Kantelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kantelo
Kantelo
Klasifiko Kordinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj Citro, kankleso
v  d  r
Information icon.svg

Kantelo (finne: kantelekannel, estone: kannel) estas nacia ludilo de Finnlando kaj ĝi estas konata kordinstrumento ankaŭ en aliaj landoj apud la Balta Maro.

Strukturo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La tradicia kantelo havas kvin kordojn, kiujn oni fiksis sur la ligna framo kaj la malsupra flanko estas malferma. Pli novan tiel nomatan dulignan kvin-kordan kantelon oni unue grifelas kaj poste oni metas eĥokovrilon sur ĝin. Poste oni kreis multajn malsimilajn akustikajn kaj elektrajn kantelojn en sama muzikilo-familio.

Nuntempe la kantela muziko vivas kaj iomete plimultiĝas la kvanto de ludantoj. La evoluo komenciĝis pro la laboro de Kannelliitto de la 1970-aj jaroj kaj ĝi daŭras nun pro la kunlaboro de muzikistoj, muziklernejoj, firmajoj kaj asocioj.

La plej malnovaj pruvoj pri tiaj instrumentoj (i.a. finna kantele, estona kannel, latva kokle [kuokle], litova kanklės kaj rusa гусли [gusli]) eble estas arkeologiaj trovoj el la jaroj 900-1400 en Velikij Novgorod kaj en regionoj Opole kaj Gdańsk en Pollando.

La kantelo estas muzikinstrumento de Väinämöinen en la Kalevala, kiu estas finna popola poezio.

Finna kantela muzeo (finne: Suomen kantelemuseo) situas en la urbo Jyväskylä.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]