Kristnaskinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristnaskinsulo
Flago
ekstera teritorio de Aŭstralio • administra teritoria unuoinsulo [+]

AkvejoHinda oceano

Supermara alteco234 m [+]
Koordinatoj10° 29′ S, 105° 38′ O (mapo)-10.49105.6275Koordinatoj: 10° 29′ S, 105° 38′ O (mapo)
- koordinatoj10° 29′ S, 105° 38′ O (mapo)-10.49105.6275Koordinatoj: 10° 29′ S, 105° 38′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMurray Hill, Christmas Island [+]
Areo135 km² (13 500 ha) [+]
Loĝantaro1 692 [+] (10-a de aŭgusto 2021)

HorzonoUTC+07:00, Hinda/Kristnaskinsulo [+]
ISO 3166CX, CXR, 162
Interreta domajno.cx

Kristnaskinsulo (Kristnaskinsulo)
Kristnaskinsulo (Kristnaskinsulo)
DEC
Map
Kristnaskinsulo

Vikimedia Komunejo:  Christmas Island [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Flago de Kristnaskinsulo.
Mapo
Situo

Kristnaskinsulo (angle Christmas Island) estas teritorio dependa de Aŭstralio en Sud-Orienta Azio. Ĝi situas je ĉirkaŭ 360 km de Javo (sude) kaj 1400 km de Aŭstralio (nord-okcidente). La plej alta pinto de la insulo estas la Murray Hill (361 m), situanta sur la okcidenta parto de la insulo. Ĝia plej grava komunumo kaj haveno estas Flying Fish Cove, troviĝanta nordoriente.

  • Landkodo: CX.
  • Nacia nomo: Territory of Christmas Island.
  • Politika statuso: ekstera teritorio.
  • Areo: 135 km².
  • Loĝantaro: 2.4 mil.
  • Lingvoj: angla, ĉina, malaja.

Sur la insulo loĝas ĉirkaŭ 1500 homoj, la aŭstralia ŝtato volas konstrui lokon por enmigrontoj kun 800 litoj. La lokaj loĝantoj kontraŭas la konstruadon, vidas en ĝi duan Guantanamo-n.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulon malkovris en 1615 Richard Rowe, kapitano de Thomas. La nomon de la insulo donis la kristnaskon de 1643 la kapitano de la Brita Orient-hindia Instituto, William Mynors. La insulon aneksis en 1888 Britio pro la fosfat-minejoj. La unuan komunumon fondis George Clunies-Ross kiu ricevis kun Murray 99-jaran koncesion en 1891 por mini fosfaton kaj dehaki arbojn. Poste ili fondis Akcian Kompanion kaj transdonis la rajtojn por tiu.

Dum la dua mondmilito, la insulon okupis la japanoj. La registaro de Aŭstralio kaj Nov-Zelando en 1948 aĉetis akciojn kaj posedaĵojn de la Christmas Island Phosphate Company. La insulo iĝis en 1958, ekstera posedaĵo de Aŭstralio.

La fostfatminejoj elĉerpiĝis en la 1990-aj jaroj, oni volas evoluigi la turismon.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]