Vesijärvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vesijärvi ĉe Lahti

Vesijärvi (elparolo: [ˈvesiˌjærvi]) estas lago en la provinco Päijänne-Tavastio de Finnlando. Ĉe la suda fino de la lago situas la urbo Lahti, norde ĝi ligiĝas kun la lago Päijänne pere de la rivero Vääksynjoki kaj la Kanalo de Vääksy. La longo de Vesijärvi estas 25 kilometroj kaj ĝia areo estas 108 kvadrataj kilometroj. La meza profundo estas 6 metroj kaj la plej granda profundo 42 metroj. La surfaco de la lago kuŝas proksimume 81 metrojn super la marnivelo kaj proksimume 3 metrojn super la nivelo de Päijänne, kien la akvo de Vesijärvi fluas.

Por nuna parolanto de la finna, Vesijärvi signifas "akvo-lago", sed verŝajne la nomo tamen devenas de la pli malnova formo *Veksijärvi kaj parencas kun la nomo de la vilaĝo Vääksy ĉe la norda fino de la lago.[1] La vorto *veksi signifis "mallongan riveron ligantan du lagojn", kia estas ĝuste la rivero Vääksynjoki en Vääksy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]