Lino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Lino (apartigilo)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lino
Linum pubescens
Linum pubescens
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Linacoj Linaceae
Genro: Lino Linum
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Lino (Linum) estas genro de dukotiledonaj plantoj de la familio de linacoj, indiĝena al moderaj klimatoj de la norda hemisfero. Kune kun aliaj specioj, de la ordinara lino (L. usitatissimum) venas la fibro de kiu oni produktas linaĵon.

Elektaj specioj[redakti | redakti fonton]

Alia informo[redakti | redakti fonton]

La linoj estas moltigaj plantoj, kun cima inforesko, kapsula frukto. Ĝi havas floroformulo de K5C5A5-ooG(5).

La kutima lino (Linum usitatissimum) estas mediterandevena, unujara, mallarĝfolia, bluflora planto. Kulturitaj jam ekde 8000 jaroj ĉefe por vestoj, teksaĵoj. Ĝi estas nuntempe kulturplanto de la kontinenta zono. La folioj estas lancaj, eĝaj (folirandoj rektaj, sendifektaj), la infloresko estas ŝajnombrelo, la frukto estas kapsulo. Ĝi devenas verŝajne de la mallarĝfolia lino (Linum augustifolium).

La semoj enhavas rapide sekiĝintan oleon, kiu gravas por la produktado de farboj, lakoj, sapoj. La kromprodukto, la t.n. oleokuko (oleorekremento) estas bestnutraĵo (furaĝo).

virtoj por la sano[redakti | redakti fonton]

En la lastaj jaroj estas disvastigata granda kvanto da informoj pri la kuracaj efikoj de la muelitaj linsemoj.

La serĉesploristoj de Scienca Instituto por la Studado de Linsemo en Kanado kaj en Usono koncentrigas sian atenton sur la rolon de tiu semo por la prevento kaj kuraco de multenombraj degeneraj malsanoj. La esploroj kaj la klinika sperto elmontras, ke la regule ripetata konsumo de linsemoj preventas aŭ kuracas la jenajn malsanojn:

KANCEROn: de mamo, de la prostato, de kojlo, de pulmo ktp

La linsemo enhavas 27 kontraŭkancerajn komponantojn, kaj unu el ili estas la LIGNINO. La linsemo enhavas centoble pli da lignino, ol la plej bonaj tutaj grajnoj.

Neniu alia vegetaĵo konata ĝis nun havas samnombrajn proprecojn. Ĝi evitigas la formiĝon de tumoroj. Nur okaze de kancero oni rekomendas kombini muelitajn linsemojn kun malmultkaloria kazea fromaĝo. DIGESTA SISTEMO:

Ili preventas aŭ kuracas la kanceron de kojlo. Ili estas idealaj kontraŭ artrito, mallakso kaj stomaka acideco Ili lubrikas kaj regeneras la intestan flaŭron.

Ili eligas stomakajn gasojn kaj estas plej veraj laksetigiloj.

Ili preventas divertikulojn sur la intesta muro. Ili eliminas toksinojn kaj infektaĵojn.

La linsemo havas grandan kvanton da du tipoj de nutraj fibroj – solveblaj kaj nesolveblaj. Ĝi havas pli da fibroj, ol la plimulto el la grajnoj.LA NERVA SISTEMO:

Ĝi estas kuracilo por la arteria tensio.

La homoj, kiuj konsumas la linsemon, spertas grandan malpliiĝon de la nerva tensio kaj sensacon de trankvileco.

Ĝi estas ideala por homoj kiuj laboras sub premo.

Ĝi plibonigas la cerbajn funkciojn de maljunuloj kaj mildigas problemojn pri konduto (skizofrenio).

La linsemo estas dozo da energio por via cerbo, ĉar ĝi enhavas la nutraĵaj elementoj kiuj produktas pli da neŭrotransmisiiloj (naturaj revigligiloj). LA KARDIOVASKULA SISTEMO

Ĝi estas ideala kuracilo por la arteriosklerozo. Ĝi eliminas la kolesterolon algluitan al la arterioj, mildigas la multoblan sklerozon, la koronarian trombozon, la altan arterian premon kaj la senritmecon de la korbatoj. Ĝi pliefikigas la trombocitojn (sangoplatetojn) ĉe la prevento de formiĝo de sangokoagulaĵoj.

Ĝi estas bonefika por malaltigo de la malbona kolesterolo.

La regule ripetata konsumo de linsemoj malpligrandigas la riskon suferi de kardiovaskulaj malsanoj.Unu el la unikaj karakterizoj de la linsemo estas, ke ĝi enhavas substancon nomatan “taglandino”, kiu reguligas la sangopremon kaj la arterian funkcion kaj ludas gravan rolon ĉe la metabolo de kalcio kaj energio.

D-ro John Vane gajnis la nobelpremion pri Medicino en 1982, pro tio, ke li eltrovis la metabolon de la necesaj oleoj omega 3 kaj 6 ĉe la prevento de koraj malsanoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]