Kalevala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalevala, nome Finna nacia eposo de Elias Lönnrot. Unua eldono, 1835.
Väinämöinen (la blankbarbulo) defendas sian boaton kontraŭ la virinaĉoj.

Kalevala ([KAlevala] finne: "Lando de herooj") estas epopea poemo kiun kompilis Elias Lönnrot en la 19-a jarcento, el finnaj kaj karelaj folkloraj fontoj kaj mitologio.[1] Ĝi estas la popola eposo de Finnlando kaj Karelio. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la finna literaturo. Laŭ multaj, ĝi inspiris la naciismon kiu kondukis al finna sendependeco de Rusio en 1917.[2][3]

Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono Karelio (Karelia) kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumoj inter 1835 kaj 1836. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en 1829, kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton.

Lönnrot daŭre kunigis novajn poemojn, kiujn li unuigis kun la malnova Kalevala por krei duan eldonon, eldonita in 1849. Tiu ĉi "nova" Kalevala enhavas 50 poemojn enhavantajn 22,795 versojn kaj estas la akceptata norma teksto hodiaŭ legata.[4]

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Iuj el la ĉapitroj priskribas antikvajn mitojn pri la kreado de la Tero, longan geedziĝan ceremonion, kaj la ĝustajn vortojn por kuracado, aŭ prilaborado de lignometalo.

  • Unua kanto.- Kreado de la mondo el la marfeino Ilmatar, kiu gravedas enakve sepcent jarojn. Kun helpo de alta dio Ukko, ŝi naskas ĉiujn elementojn de la mondo.
  • Dua kanto.- La prapoeto Väinämöinen kantas kaj samtempe kreas la arbojn, la arbarojn kaj la plantojn (agrikulturo).
  • Tria kanto.- Joukahainen, la juna rivalo de Väinämöinen, defias kante tiun, sed Väinämöinen venkas kaj uzas sian kantomagion por ekdetrui sian rivalon kiu pli kaj plu dronas en koto, ĝis kiam la venkinto pardonas lin ricevinte promeson ricevi la fratinon de Joukahainen kiel edzino (eko de literaturo).
  • Kvara kanto.- Ploro de Aino, la fratino de Joukahainen, kiu ne volas esti edzino de Väinämöinen. Ŝia patrino male klopodas konvinki ŝin akcepti la prapoeton, kiu estas malakceptita de la junulino, kiu finfine dronas enakve.
  • Kvina kanto.- Väinämöinen fiŝkaptas strangan fiŝon (fiŝkaptado), kiu estas fakte Aino, kiu finfine fuĝas enfunden. Väinämöinen ploras al sia mortinta patrino, kiu konsilas lin iri norden serĉi belan edzinon.
  • Sesa kanto.- Dum Väinämöinen veturas norden, Joukahainen embuskas lin, sagopafas kaj atingas la ĉevalon, dum Väinämöinen falas en la maron, kiu trenas lin for internen.
  • Sepa kanto.- Aglo savas Väinämöinen kaj lasas lin sur nekonata tero. Louhi, la mastrin' de Nordo, konsolas lin, promesas sian filinon kaj direktas lin hejmen.
  • Oka kanto.- Survoje li am-dialogas kun junulino sur ĉielarko kiu postulas pruvojn. Dum ŝipkonstruado, Väinämöinen vundas sian kruron kaj li serĉas kuraconton.
  • Naŭa kanto.-

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rolulo el la Kalevala estas Väinämöinen, ŝamana heroo kiu kapablas kanti magie. Lin naskis la Virgulino de la Aero, kaj li helpis krei la teron. Multaj el liaj vojaĝoj similas al ŝamanaj vojaĝoj, precipe kiam li vizitas la stomakon de la tergiganto Antero Vipunen por trovi la ĝustajn vortojn por krei boaton. Li ludas kantelon (kantele), finna kordinstrumento ludata kiel citro. Unu el liaj kanteloj estas farita el la maksela osto de giganta ezoko. Li neniam trovas edzinon (unu el liaj virinoj anstataŭe dronas sin) kaj ŝtelas de la norda popolo la magian muelejon Sampo.

Aliaj roluloj, kelkaj el kiuj havas proprajn ĉapitrojn, estas Seppo Ilmarinen, heroa ferprilaboristo, kiu kreas la ĉielan kupolon, la Sampo-on, kaj pli; La Virinaĉo de la Nordo, ŝamana matriarko de popolo rivala al tiu el la Kalevala, kiu foje tiras la sunon kaj lunon el la ĉielo; Joukahainen, la juna rivalo de Väinämöinen, kiu donas sian fratinon al li kiam tiu unua malgajnas en kantkonkurso; la venĝema, sindetrua Kullervo, naskita kiel sklavo, kiu freneziĝas kaj poste mortigas sin; kaj la bela sed aroganta Lemminkäinen, kies patrino devas tiri lian kadavron el la Rivero de Morto kiu fluas tra Tuonela kaj revivigi lin, simile al la mito de Osiris.

Kalevala en arto[redakti | redakti fonton]

Kalevala poste forte tuŝis arton en Finnlando, kaj inspiris i.a. la komponiston Jean Sibelius, la modernan poeton Paavo Haavikko, la pentriston Akseli Gallen-Kallela, la esperantan poeton Kálmán Kalocsay kaj multajn aliajn. Kaj ekster Finnlando, J.R.R. Tolkien diris ke Kalevala estis unu el liaj fontoj kiam li verkis Silmarilionon (The Silmarillion). Ĝi ankaŭ iĝis fonto por fantast-novelo "The Wall of Serpents" (La Serpenta Muro) de la usonaj verkistoj L. Sprague De Camp kaj Fletcher Pratt, kaj de pluraj sciencfikciaj romanoj de la finn-usona Emil Petaja.

Kalevala ekzistas ankaŭ en bela Esperanta traduko de Johan Edvard Leppäkoski, eldonita en 1964 en la serio Oriento-Okcidento, kun dua eldono en 1985 por festi la 150-jaran jubileon de la malnova Kalevala.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asplund, Anneli; Sirkka-Liisa Mettom (Oktobro 2000). "Kalevala: the Finnish national epic". [1] Alirita la 9an de Julio 2016.
  2. Vento, Urpo. "The Role of The Kalevala" (PDF). [2] Alirita la 9an de Julio 2016.
  3. William A. Wilson (1975) "The Kalevala and Finnish Politics" Journal of the Folklore Institute 12(2/3): pp. 131–55
  4. Kalevala Society. "Kalevala, the national epic". Alirita la 15an de Aŭgusto 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]