente la subĉielaj bazaroj okazintaj unufoje semajne ludas gravan rolon en la ekonomia kaj socia vivo de la vilaĝoj kaj kamparaj ĉirkaŭaĵoj. En Norda Maroko tio estas tiom evidenta, ke ĝi rezultis en tre praktika solvo por la nomado de la urbetoj, evidente bazarurbetoj, nome en multaj okazoj la nomo de la urbeto estas komponita el tri radikoj, el kiuj la unua estas "souk" (bazaro), la dua la nomo de la tago kiu en araba (kiel en la portugala, pro ties heredo) estas ankaŭ la orda numeralo, kaj la tria estas loknomo aŭ plej ofte samtempe de la tribo aŭ klano, kiel oni povas konstati en unu el la ĉefaj nome Souk El Arbaa du Gharb en kies franclingva artikolo oni klarigas pri tiu nomo, foje mallongigita al SK4, tio estas: Bazaro merkredo. Same evidentas en la areo sude de la linio inter Tanĝero kaj Sebto por bazarurbetoj, kiel de nordo suden ĉe Souk Khemis des Anjra, Souk Sebt el Kdim, Souk Tnine des Beni Harchen, Souk el Had el Gharbia, Souk el Arba Ayasha, Souk el Arba des Beni Hassan, Souk Tnine de Sidi el Yamani, Souk Khemis des Beni Arouss, Souk Sebt des Beni Gorfat, Souk Khemis du Sahel, ktp.[2]

Iamaj kampourboj en Hungario[redakti | redakti fonton]

Eksaj kampurboj en Finnlando[redakti | redakti fonton]

  • Alavus 1an de januaro 1974 – 31an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Anjalankoski 1-an de januaro 1975–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Espoo 1-an de januaro 1963–31-an de decembro 1971 (fariĝis urbo)
  • Forssa 1-an de januaro 1923–31-an de decembro 1963 (fariĝis urbo)
  • Haaga 1-an de januaro 1923–31-an de decembro (fariĝis parto je Helsinko)
  • Haapajärvi 1-an de januaro 1967–31-an de decembro (fariĝis urbo)
  • Harjavalta 1-an de januaro 1968–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Huittinen 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Hyvinkää 1-an de januaro 1926–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
  • Iisalmi 24-an de oktobro 1860–19-an de oktobro 1891
  • Ikaalinen 1-an de januaro 1858–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Imatra 1-an de januaro 1948–1-an de januaro (fariĝis urbo)
  • Jämsä 1-an de januaro 1969–31-an de decembro (fariĝis urbo)
  • Järvenpää 1-an de januaro 1951–31-an de decembro 1966 (fariĝis urbo)
  • Kankaanpää 1-an de januaro 1967–31-an de decembro 1971 (fariĝis urbo)
  • Karhula 1-an de januaro 1951–31-an de decembro 1976 (fariĝis parto de Kotka)
  • Karjaa 1-an de januaro 1930–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Karkkila 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Kauniainen 1-an de januaro 1920–31-an de decembro 1971 (fariĝis urbo)
  • Kemijärvi 1-an de januaro 1957–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
  • Kerava 1-an de januaro 1924–31-an de decembro 1969 (fariĝis urbo)
  • Koivisto 1-an de januaro 1927–1944 (Finnlando devis cevi tion al Sovetuniono)
  • Kokemäki 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Kouvola 1-an de januaro 1923–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
  • Kurikka 1-an de januaro 1966–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Kuusankoski 1-an de januaro 1957–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
  • Lahdenpohja 1924–1944 (Finnlando devis cedi ĝin al Sovetuniono)
  • Lahti 5-an de junio 1878–31-an de oktobro 1905 (fariĝis urbo)
  • Lauritsala 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1966 (fariĝis parto de Lappeenranta)
  • Lieksa 1-an de januaro 1936–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
  • Lohja 1-an de januaro 1926–31-an de decembro 1968 (fariĝis urbo)
  • Loimaa 1-an de januaro 1922–31-an de decembro 1968 (fariĝis urbo)
  • Mänttä 1-an de januaro 1948–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)
  • Nokia 1-an de januaro 1937–31-an de decembro 1976 (nomo Pohjois-Pirkkala 1-n de januaro 1937–31. decembro 1937, fariĝis urbo en la jaro 1977)
  • Nurmes 5-an de decembro 1876–31-an de decembro 1973 (fariĝis urbo)
  • Oulainen 1-an de januaro 1967–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Outokumpu 1-an de januaro 1968–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Parainen 1-an de januaro 1948–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Parkano 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1976 (muuttui kaupungiksi)
  • Pieksämäki 1-an de januaro 1930–31-an de decembro 1961 (nomo Pieksämä 1930–31-an de decembro 1947, fariĝis urbo en la jaro 1962)
Lappersdorf, Bavario: monumento pri atribuo de "merkatokomunuma" titolo en 1997
  • Raisio 1-an de januaro 1966–31-an de decembro (fariĝis urbo)
  • Riihimäki 1-an de januaro 1922–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
  • Rovaniemi 1-an de januaro 1929–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
  • Salo 20-an de junio1887–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
  • Seinäjoki 1-an de januaro 1931–31-an de decembro 1959 (fariĝis urbo)
  • Suolahti 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Suonenjoki 1-an de januaro 1967–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Toijala 1-an de januaro 1946–31-an de decembro (fariĝis urbo)
  • Valkeakoski 1-an de januaro 1923–31-an de decembro 1962 (fariĝis urbo)
  • Vammala 1-an de januaro 1907–31-an de decembro (fariĝis urbo)
  • Vantaa 1-an de januaro 1972–31-an de decembro 1973 (fariĝis urbo)
  • Varkaus 1-an de januaro 1929–31-an de decembro 1961 (fariĝis urbo)
  • Virrat 1-an de januaro 1974–31-an de decembro 1976 (fariĝis urbo)
  • Ylivieska 1-an de januaro 1965–31-an de decembro 1970 (fariĝis urbo)
  • Äänekoski 1-an de januaro 1932–31-an de decembro 1972 (fariĝis urbo)

Pliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Iuj pliaj landoj ankaŭ havas kategorion de loĝloko inter la statusoj de neurba kaj urba komunumoj. En ekzemple Litovio (urbo = miestas, urbeto miestelis) aŭ Portugalio (urbo = cidade, urbeto = vila) tio bone priskribeblas per la esperantlingva termino "urbeto".

En Germanio ekzistas malmultaj historiaj lokoj kun statuso de inter neurba kaj urba komunumo: kutime temas pri loĝlokoj, kiuj historie ricevis iujn, sed ne ĉiujn urbajn rajtojn (kutime la rajton okazigi subĉielajn merkatojn). En la nordo de la lando tia komunumo nomiĝas Flecken, en la suda landoparto Bavario Markt, en Esperanto kutime nomata "merkata komunumo". Ankaŭ tiu koncepto kompareblas al la temo de tiu-ĉi artikolo, sed en Esperanto kutime ne nomatas "kampurbo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazarurbeto troviĝas en NPIV [1]
  2. Kvadrato 5º/30º-28º en "Marokko/Morocco. Strassenkarte-Road Map", Kümmerly+Frey, Berno, 1990, ISBN 3-259-01164-1