Birmo
![]() | |
Pyidaungsu Myanma Naingngandaŭ | |
Mjanmaa Unio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Kaba Ma Kyei | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Pjinmano |
Oficiala(j) lingvo(j) | birma lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | Arakanese language, birma lingvo, Moken, Kanan, Mru, Rawang, Daai language, Mün language, Blang, Danau, Riang language, Nung language, Zotung language, Padaung language, Pa'O language, Danu, Para language, Khün, Eastern Pwo, Ponyo language, Pyen, Geko Karen, Sak, Rungtu language, Shö language, Hpon, Lhao Vo language, Senthang language, Intha, Siyin language, Htangan language, Khamti, Kaang language, Sumtu language, Somra language, Songlai language, Tai Laing, Tai Loi, Hakha-Chin language, Rohingya language, Mara, Khiamniungan language, Anu-Hkongso Chin, Akyaung Ari language, Tavoyan dialects, Tawr language, Konyak language, Lahta, Kayaw, Geba Karen, Matu Chin, Laitu language, Makuri language, Makyan language, Lautu language, Lashi, Long Phuri language, Western Pwo language, Welaung language, Thadou, Nusu, Lisu, Ngawn language, Derung language, S'gaw Karen, Thaiphum language, Koki Naga language, Mroa lingvo, Achang, Akha, Khams Tibetan, Zaiwa, Falam language, Zyphe, Bwe Karen, Lahu, Shan, Bawm language, Mizo language, Tai Nüa, Tai Lü, Zo, Sukte language, Tangsa language, Khumi language, Mon, Ĉakma lingvo, Jingpho language, Parauk, Bualkhaw Chin, Manumanaw Karen, Western Kayah, Chinbon Chin, Taungyo, Rumai Palaung, Pale Palaung language, Zayein, Yinchia, Taman, Yinbaw Karen, Yintale, Eastern Khumi Chin, Wewaw, Lahu Shi, Samtao, Eastern Kayah, Q25559420, Shwe Palaung, Kadu, Mobwa Karen, Kyan-Karyaw Naga language, Lao Naga language |
Plej ofta(j) religio(j) | Budhismo (89%) Kristanismo (4%) Islamo (4%) |
Areo % de akvo |
676 578 km² 3,06 % |
Loĝantaro | 53 259 018 |
Loĝdenso | 75 loĝ./km² |
Horzono | UTC+06:30 |
Interreta domajno | .mm |
Landokodo | MMR |
Telefona kodo | +95 |
Plej alta punkto | Hkakabo-razi |
Plej malalta punkto | Hinda Oceano |
Politiko | |
Politika sistemo | respubliko |
Ŝtatestro | Win Myint |
Ĉefministro |
ne plu ekzistas ekde 2011 |
Nacia tago | 4-a de januaro |
Sendependiĝo | 4-a de januaro 1948 (de Britio) |
Ekonomio | |
Valuto | birma kjato (MMK) |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | - |
Birmo (rekomendita de la Akademio de Esperanto kaj komune uzita nomo) Mjanmao aŭ Mianmaro (oficiala nomo laŭ la aktuala reganta junto kaj laŭ UN) estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude.
La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili, ĝis 2010. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiito pri Paco Aung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en 2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon, estrataj de budhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenis la ribelon. Ĉinio estas ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio). En 2010 tamen okazis ĝenerala baloto, kiun gajnis la partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, subtena al la junta reĝimo: La 4-an de februaro 2011 la ĝisnuna ĉefministro Tein Sein iĝis ŝtatprezidento kaj per tiu elekto formale finiĝis la junta reĝimo, kvankam pluregas la samaj homoj.
Enhavo
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: MM.
- Esperanto-nomo: [a] Mjanm(a)o, Mianmaro, Mjanmaro
- Nacia nomo: Myanma Neinang.
- Areo: 676.600 kv.km.
- Politika sistemo: militista reĝimo.
- Ŝtatestro: gvidanto de ŝtata konsilio Than Shwe (1992).
- Adm. divido: 7 regionoj kaj 7 ŝtatoj.
- Ĉefurbo: Pyinmana aŭ Naypyidaw.
- Urboj: Ranguno aŭ Jangono (3.662 mil), Mandalay (417 mil), Basejn (356 mil).
- Loĝantaro: 45.106 mil (1995), inter ili 68% birmanoj, 9% ŝanoj, 7% karenoj, 3% ĉinoj, 13% aliaj.
- Ŝtatlingvo: birma
- Parollingvoj: karena, ŝana, kaĉina, mona, ĉina.
- Kredantoj: budhistoj.
- Eksporto: rizo, kaŭĉuko.
- Organizoj: UNO (1948)
Urboj[redakti | redakti fonton]
La plej granda urbo de la lando, kun 4 477 782 loĝantoj (en 2005) estas Ranguno, kiu ĝis novembro 2005 estis la ĉefurbo de la lando.
Ekde decembro 2005, la administracioj estis translokigitaj al la nova ĉefurbo Nepjido[1], kiu situas ĉirkaŭ 320 km norde de Ranguno. La 6-an de februaro 2006 la translokigo de ĉiuj ministerioj estis oficiale finita. La nova ĉefurbo estas malpermesita al civilistoj kaj eksterlandanoj kaj estis oficiale nomita Naypyidaw (reĝa urbo) la 22-an de marto 2006.
Aliaj grandaj urboj estas Mandalajo, Molamjajn, Bago, Patejn, Taunĝi.
Nomo-ŝanĝiĝoj[redakti | redakti fonton]
La reĝimo volis en 1988 liberiĝi de ĉiuj referencoj al la kolonia epoko kaj tial ili decidis ŝanĝi la nomon de la lando al Mianmaro. Ankaŭ urboj kaj riveroj ricevis novan nomon. Rangoon estis rebaptita en Yangon, Pagan fariĝis Bagan kaj la rivero Irrawaddy (Irivadio) fariĝis la rivero Ayeyarwady (Ajejarvadio). Jen la ĉefaj nomŝanĝoj[2]:
Birma/Burma/Birmo → Myanmar/ Mjanmao/ Mianmaro[3]/ Mjanmaro
Rangoon / Ranguno → Yangon
Pagan/Pegu → Bagan / Bago
Akyab → Sittwe
Amherst → Kyaikkami
Arakan → Rakhine
Bassein → Patejn
Maymyo → Pyin U Lwin
Moulmein / Mulmejn → Mawlamyine / Molamjajn
Myohaung → Mrauk U
Pegu → Bago
Prome → Pyay
Sandoway → Thandwe
Syriam → Thanlyin
Yaunghwe → Nyaung Shwe
Rivero Irrawaddy/Rivero Irovadio → Rivero Ayeyarwady / Rivero Ajejarvadio
Rivero Salween → Rivero Thanlwin
Rivero Sittang → Rivero Sittoung
Tennasserim → Tanintharyi
Espererantigo de la nomoj[redakti | redakti fonton]
En ĉiu lingvo estas disputo pri la landanomo, kiu estu devena de aŭ "Bama" (bazita sur "Bamar", la nomo de la plej granda etno en la lando) aŭ de "Myanma".
La plej konata esperantigo de "Bama" estas "Birmo".
Ebloj de la esperantigo de "Myanma" estas "Mianmo" aŭ "Mjanmao"[4] aŭ "Mianmaro"[3] aŭ "Mjanmaro"
Tamen, iuj teorie uzas la formon "Birmujo" (aŭ "Mjanmujo").[5][6] Povus anstataŭigi la diron
- "el ĉiuj birmoj nur 69% estas la etno nomata Bamar en Birmo"
- -> "el ĉiuj birmujanoj nur 69% estas birmoj". Tia ŝanĝado oficiale estis farita por la landonomo "Vjetnamio" (el "Vjetnamo") per la Akademio de Esperanto en 1
Historio[redakti | redakti fonton]
Birmo estis parto de la ampleksega Imperio de Britio kiel Brita Birmo post la lasta reĝo Thibaw Min ĝis la Dua Mondmilito.
La Birma Kampanjo estis serio de bataloj luktita en la Brita Birmo, en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito, ĉefe inter fortoj de la Brita Imperio kaj Ĉinio, kun subteno de Usono, unuflanke, kontraŭ la invadantaj fortoj de la Japana Imperio, Tajlando, kaj la Hindia Nacia Armeo. Britaj fortoj estis ĉirkaŭ 1 000 000 kaj venis ĉefe el Brita Hindio, kun aliaj koloniaj trupoj, kaj pli malgrandaj nombroj de teraj kaj aeraj fortoj el aliaj kolonioj. La Birma Sendependiga Armeo (konata al Aliancanoj kiel "Birma Perfida Armeo") estis trejnita de la japanoj kaj faris la dekomencajn atakojn kontraŭ fortoj de la Brita Imperio. Ĉiuflanke perdis po pli ol 200 000 homojn.
La Birma Vojo estis vojo kiu ligis Birmon kun la sudokcidento de Ĉinio. Ĝi estis konstruita dum Birmo estis Brita kolonio por sendi liverojn al Ĉinio dum la Dua Ĉin-Japana Milito.
En 1947 estis mortigita la generalo Aŭng San, patro de Aŭng San Suu Kyi, kiu ĝis tiam klopodis reteni la diferencojn inter birmanoj; post la sendependiĝo en 1948 tuj eksplodis kaj ekis malfacila epoko ĝis la puĉo de 1962 de kiam la militistoj kontraŭstaris arde la minoritatojn, el kiuj multaj refuĝis en Tajlando kaj aliaj najbaraj landoj.
La 8-an de aŭgusto 1988, civitanoj en Mjanmao surstratiĝis por renversi la subpreman socialisman militreĝimon de la diktatoro Ne Win, kiu regis la landon per fera pugno ekde 1962[7].
Ne okazis parlamentaj balotadoj ekde 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en tiuj balotoj. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn inter alie Aung San Suu Kyi, Nobelpremiito pri Paco.
La Safrana Revolucio estis sinsekvo de ekonomiaj kaj politikaj protestadoj kaj surstratiĝoj kiuj okazis dum aŭgusto, septembro kaj oktobro 2007 en Birmo. La protestadoj estis kaŭzitaj de la decido de la nacia militista registaro forigi la subvenciojn de la vendoprezoj de benzino.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Birmo, kio ampleksiĝas ekde malalta Himalajo norde ĝis la doninsulo de Malako sude, havas okcidente la marbordon de golfo de Bengalo, kaj proksime la montaron Arakan. Montarĉenoj estas plej altaj norde kun plej alta altaĵo en monto Hkakabo Razi (5.967 m), en montaro Gaoligong. Estas en la lando multaj neaktivaj vulkanoj. Montarĉenoj, situaj en direkto de norde suden, izoligas la terkulturajn ebenaĵojn de la riveroj Ĉindvino, Iravadio, Sittango kaj Salŭeno. Alia grava rivero kiu trapasas la landon estas la Mekongo.
La klimato estas variebla, ĉefe varme tropika, kun mezaveraĝa temperaturo de 25 °C. La somera musono estas rigora kaj kaŭzas multajn pluvojn.
Biogeografie la lando troviĝas en la hindoĉina ekoprovinco de la orientaliso laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Vidu artikolojn Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj kaj Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj.
Administrado[redakti | redakti fonton]
No. | Ŝtato/Regiono | Distriktoj | Municipoj | Urboj | Subdistriktoj | Vilaĝaroj | Vilaĝoj |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Kaĉino | 3 | 18 | 20 | 116 | 606 | 2630 |
2 | Kajaho | 2 | 7 | 7 | 29 | 79 | 624 |
3 | Kajino | 3 | 7 | 10 | 46 | 376 | 2092 |
4 | Ĉin (subŝtato) | 2 | 9 | 9 | 29 | 475 | 1355 |
5 | Sagainga Regiono | 8 | 37 | 37 | 171 | 1769 | 6095 |
6 | Tanintaria Regiono | 3 | 10 | 10 | 63 | 265 | 1255 |
7 | Bagoa Regiono | 4 | 28 | 33 | 246 | 1424 | 6498 |
8 | Magvaja Regiono | 5 | 25 | 26 | 160 | 1543 | 4774 |
9 | Mandalaja Regiono | 7 | 31 | 29 | 259 | 1611 | 5472 |
10 | Ŝtato Mon | 2 | 10 | 11 | 69 | 381 | 1199 |
11 | Ŝtato Raĥine | 4 | 17 | 17 | 120 | 1041 | 3871 |
12 | Jangona Regiono | 4 | 45 | 20 | 685 | 634 | 2119 |
13 | Ŝtato Ŝan | 11 | 54 | 54 | 336 | 1626 | 15513 |
14 | Iravadia Regiono | 6 | 26 | 29 | 219 | 1912 | 11651 |
Totalo | 63 | 324 | 312 | 2548 | 13742 | 65148 |
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La ekonomia stato de Birmo estas malstabila. Terkulturado estas la ĉefa resursofonto por la landa ekonomio; ĝi okupas preskaŭ 2/3 de la labora loĝantaro kaj kontribuas je 40 % al la Malneta Enlanda Produkto. La ĉefa produkto estas rizo, kio okupas preskaŭ duonon de la kultivebla tero. Ceteraj produktoj (kotono, arakido, kaŭĉukarbo, teo) estas duarangaj. Ankaŭ gravas la produktado de la papavo, ĉefe en la nomita ortriangulo, angulregiono ĉe la limoj inter Birmo, Laoso kaj Tajlando.
La forsta ekspluatado estas intensa: Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado; tio estas kialo de danĝera senarbarigo de la tuta lando. La industria sektoro, antikveca, trapasas malfacilan situacion pro manko de investado, spite al la klopodoj de la ŝtato por allogi fremdajn kapitalojn. Oleo jam ne estas tiom grava, sed Ĉinio planas konstrui oleodukton el birma haveno Akjabo tra la tuta lando ĝis la suda ĉina urbo Kummingo, tio helpos la oleotransporton el Mezoriento al Ĉinio sen trapasi la danĝeran markolo Malako. Turismo komencis pro ekzotismo de la lando allogi vizitantojn, sed la malfacila politika situacio bremsas ties disvolviĝon.
La ĝenerala situacio de grandega malriĉeco favoras la pliampleksigon de koruptado kaj de la kontrabando kaj de la nigra merkato.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Birmo estas arego de 135 etnaj grupoj kiuj parolas ĉirkaŭ 60 lingvojn. Tia konsisto endanĝerigas la politikan stabilon de la lando, ĉefe ĉar la birmanoj estas plimulto kun 68 % ĝis maksimume 70 % de la preskaŭ 53 milionoj da loĝantoj. Ili okupas la centrajn fruktodonajn ebenaĵojn de la valo de la rivero Iravadio kaj la ĉefajn postenojn en politiko kaj ekonomio.
Tamen la riĉaj regionoj pri oleo, gaso, tektono kaj jado estas loĝejo de minoritatoj, kiuj ne tiom ricevas de la landa reĝimo. Britoj dum kolonia epoko helpis tiujn kontraŭstarojn por pli facile kontroli la landon kaj malfortigi la povon de la birmanoj (aŭ 'bamaroj').
Ekzemple Karenoj estas grupa nomo por popoloj, vivantaj en suda Birmo en triba sistemo kaj parolantaj ŝino-tibetajn lingvojn. Ili ne formas unuecan grupon, ili diferencas etne, lingve, religie aŭ ekonomie. Laŭ unu tradicia diferencigo ekzistas blankaj kaj ruĝaj karenoj. Kotulio (angle transliterata Kawthoolei) estas nomo uzata de la karenoj kaj ilia sendependiĝa movado la Karena Nacia Unio (KNU) por nomi la ŝtaton, kiun la KNU celas starigi en Birmo.
La rohinĝoj - sialingve ruáingga, prononco laŭ sistemo IFA ɹuájŋɡa, ရိုဟင်ဂျာ rui hang gya, prononco ɹòhɪ̀ɴɡjà, bengale রোহিঙ্গা, prononco ɹohiŋɡa, angle nomataj rohingya, prononco laŭ sistemo IFA roʊˈɪndʒə, do [roŭinĝe], roʊˈhɪndʒə, do [roŭhinĝe] aŭ roʊˈɪŋjə, do [roŭhinje] - estas alia etno. Ties membroj parolas variaĵon de la lingvo parolata ĉirkaŭ la urbego Ĉitagongo de Bangladeŝo, parto de la bengala lingvo. Preskaŭ ĉiuj rohinĝoj estas sunaismaj islamanoj. La etnanoj tradicie vivas en la norda parto de la subŝtato Raĥine, kiu limas al Bangladeŝo.
Politiko[redakti | redakti fonton]
Birma parlamenta balotado (2015)
Birmo en Esperanto[redakti | redakti fonton]
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 31-an ĉapitron "Fabelo el Birmo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri "La kato, kiu kondutis kiel universitata profesoro".[8]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Noto : Nepjido (birme: နေပြည်တော်မြို့, Naypyitaw), eksa Pjinmano (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana, kvankam tiu ŝanĝo de ĉefurbo ne estis agnoskita de ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo
- ↑ (nl) Is het nu Birma of Myanmar? (Ĉu estas nun Birmo aŭ Mianmaro ?), Zuidoost-Azië Magazine.
- ↑ 3,0 3,1 Informilo Esperanto por UN, marto 2019
- ↑ Laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de s-ro Krause, paĝo 483, la lando ankaŭ nomiĝas Mjanmo. Tamen li sub la kapvorto Birmo, paĝo 87, mencias la vorton Mjanmaro.
- ↑ Recenza eseo de Sergio Pokrovskij
- ↑ La arto agadi kune: Festlibro por s-ano Li Sen
- ↑ Rememorigo de la ribelo '88 por demokratio en Mjanmao, The Irrawaddy + Tutmondaj Voĉoj, la 9-an de septembro 2019.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 253-257.
Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]
(eo) Informoj pri Birmo en la vikio de UEA
|