Lahti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lahti
Lahti skyline wo logo.jpg
Lahti.vaakuna.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lahti
Retpaĝo: www.lahti.fi
Situo de Lahtio en Finnlando

Lahti (finna elparolo: [ˈlɑhti], svede Lahtis, esperante Lahtio) estas urbo kaj municipo en la provinco Päijänne-Tavastio de Finnlando, sur la suda bordo de la lago Vesijärvi kaj 100 kilometrojn nordoriente de Helsinko. La longa terkresto Salpausselkä trapasas la centron de la urbo.

Lahtio estis fondita kiel urbo en 1905. La 31-an de aŭgusto 2017 ĝi havis 119 395 loĝantojn, estante do la oka urbo laŭ grandeco en Finnlando. Lahtio estas konata pro vintraj sportoj, simfonia orkestro, teatroj, internacia kunveno de verkistoj, mediprotekta industrio kaj industria fasonado.

La nomo de la urbo signifas 'golfo'. La blazono de la urbo prezentas trajnoradon ĉirkaŭatan de flamoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Homoj ekloĝis en la regiono de la nuna Lahtio antaŭ dek mil jaroj, tuj post la Glaciepoko, kiam la regiono situis borde de maro. La unua dokumentita mencio de Lahtio estas el la jaro 1445, kiam ĝi estis malgranda vilaĝo en la paroĥo de Hollola.

La fervojo konstruita inter Riihimäki kaj Sankt-Peterburgo pasis sur la longa terkresto Salpausselkä kaj trapasis ankaŭ la vilaĝon Lahtio. Kiam la fervojo pretiĝis en 1870, en Lahtio estis nur dek ok domoj, sed ĝi komencis rapide kreski kiel nodo inter la trajnaj kaj lagaj trafikvojoj. (Kiam L. L. Zamenhof devis revojaĝi al Varsovio laŭ ĉirkaŭvojo pro la komenco de la Unua mondmilito en 1914, lia trajno certe trapasis ankaŭ Lahtion.) Lahtio fariĝis memstara municipo en 1878 kaj ricevis rajtojn de urbo en 1905.

Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917 komencis baldaŭ la Interna milito, dum kiu la Ruĝa Gvardio okupis Lahtion dum tri monatoj. Germanaj trupoj konkeris la urbon en aprilo de la 1918-a jaro, kaj la Blanka Gvardio starigis tie grandegan koncentrejon por 20 000 ruĝuloj kapitulaciintaj. La ruĝuloj estis grandnombre ekzekutitaj, ankaŭ virinoj. En la urbo troviĝas nun monumento de ruĝuloj-malliberuloj.

Post la Dua mondmilito en Lahtio ekloĝis multaj enmigrintoj el la urbo Viborgo kaj la Karelia terkolo, kiujn Finnlando devis cedi al Sovet-Unio. Pluraj lernejoj kaj entreprenoj de Lahtio estis origine fonditaj en tiu parto de Karelio, kiu nun apartenas al Rusio.

Dum la sekvaj jardekoj Lahtio iĝis konata kiel industria urbo, produktanta meblojn, vestaĵojn kaj hejmajn aparatojn. Post kiam la industrio perdis siajn merkatojn en Sovet-Unio kaj la fabrikoj estis iom post iom translokitaj en landojn kun malpli altaj salajroj, la ekonomio de Lahtio devis direkti sin al alitipaj firmaoj kaj servoj, sed senlaboreco restas problemo en la urbo.

En 1996 estis fondita Fak-Altlernejo de Lahtio. Ekde 2001, tri finnaj universitatoj havas komunan filion en la urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La skisaltejoj kaj la skimuzeo[redakti | redakti fonton]

La skisaltejoj de Lahtio

En la sporta centro de la urbo troviĝas tri skisaltejoj. La plej granda estas 80 metrojn alta. En ĝia supro estas belvidejo, kaj somere sub ĝi funkcias subĉiela naĝejo. Proksime al la skisaltejoj estas muzeo pri la historio de skioj kaj skiado.

La radiomastoj kaj la radia-televida muzeo[redakti | redakti fonton]

La radiomastoj de Lahtio

La du radiomastoj sur monteto meze de la urbo fariĝis la simbolo de Lahtio. Ili estis konstruitaj en 1927 por disaŭdigi publikan radioprogramon en Suda Finnlando ankaŭ ekster la ĉefurbo Helsinko. La mastoj estas 150 metrojn altaj. En la iama konstruaĵo de la radiostacio troviĝas nun radia-televida muzeo.

La urbodomo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de Lahtio

La urbodomo de Lahtio, konstruita en 1912, estis desegnita en secesia stilo de la arĥitekto Eliel Saarinen, la patro de la fama finna-usona arĥitekto Eero Saarinen.

La Preĝejo de la Kruco[redakti | redakti fonton]

La luterana-kristana Preĝejo de la Kruco estis konstruita en 1978 kaj desegnita de la plej fama finna arĥitekto Alvar Aalto en stilo simpla, preskaŭ severa.

Sibelius-domo[redakti | redakti fonton]

Sibelius-domo kaj la haveno

La koncertejo kaj kongresejo Sibelius-domo, ĉe la haveno, estis konstruita en 2000 laŭ la desegno de la arĥitektoj Hannu Tikka kaj Kimmo Lintula. La ĉefa salono estas plene el ligno, sed kovrita ekstere per vitro.

La haveno[redakti | redakti fonton]

La haveno de Lahtio ĉe la lago Vesijärvi kunigis siatempe la fervojajn kaj lagoŝipajn kursojn de Suda Finnlando. Ankoraŭ nune eblas somere ekskursi per ŝipoj de Lahtio ĝis la urbo Jyväskylä. Somere en la haveno funkcias ankaŭ multaj kafejoj kaj restoracioj, parto el kiuj estas en malnovaj ŝipoj.

La skulptaĵa parko Lanupuisto[redakti | redakti fonton]

Lanupuisto, la Parko de Lanu, troviĝas sur arboplena monteto inter la urbocentro kaj haveno de Lahtio. En ĝi staras 12 grandaj skulptaĵoj de la verkisto Olavi Lanu, kiuj prezentas homajn figurojn kvazaŭ kunfandiĝintajn kun naturaj ŝtonoj kaj arboj.

La teatra kaj biblioteka domoj[redakti | redakti fonton]

La centro de plenkreskula edukado (arĥitekto: Arto Sipinen)

En parko apud la urbocentro troviĝas la arĥitekture interesaj domoj de la urba teatro (1983), la urba biblioteko (1990) kaj la centro de plenkreskula edukado (1987).

Esperanto en Lahtio[redakti | redakti fonton]

En 2019 en Lahtio okazos la 104-a Universala Kongreso de Esperanto. La organizantoj de la kongreso elektis "Lahtio" kiel la Esperantan nomon de la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]