Lako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ lakoj (etno en Dagestano)


Lako por ligno sur ŝtupoj

Lako estas speco de rezina solvaĵo uzata por surkovri kaj glazurbriligi objektojn (vd. emajlo, glazuro, poluro). Lako estas ankaŭ tiu natura gumo, kiu eliĝas el diversaj arboj de Hindujo. Kvankam historie en iuj landoj rekoniĝis aparta profesio de lakisto, oni nuntempe kutime subsumigas la fakon per la profesia termino farbisto, ĉar lako, se ne tute transparenta, estas speco de farbo.

Laŭ Francisko Azorín lako estas Terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino uzata por gardi objektojn kontraŭ la malsekeco k. fari ilin brilantajn.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita laksha (lako) kaj de tie la araba lak. Kaj li aldonas la terminon laki por kovri per lako.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Lako uzata en lakmetiarto devenas de rezino de lakarbo. Lakarboj estas plurjaraj kaj deciduaj arboj, al kiuj konvenas milda klimato. Ili plejparte kreskas en montregionoj de Shaanxi (Senŝji)-, Hubei-, Sichuan- kaj Guizhou-provincoj de Ĉinio, kaj en Japanio, Koreio, Vjetnamio kaj Birmo. Tio karakterizas lakmetiarton per orienta gusto.

Kiam lakarbo kreskas 8-9 jarojn, eblas rikolti lakon. Ĝenerale oni entranĉas la trunkon, sub gin metinte bambuan tubonkonkon, al kiu lako malrapide elfluas. La primitiva formo de la ĉina ideogramo de lako konsistas el du partoj: Ia supra estas signo de ligno signifanta arbon, la malsupra - signo de akvo signifanta rezinon, inter la du partoj estas du oblikvaj strekoj etenditaj maldekstren kaj dekstren signifantaj bambuajn tubojn, laű kiuj lako elfluas.

Lakarbo estas valora. Ĝia ligno taŭgas por fari ilon tineorezistan; ĝia frukto konvenas por fari vakson; ĝia kerno por elpremi oleon; ĝiaj floro kaj folio estas uzataj kiel drogoj. Kompreneble ĝia lako plej valoras. Kiel gluaĵo, ĝi estas tiel glueca ke en Ĉinio estas la idiotismo "intima kiel gluaĵo el lako" por esprimi la intimecon inter geedzoj; kaj la antikvaj ĉarpentistoj, tanistoj, metalprilaboristoj estis nedisigeblaj de lako. Kiel protektanto, gi estas izolema kaj rezistema kontraŭ malsekeco, putreco, rusto kaj frotado; en la urbo Changsha de Hunan-provinco, en Mawangduia ruino elteriĝis kadavro de dumil jaroj, ties haŭto estas ankoraŭ elasta, tio multe rezultas de la ĉerko kun tri tavoloj da lako.

La ĵus el trunko elfluinta lako estas blanka. Post oksidado kaj sekigo ĝi farigas ruĝbruna. Solida lako estas preskaŭ nigra. Tial lako ankaŭ signifas nigron. En la ĉina lingvo trovigas la esprimo "lake nigra". Nigro estas la baza koloro de lakmetiarto. Pri antikvaj lakaĵoj oni diris: "Tiu lakaĵo, kies koloron oni ne indikis, estas nigra." La alia ĉefa koloro de lakmetiartaĵo estas vermiljono. La lako, miksiĝinte kun hidrarga sulfido farigas vermiljona. Ĉinaj antikvaj lakaĵoj senescepte estas nigraj aŭ vermiljonaj, aŭ kun vermiljona interna surfaco kaj nigra ekstera supraĵo. La antikvuloj opiniis, ke "ruga lakajo sen ornamajo estas sufiĉe bela". Eble ĝuste estas la koloroj nigra kaj vermiljona, kiuj naskis 1a estetikan guston de ĉinoj, kiuj ĝis nun preferis tiujn du kolorojn. En la Printempa Festo oni kutimas alglui al pordo vers-paron kun nigraj skribaĵoj sur vermiljonaj paperoj, opiniante ilin bonaŭguraj. Por riĉigi la kolorojn de lakaĵoj, la lakistoj aŭ inkrustis lakaĵojn per perlamoto, oro, arĝento kc., aŭ ĉizis strekojn sur la surfaco de lakaĵoj por doni kolorojn, utiligante la gluecon de lako. Krome oni ŝmiris dek, kelkdek, eĉ cent tavolojn da lako sur kruda tipo kaj faris skulptadon, nome lak-skulptaĵo.

Lakmetiarto[redakti | redakti fonton]

Kiel ornamilo kun delikata brilo, miksiĝinte kun pigmento, ĝi povas esti uzata por ŝmiri, aŭ artisme, sur objektojn lignan, ledan kaj bambuan... t.e. lakmetiarto. Lakajoj estas ĉefa formo de lakmetiarto. Por fari lakaĵon oni devas unue prepari lignan, bambuan, ŝtofan, ledan, ceramikan aŭ oran krudan tipon. En la antikveco produktigis lakaĵoj por diversaj uzoj, ekz. manĝiloj, mebloj, boatoj, veturiloj, pontoj, ĉerkoj, eĉ kirasoj, pafarkoj, sagoj, ŝildoj, seloj... Interalie pli multnombraj estas mangiloj de korteganoj. En la supre menciita Mawangduiruino elteriĝis ĉ. 500 lakaĵoj, kies duono estas mangiloj. Antaŭ 2 000 jaroj en Sichuan, produktejo de lako, fondigis granda ŝtata farejo de lakaĵoj, kun laboristoj pri formado, pentrado, kolorigo, inkrustado, gravurado ktp. Laŭdire, rusa caro Petro la 1-a foje lernis lakadon de metiisto, kiu lertis en imitado de ĉinaj lakaĵoj. En virinaj lernejoj de Anglujo iam estis leciono de lakado. Tiam lernado de lakarto estis modo.

Ĉina lakmetiarto[redakti | redakti fonton]

Ruĝa lakaĵo: ronda skatolo kun infanoj (Nacia muzeo de Ĉinio).

Ĉinio estas lando de ceramikaĵoj, silkaĵoj kaj ankaŭ lakaĵoj. El antikva tombo elfosiĝis vermiljone lakita ligna bovlo farita antaŭ sepmil jaroj. La arkeologia eltrovo de nombro da delikataj lakaĵoj montras, ke 2500-2000 jarojn antaűe, en Ĉinio la lakmetiarto jam multe disvolviĝis. Nun la lak-skulptaĵoj konservataj en diversaj muzeoj de la mondo plejparte estis faritaj en Ming- kaj Qing-dinastioj.

En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) jam plantiĝis lakarboj. La tiama filozofo Zhuangzi (Ĝŭangzi) sin okupis kiel ŝtatoficisto pri mastrumado de lak-gardenoj. Li menciis lakon en sia libro: "Lako estas utila, tial oni gin kolektas." La fama poeto Wang Wei de Tang-dinastio vivis ermite en sia maljuneco. Li havis lakan gardenon, faris lakpentraĵojn kaj verkis prilakajn poemojn.

Danke al penado de generacioj da metiistoj, la funkcio kaj beleco de lako estas sufiĉe montrataj.

En la 3-a jarcento, pro evoluo de budhismo oni inventis la metodon fari lakitan Budho-statuon kun tipo el ramia ŝtofo. Tia budho-statuo kun alteco de 3 metroj estas tiel malpeza, ke unu homo povas levi gin.

Kiam Ming-dinastia imperiestro Zhu Di estis sur trono dum 1403-1425, en Pekino aperis kortega farejo de gravuritaj lakaĵoj kaj verko pri lakmetiarto, la unua en Ĉinio. En 1914, lakistoj faris ekranegon "Feoj gratulas Dion pro lia naskiĝtaga datreveno". La brila ekranego kun delikate gravuritaj montoj, riveroj, floroj, homfiguroj, kioskoj, birdoj kaj bestoj en legendoj gajnis la unuagradan premion en la Universala Foiro en Panamo.

Samkiel la silkaĵoj kaj ceramikaĵoj, la ĉinaj lakaĵoj disvastiĝis laŭ la Silka Vojo. El antikva tombo en Turpan elfosigis stako da teleroj lakitaj antaŭ trimil jaroj. La ligna internaĵo jam putris, tamen la desegnoj de nuboj kaj fiŝoj sur la vermiljona laka surfaco ankoraŭ estas klaraj. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, lakaĵoj trovis ŝaton de eŭropanoj. La franca reĝo Ludoviko la 14-a ne nur metis en la palacon ĉinajn lakitajn tablojn kaj seĝojn kaj ceramikajn florvazojn, sed ankaŭ enlistigis ilin en la katalogon de sia posedaĵo.

En la nuntempa lakmetiarto troviĝas ankaŭ lak-pentrado, kiu naskigis kiel dependa formo de lakaĵoj. En la 1960-aj jaroj ĉinaj pentristoj kaj lakmetiartistoj kune starigis sendependan sistemon de lakpentrado kaj okazigis en 1984 ekspozicion de lakpentraĵoj en la Ĉina Belarta Domo. De tiam aperis pli kaj pli da lakpentristoj kaj lakpentraĵoj. Oni eĉ okazigis ekspoziciojn de lakpentraĵoj en Eks-Sovetunio, Japanio kaj Koreio.

Kompreneble, kiel tradicia kulturo la ĉina lakmetiarto renkontas defion de modernaj kulturo kaj industrio. Tamen kun senĉesa plialtiĝo de vivnivelo, oni deziras revigliĝon de la tradicia kulturo, precipe de la lakmetiarto kun lakaĵoj, lakpentraĵoj kaj lakskulptaĵoj kiel ĝiaj formoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 125.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]