Mongolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mongolio
Монгол улс
Mongol uls

Flago de Mongolio

Blazono de Mongolio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia himno de Mongolio (Mongol ulsyn töriin duulal)
Situo
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ulan-Batoro
Oficiala(j) lingvo(j) Mongole
Uzata(j) lingvo(j) Khalkha Mongolian, mongola signolingvo, suda mongola lingvo, rusa lingvo, mongola lingvo, kazaĥa lingvo, ujgura lingvo, tuva lingvo, Mongolia Buriat
Plej ofta(j) religio(j) budhistoj
Areo 1 564 115,75 km²
- % de akvo 0,43 %
Loĝantaro 3 300 000 (2020))
Loĝdenso 1,76 loĝ./km²
Loĝantoj 95% mongoloj, 5% kazaĥoj.
Horzono +8
Interreta domajno mn
Landokodo MN
Telefona kodo 976
Plej alta punkto Ĥujten
Plej malalta punkto Hoh Nuur
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Uĥnaagiin Ĥürelsüĥ (ekde 25-a de junio 2021)
Ĉefministro Oyun-Erdene Luvsannamsrai (ekde 27-a de januaro 2021)
Nacia tago 11 julio
Sendependiĝo disde Dinastio Manĉuria Qing la 29-an de decembro 1911
Ekonomio
Valuto Mongola tugriko (MNT)
MEP laŭ 2017
– suma $39.545.6 mlrd
– pokapa $ 12358
vdr

MongolioMongolujo (mongole Монгол Улс, Mongol Uls; /moŋɣol ulus/) estas granda lando en Centra Azio sen maraliro.

Geografio kaj naturaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Mongolio, situanta en Centra kaj Nordorienta Azio, inter la koordinatoj 87° 44' kaj 119° 56' de orienta longitudo kaj inter 41° 35' kaj 52° 09' de norda latitudo, etendiĝas sur 1 566 500 kvadratkilometra surfaco, la dek oka plej granda lando en la mondo. La teritorio limas norde kun la Rusia Federacio (3485 km) kaj sude kun la Ĉina Popola Respubliko (4673 km). Fakte la nuna ŝtato Mongolio nur estas la norda parto de la teritorio loĝata de mongoloj: la suda parto laŭ la nuna politika situacio estas aŭtonoma regiono de la Ĉina Popola Respubliko kaj el ĉina vidpunkto havas la nomon Interna Mongolio.

Fiziografio[redakti | redakti fonton]

Mongolio situas 1600 metrojn de super mar-nivelo. Teritorion de Mongolio oni dividas tri latitudcirklajn fiziografiajn zonojn: montara (centra kaj norda parto 32,3%), stepa (meza kaj orienta parto 53,2%) kaj Gobi-dezerta (suda parto 14,5%). La zonoj diferenciĝas per geologia strukturo, reliefeco, akvaro, grundo, klimato ktp. En Mongolio ekzistas kvar grandaj montoĉenoj: Altajo/Altaj (sud-okcidente), Sojon (nord-okcidente), Ĥangaj (centre) kaj Ĥentij (nord-oriente). La plej longa el ili estas Altaj (ĉ. 1500 km). La plej alta punkto en Mongolio estas montopinto Ĥujten en montoĉeno Altaj, kiu altas je 4374 metroj de super mar-nivelo. Sed la plej malalta punkto estas nomata Ĥuĥ Nuurijn Ĥonĥor (552 m), en Esperanto "Valo de la Blua lago", en Orienta Mongolio. Ankaŭ ĉi-tie ekzistas granda stepo Dornijn Iĥ (iĥ) Tal, Granda Orienta Stepo (250 000 km.kv). Orienta kaj sud-orienta partoj havas tre multe da stepoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mongolio havas kontinento-specifan klimaton, pro tio, ke la teritorio de Mongolio troviĝas fore de oceanoj, je la alteco de 1600 metroj super marnivelo kaj trapasas tra la lando la suda limo de ĉiamfrosta grundo de la Norda parto de la Terglobo kaj la norda limo de la centra Azia Granda dezerto. Ankaŭ Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankaŭ situas Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Francio, Italio, Britio kaj landoj de meza Azio, tamen kompare al ili klimato de Mongolio multe malsamas. Vintro estas ege malvarma kaj longdaŭra, sed somero estas mallonga kaj varma.

Averaĝaj temperaturoj de la aero vintre estas -15-20 , somere 20-25 , sed absolutaj temperaturoj atingas vintre ĝis −50 , somere 40 . Ventas ne tiel forte, averaĝe 3 m/s, sed povas okazi ankaŭ pli forta blovado: dum printempo kaj aŭtuno ĝi povas atingi ĝis 15 m/s kaj pli. Tutjara atmosfera precipitado: 200-220 ml.

Dzud[redakti | redakti fonton]

Jurto en Mongolio
Mongolia jurto

Ĉiuj kvin jaroj la lando konas nekutiman malvarmegan vintron kiun la mongoloj nomas dzud kaj por kiuj ili uzas vin diversajn nomojn. Tiel la Cagana dzud kaŭzas fortan neĝadon kiu malfaciligas ke bestoj povas manĝi. En 2010 okazis la plej terura dzud dum kiu mortis kvinono de la brutaro. Dzud-viktimoj ne povas ricevi monhelpon de la registaro kaj tial multnombre klopodas supervivi en la ĉefurbo. Ĉar ili tie ne povas pagi por lui domon, ĉiujare kreskas tiuj kiuj venas loĝadi en jurto ĉirkaŭ la centro. Ĉiujare la nombro de loĝantoj en la ĉefurbo kreskas kun 40 mil personoj[1].

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Multaj el Mongolaj akvaj rezervoj konsistas el surfacaj akvoj kaj ĝia tutjara averaĝa flueco estas 34,3 mlrd.m.kub. 51% de akvaj rezervoj koncernas al basenaro de Nordglacia oceano, 12% al basenaro de Pacifika oceano kaj 37% al interna basenaro de centra Azio. En la lando fluas ĉirkaŭ 4000 grandaj kaj malgrandaj riveroj, kiuj longas entute ĉirkaŭ 67 000 km, multaj el ili estas montaraj riveroj diafanaj kaj rapidfluaj. La plej longaj riveroj estas Orĥon (1124 km), Ĥerlen (en Mongolio 1090 km), Tuul (704 km), Zavĥan (670 km), Selenge (en Mongolio 593 km), Ĥovd (516 km), Eg (475 km), Ider (452 km), Delgermörön (445 km) kaj Onon (298 km en Mongolio dum 520 en Siberio). En montara kaj stepa regionoj estas sennombraj fontoj kaj riveretoj, el kiuj multaj havas mineralan akvon. Sufiĉe grandan parton de Mongolaj surfacaj akvoj okupas lagoj kaj troviĝas ĉirkaŭ 3000 lagoj, kiuj havas areojn pli granda ol 0,1 km.kv. Plej grandaj lagoj estas Uvs (3350 km²), Ĥuvsgul (2760 km²), Ĥar-Us (1852 km²) kaj Ĥjargas (1407 km²). La stepa kaj dezerta regionoj havas tre multe da putoj.

Mineraloj[redakti | redakti fonton]

Evidentigitaj en tiu lando ĉi-subaj utilaj mineraloj kaj kelkaj el ili estas elminigataj:

Ĉirkaŭ 100 mil mongoloj gajnus sian panon kiel neleĝaj fosistoj de oro kaj la neleĝa fosado de karbo.

La urbeto Erdenet en la nordo de la lando en la periodo de la regado de la rusoj, estis pro la tiea kuprominejo en si mem respondeca por 80 elcento de la MNP (malneta nacia produkto). Nova kuprominejo estas tiu de Oyu Tolgoi en la dezerto Gobiio, kiu povus fariĝi dekoble pli granda ol tiu de Erdenet[2].

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ulan-Batoro

Mongolio havas 3,3 milionoj da loĝantoj kaj estas la plej maldense loĝata lando en la mondo. Duono estas urbanoj. Oni konsideras Mongolion kiel junulara lando, ĉar pli ol 70% de loĝantaro estas junuloj malpli ol 35-jaraĝaj. Mongolio estas preskaŭ unuetna lando ĉar pli ol 90% de loĝantaro estas mongoloj, kiuj konsistas el ĉirkaŭ 20 etnogrupoj: ĥalĥoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darĥatoj, uzemĉinoj, caĥaroj ktp. Naciaj malplimultoj (6-7%): kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj, kiuj estas idaro de tjurkaj triboj, nun ili loĝas en plej okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de Mongolio. Ĉinaj mongoloj en 2000 estis 1 323 konstantaj loĝantoj de ĉina deveno; ĉi tiu cifero ne inkluzivas naturigitajn civitanojn, portempajn loĝantojn, nek kontraŭleĝajn enmigrintojn. Kontraŭleĝaj enmigrantoj el Ĉinio estis taksitaj je 10 000 en la 1990-aj jaroj; iuj uzas Mongolion kiel transitpunkton en Rusion.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Mongola edukada sistemo konsistas el antaŭlerneja (infanĝardena), elementa lerneja (1-5 klasoj), mezlerneja (6-10), altlerneja (11-12) kaj (inkluzive kolegian) universitata klerecoj. Oni senpage posedas ĝeneralan edukadon. Pli ol 90% de loĝantaro estas legoscia. Nuntempe en Mongolio funkcias ŝtataj kaj privataj klerigejoj: pli ol 700 ĝeneral-edukaj lernejoj kaj ĉirkaŭ 100 kolegioj kaj universitatoj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mongola lingvo.

La mongola lingvo estas aglutina lingvo, apartenas al la grupo de altajaj lingvoj. Ĝenerale, mongolan lingvon oni dividas je du grandaj partoj: la norda kaj la suda, kaj je multaj dialektoj. Mongoloj en Mongolio, sud-mongoloj en Ĉinio, burjat-mongoloj en Burjatio, respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmikio, respubliko de Rusia Federacio, kaj moguloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malplimultoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkajn lingvojn.

Skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia historio, mongoloj verkis ĉirkaŭ 10 skribojn (alfabetojn) por verki. El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉirkaŭ 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde 8-a jarcento pere de sogdoj (kiuj loĝis sur la Silka Vojo en la nunaj teritorioj de Taĝikio kaj Uzbekio kaj estis internacie agantaj komercistoj). La mongola tradicia alfabeto permesis ke en la 12-a jarcento okazis intensaj interŝanĝoj de ideoj kaj inventoj inter Okcidento kaj Oriento[3].

La malnova mongola skribo estis devige instruata en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankaŭ en kolegioj kaj universitatoj. Ekde la 1940-aj jaroj oni uzas la cirilan skribon por oficialaj aferoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Krom filozofia, religia kaj geografia klasifikado de homa kulturo kaj civilizo, aliflanke oni povas dividi ĝin en du grandajn partojn laŭ vivmaniero de homaro: loksida kaj migrada (aŭ nomada). Mongoloj estas nomada popolo kun antikva kulturo. Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, Popolaj eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Tradicia loĝejo (vidu: Jurto), vestaĵo, manĝaĵo, viv-instrumentoj kaj teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al materiala kulturo de mongoloj evoluinte perfektiĝis sub influo de nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de antikva tempo en tiu lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo kaj ĝi faris grandan influon al vidpunkto, filozofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Nuntempe, en Mongolio jam atingis altan nivelon de progreso ĉiuj ĝenroj de arto, ekzemple opero, baleto, kino, dramo, plastikaj artoj, literaturo, eĉ moderna muziko ktp.

Supratona kantado[redakti | redakti fonton]

Grava elemento en la mongola kulturo estas la supratona kantado (angle: overtone singing, mongole: khöömii, karkhiraaisgeree) kies baza tekniko multaj mongoloj regas kaj ne malofte emocia esprimo kiun oferas al la naturo.

Koncize pri tradicia mongola civilizacio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

parto de prelego en la Japana kongreso de Esperanto en Jokohamo, 2005, fare de s-ro Chimedtseren ENKHEE

Mongolio estas vasta lando. Dum multaj epokoj tie formiĝis klasika tradicio kaj figuro de nomadaj kulturo kaj civilizacio. Historiaj kaj kulturaj vidindaĵoj en Mongolio, ekzemple, restaĵ-loĝejoj, tombejoj kaj kriptoj, fajrobloviloj de antikvaj homoj, la ŝtonoj kun surskriboj kaj imagoj, urboruinoj kaj arkitekturoj ĝis nun rakontas historion de antikva epoko. Grandega, alta montaro, densaj arbaroj kaj tajgoj, senlimaj vastaĵoj kaj valoj, granda Gobio kun dezertoj kaj oazoj, diafanaj riveroj, akvofontoj kaj profundaj bluaj lagoj sub eterna kaj blua ĉielo... jen estas bela lando de mongoloj, nomada popolo.

Mongola jurto

Mongoloj estas Orienta Azia nomada popolo, kiuj delonge loĝis dum multmiljaroj en Centra Azia vasta teritorio inter la lago Bajkalo kaj Granda Muro, kaj la montaroj Hingano kaj Altajo, bredante brutojn kaj ĉasadon.

kameloj en Gobi Dezerto

Ne nur en Mongolio, kaj ankaŭ en aliaj mondopartoj ekzistis nomadaj civilizacioj, ĉefe en la vastaj stepoj ĉe bordoj de la Nigra kaj Kaspia maroj, en dezertoj de Arabio kaj Afriko, en Centra kaj Meza Azio, Centra Ameriko, kaj kelkaj lokoj de Aŭstralio. Tamen, de tempo al tempo la nomadaj popoloj de supre menciitaj regionoj jam transiĝis al loksidaj, kaj kelkaj el ili almenaŭ duonloksidaj civilizacioj, krom mongoloj.

Mongola luktarto

Sed, el ili nur mongoloj multe prosperigis klasikan nomadan civilizacion, kiu eĉ ĝis nun daŭrigatas, kaj samtempe dum sia historio ili akiris mirindan potencon, kaj dum tiu-ĉi tempo ili jam fondis en la Mondo grandiozan imperion trans du kontinentoj, Azio kaj Eŭropo. Nuntempe, nur en Mongolio restas nomada civilizacio konservata bone kaj klasikforme.

Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, tamen kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de antikva tempo en nia lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo kaj ĝi faris grandan influon al vidpunkto, filozofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Kvankam ni prezentiĝus detale pri supre menciitaj, ĉi-foje ni koncize klarigu nur pri tio, ke kial mongoloj dekomence havis nomadan civilizacion kaj kulturon.

Mongolio havas kontinentan specifan klimaton. Teritorio de Mongolio troviĝas fore de oceanoj, sur la alteco de 1600 metroj de super mar-nivelo, kaj trapasas tra la lando suda limo de eterna frostiĝo de la Norda Terglobo kaj norda limo de la Centra Azia Granda dezerto. Ankaŭ Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankaŭ situas Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Francio, Italio, Britio, landoj de meza Azio, postkomunismaj landoj de orienta Eŭropo, sed kompare al ili nur Mongola klimato multe diferenciĝas de ili, pro tio, ke ne tiel abunde penetras Mongolion malseka varmeta aero de foraj oceanoj, ĉar nia lando situas en siaspeca klimata zono, ĉirkaŭata de altaj montaroj. Male, malvarma aero de Nordglacia oceano, precipe dum vintre preskaŭ senobstakle penetras. Alie, ofte troviĝas supre de mongola teritorio anticiklono kiu atmosfera nivele ne penetrigas oceanan varmetan aeron. Koncize dire, depende de tiuj kialoj mongola klimato jam formiĝis kiel kontinenta specifa severa. Diferenco de vintra kaj somera temperaturoj atingas al preskaŭ 100. Alivorte, absolutaj temperaturoj atingas vintre ĝis minus 50, somere plus 40. Vintro estas malvarma kaj longdaŭra, sed somero estas mallonga kaj seka varma. Ne tiel multas relative grandaj riveroj, malsekaĵo ne sufiĉas, tutjara atmosfera precipitado estas nur 200 mm.

Kaŭze de tiaj malagrablaj kaj netaŭgaj klimato-geografiaj kondiĉoj, mongoloj dekomence ne havis eblecon agrikulturi. Tamen, kelkaj mongoloj triboj, samtempe de brutbredado, kaj ankaŭ agrikulturis. Precipe, okcidentaj mongoloj havas historion de agrikulturo, eĉ ĝis nun ĝi daŭrigatas. Dum periodo de manĉuria regado, kaj poste de tio tre malmultnombraj enmigrintaj ĉinoj kaj rusoj kultivis. Sed dum socialismaj jaroj multe aktiviĝis la movado por agrikulturo kaj kultivis kvankam ne tiel vaste, tamen rezulte de tio Mongolio plene provizadis sin je faruno kaj legomoj, eĉ eksportadis ilin.

Se, nia lando situus proksime al maroj kaj oceanoj, se libere penetrus malseka, taŭga varmeta aero de maroj, kaj norde de nia lando, alivorte en Siberio troviĝus granda montoĉeno kontraŭanta nordan malvarman aeron, do, tiam mongoloj estus loksida, kiel supre menciitaj landoj.

Tial, mongoloj nomadumis translokiĝis sezone por ekvilibrigi diferencojn de 100 gradusaj de dum vintra kaj somera temperaturoj, kaj ankaŭ por ekvilibrigi diferencojn de planta kovraĵo kaj denseco, speco kaj konsisto, kaj ventumado, sekeco kaj malsekeco, kaj geografia alteco de la paŝtejoj. Ekzemple, brutbredistoj preferas vintre translokiĝi kaj paŝti siajn brutojn ĉefe antaŭflanke de alta loko, de la montoj. Ĉar en nia lando ventumas ĝenerale denorde suden, tial antaŭflanke de altaj lokoj estas relative varmeta, malfortiĝas tie venta forto, kaj ne tiel abunde falas neĝo. Sed somere, male preferas vastecon, stepan ebenaĵon kie freŝas kaj agrable malvarmetas.

Por multfoje uzi la paŝtejojn oni devis gardi naturon, tre ame kaj ŝpareme uzi ĝin, ĉar pro la kontinenta specifa klimato la grundoj en nia lando estas tre sentema al erozio, tial ne povis paŝti tro multnombrajn brutarojn longtempe sur nur unu paŝtejo. Se ne tiel farus ekŝanĝiĝus la speco de kreskaĵoj kaj iom post iom ekerozius la grundo, eĉ plie ekdezertiĝus. Tio ja estus ekologia katastrofo, pli klarige katastrofo de normala vivado Kompreneble, brutbredisto tute ne deziras ja tion. Tial mongoloj regule nomadis, translokiĝis por eviti tiun katastrofon. Menciinde, ke mongola brutbredado estas tute alia ol brutarbredado en loksidaj landoj. Tie ekzistas ja farmeja brutbredado, tie nur la mastroj ĉiutage preparas la nutraĵon por sia brutaro, sed la brutojn ne tiel paŝtigas. Sed male, mongola brutaro mem nutriĝas en paŝtejoj dum 4 sezonoj de jaro.

Eksterlandanoj kun miro diras, skribas, ke apenaŭ ektrafiĝas post kelkcent kilometra veturado tra la senlima stepo nur kelkaj, ne pli ol de 5 ĝis 15 blankaj geroj, loĝejoj de nomadaj mongoloj. Fakte, tio estas ja ĉefa formo de ilia vivado komune najbare, alivorte tio estas la komunumo aŭ vivmaniero de brutbredistaj familioj.

La supre menciitaj najbarantaj familioj kutime estas parencoj aŭ bonaj amikoj kiuj delonge konas unu la alian kiel gefratoj. Ili ion ajn aferon faras kune kaj, au laŭvice. Se al unu de ili okazus ia malfacilaĵo kaj malfeliĉo tiam ĉiuj helpas, au okazus ia feliĉo ankaŭ ĉiuj ĝojas. Multe respektas la plej aĝulojn kaj volonte sekvas iliajn konsilojn kaj instruojn. En tia medio infanoj kreskas kaj edukiĝas respekti pliaĝulojn, ne nur pliaĝulojn sed lerni ami kaj helpi aliajn, harmonii kun aliaj. Ĝenerale, tie superas amikeca kaj ĝentileca atmosfero kiel de unu familio.

Nomadaj mongoloj loĝis kaj eĉ nun loĝas en geroj. Tre koncize dire, ke loĝejo de mongoloj brutbredistaj familioj tre konforma por nomadi, translokiĝi, treege facila starigi kaj malstarigi, bezonas ĉirkaŭ duon-horon. Dum vintro ege varma kaj somere freŝa malvarmeta kaj komforta. Dum multmiljaroj, de tempo al tempo ĝi pli perfektiĝis por nomada vivmaniero kaj stabiliĝis kontraŭ ventumado, pluvado kaj neĝado.

Al loĝantoj de la zono de specifika kontinenta klimato devas ĉiam rekompletigi sian jam perditan energion per la nutraĵoj riĉe je kalorio. Konsiderinte tiel, mongoloj multe manĝis viandon, precipe dum vintro, sed somere preferis laktaĵojn. Ankaŭ ili, kiel aliaj nacioj vaste uzis farunon, rizon, legomojn kaj fruktojn ktp. Abunde ekzistas en mongolaj stepoj kaj arbaroj diversaj kreskaĵoj kaj fruktoj por nutraĵoj. Sed, ĉefe rizo, faruno, kaj diversaj legomoj importatis de suda najbaro, Ĉinio.

Sub la influo de nomada vivmaniero kaj longdaŭraj militadoj, mongoloj jam sukcesis havigi al si perfektan teknologion pri prepari nutraĵojn kiujn dumlonge konservi kaj rezervi. Nur du ekzemploj el ili estas teknologioj sekigi viandon kaj lakton.

Ankaŭ bone adaptiĝis mongolaj naciaj vestaĵoj al nomada vivmaniero. Ĉefa vestaĵo de ili estas nomata ”deel”. Deel estas multdiversaj: por viroj kaj virinoj, ĉiutaga, sezonaj, ceremonia ktp. Mongola nacio konsistas el ĉirkaŭ 20 etnogrupoj kaj tial ĉiuj subnacioj havas siaspecajn vestaĵojn. Precipe mongolaj vestaĵoj tre taŭgas por brutarbredadi, ĉeval- kaj kamelrajdi. Historiistoj diras, ke la plej unue nomaduloj ekuzis pantolonon. Alie, konformiĝe al loka klimato-geografiaj kondiĉoj, mongolaj naciaj vestaĵoj havas gravan rolon por gardi homan sanon.

Brutbredado neniam bankrotis pro la konkurenco, kaj ĉiam donis “puran” profiton, neniam postulis tro elspezon, estis relative stabila, se ne okazus ventego, brulego kaj inundo ktp, aŭ ekologia katastrofo. Tial mongoloj ege protektemas kaj preĝas medion. Al tio ankaŭ multe helpas tradiciaj kredo kaj religio.

Artikolo de Ĉimidijn Dogsuren de 1995 en la revuo Kontakto substrekis, ke de antikvaj tempoj mongoloj kredis je ŝamanismo - ĉefe ĝis la 16-a jarcento, eĉ nun ĝi estas daŭrigata. En la antikvaj tempoj ili imagis, ke ĉiuj montegoj, riveregoj kaj grandaj lagoj havas sian mastron, in- au vir-seksan. Oni diras, ke nur en escepta okazo, precipe noblaj kaj senkulpaj homoj povas vidi ilin per siaj propraj okuloj. La mastroj povas havi diversajn aspektojn, ekzemple homan, au serpentan, au lupan. Mongoloj ankaŭ multe respektas la Ĉielon, Teron, Sunon, Lunon kaj Fajron. Ili kredas, ke eĉ la vento havas sian mastron. Jen kial ĝis hodiaŭ dommastrinoj ĉiumatene oferĵetas freŝan lakton por kontentigi ĉiujn menciitajn mastrojn. Samtempe ili petegas la favoron kaj gardadon de la mastroj.[4]

Mongoloj tute ne permesas al si kaj al aliaj enigi sangon, viandon kaj lakton en riveron kaj lagon. Ili eĉ ne lavas ion en tiuj akvofontoj -se iu ne plenumus tiun tradician mordevon, tuj koleriĝus la koncerna mastro kaj pro tio ankaŭ tuj sekvos diversaj malfeliĉajhoj, ekzemple inundo, brulego, ventego au perdiĝo kaj pereo de la brutaro, nekuraceblaj hommalsanoj ktp. Bedaŭrinde nun la urbanoj tute ne plenumas tiun tradician mordevon de sia popolo.[4]

Sed religio Budhismo la unuan fojon ekpenetris en nian landon dum periodo de la huna imperio, la unua ŝtato en Mongola teritorio, antaŭ 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj Budhismo ankoraŭfoje ekdisvastiĝis trans la Ujgurio (nun ujguroj loĝas en okcidenta regiono de Ĉinio), tamen ne sukcesis esti kredo de ĉiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Ĝingis-Ĥano kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Ŝamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum periodo de Mongola Juana imperio, Ĥubilaj ĥaan, nepo de Ĝingis-Ĥano, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ĝi fariĝis kiel shtata religio. Meze de 17-a jarcento la religio de Budhismo ankoraŭfoje forte ekpenetris en Mongolion el Tibeto. Budhismo kaj ŝamanismo dum multaj jaroj interbatalis, sed fine venkis la unua. Tamen, iom post iom ŝamanismo kaj Budhismo reciproke influis inter si, precipe la instruoj pri protekti medion.

En la 17-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalaj Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto kiel Oceano). De tiam Tibeta religia gvidanto nomiĝas Dalaj Lamao, kiel signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastiĝis Mahajana sekto de Budhismo kaj ĝi jam fariĝis tutnacia religio. Tamen eĉ nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Ŝamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30 000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antaŭ popola revolucio en nia lando estis ĉirkaŭ 100 000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo ĉefa religio en Mongolio (sed ne ŝtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loĝantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multiĝis ateistoj. En lastaj jaroj ekpenetris aliaj religioj, ekzemple Katolikismo, Bahaismo ktp. Nacia malplimulto - Kazaĥoj kredas je Islamo.

Tamen, mongoloj heredigas siajn sciojn kaj kredojn pri la naturo ĝis hodiaŭ. Kaj tio, pro merito de niaj antaŭuloj, multe helpas kaj helpos al ni protekti la medion.

Tial, oni povas diri, ke ĉefa fonto de nomada brutbredada ekonomia evoluo estis la konformeco, adaptiĝo de homo kaj brutaro kun naturo. Tial, mongolaj brutbredistoj ĉiam tendencis kiel eble konformi kaj adaptiĝi kun origina, virga naturo, respekti naturon, ĉielon kaj teron kiel Dioj, sed ne aliformigi naturon kaj medion. Surbaze de tiu-ĉi tendenco, la kulturo-civilizaciaj elementoj, ekzemple iliaj kredo kaj religio, kutimoj, mordevoj, vivmaniero, popola saĝeco, tradiciaj teknologioj jam enradikiĝis kaj evoluinte perfektiĝis.

Kiel ni jam menciis supre, ke kvankam brutbredado neniam bankrotis pro la konkurenco, kaj ĉiam donis “puran” profiton, neniam postulis tro elspezon, estis relative stabila, tamen ĝi ne povis kovri ĉiun bezonon de socio. Por provizi sian bezonon, mongoloj delonge multe aspiris kaj klopodis komerci, ŝanĝi varojn kun loksida popolo, alivorte kun ĉinoj. Mongoloj kaj ĉinoj ja havis longan historion reciproke ŝanĝi siajn varojn. Kutime mongoloj importis de Ĉinio nutraĵojn, trinkaĵojn, silkojn ktp, sed mongoloj eksportadis ĉefe krudaĵojn.

Tamen dum longa historio mongoloj kaj ĉinoj ĉiam ne povis ja interkonsenti. Reciproke multfoje ili fermis sian limon, kaj tiam ĉesis komercado. Tiam ili havis nur unu vojon solvi la problemon, tio estis milito. Multaj militoj estis inter ili. Nuntempe pense, mongoloj ne nur pro malkonsento kun ĉinoj, alikiale kiuj tute ne dependis de ĉinoj, ili sennombre ĝenis ja per militoj sian sudan najbaron.

Tiun historion ĝis nun rakontas al ni la Granda Muro, kiu nun restas kiel unu el 7 mondaj mirindaĵoj. Eble estis treege malfacila al ĉinoj batali kun mongoloj sen la Muro. Se mongoloj ne ĉiam invadus ĉinojn, la Granda Muro eble ne ekzistus nun en la Mondo. Multaj sciencistoj nun diras, ke tiam kiam mongoloj havis grandiozan potencon, ili multe influis al aliaj nacioj per siaj kulturo kaj civilizacio.

La mongolaj kulturo kaj civilizacio jam dufoje fariĝis centro de la homaro. Oni diras, ke vivo de homo multe influatas de planedoj. Tamen, laste ekaperas scienculoj, historiistoj, etnografistoj, kiuj konkludas, ke ekaperiĝo, prosperiĝo, forte potenciiĝo, malfortiĝo kaj refortiĝo de iu ajn nacio ankaŭ dependas de influoj de planedoj kaj ricevas de ili, ankaŭ de suno, eĉ de profundo de sia terglobo ian energion.

Unu el ĉefaj reprezentantoj de tiu-ĉi teorio estis Lev Gumiljov, rusa fama historiisto. Li aparte pristudis mongolan historion kaj civilizacion, rezulte de sia laboro li faris la konkludon kaj konsideris tiel, ke por mongoloj la ciklo de energiaj influoj ripetiĝas ĉiun 1200-1500 jarojn. Hodiaŭ multaj politologoj kaj ekonomiistoj multfoje diras, skribas, ke la 21-a jarcento estas Azia, pli klarigite dire, ĉina jarcento. Tial, eble ekkomencas bonaj influoj de la planedoj por azianoj! Eble ili sindoneme donis ja al ni siajn energiojn! Ĉu ekkomencas Azia jarcento je ĉinoj. Kvankam, en lastaj jarcentoj, alivorte, ekde periodo de Eŭropa renesanco tra la tuta mondo, unue Eŭropa, sekve Usona kulturo, civilizacio kaj lingvo superas, tamen hodiaŭ tendencas superi Azia jarcento. Se tiel ekkomencus nova erao de Azio, tio ne estus la plej unua Azia jarcento.

Antaŭ tio, jam estis unuafoje, aŭ eble dufoje Aziaj jarcentoj. Pli klarige, 800 jarojn antaŭe, la 13-a kaj 14-a jarcentoj estis Aziaj, precipe mongolaj jarcentoj, ĉar mongoloj sinmontris sian superecon tra la tuta mondo. Tiam preskaŭ ne restis la lokoj en Azio kaj Eŭropo kien ne atingis mongolaj soldatoj kaj ĉevaloj. Eble tiam mongoloj jam ricevis potencan energion de la blua eterna ĉielo, laŭ teorio de Lev Gumiljov. Eble tiam ankaŭ estis aziaj jarcentoj. Sed unuaj aziaj jarcentoj estis dum mongola huna imperio, 300 AK - 300 PK. Multaj eŭropanoj tute ne sciis pri tio, ke hunoj estis prapatroj de mongoloj. Tion diris al eŭropanoj en jaro 1748 la franca sciencisto Joseph de Guignes.[5]

Religio[redakti | redakti fonton]

De antikvaj tempoj mongoloj praktikis ŝamanismon, eĉ nun ĝi estas daŭrigata en pli foraj lokoj. Sed budhismo la unuan fojon ekpenetris en la landon dum periodo de la huna imperio, la unua ŝtato en Mongola teritorio, antaŭ 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj budhismo ankoraŭfoje ekdisvastiĝis trans la Ujgurio (nun ujguroj loĝas en okcidenta regiono de Ĉinio), tamen ne sukcesis esti kredo de ĉiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Ĝingis-Ĥano kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Ŝamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo.

Ŝtata religio[redakti | redakti fonton]

Dum periodo de Mongola Juana Imperio, Kublaj-Ĥano, nepo de Ĝingis-Ĥano, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ĝi fariĝis en 1586 ŝtata religio. En la 16-a jarcento Mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomĝamc kaj donis al li la titolon Dalaj-Lamao (Dalaj estas mongola vorto, kiu signifas en Esperanto 'Oceano'). De tiam Tibeta religia gvidanto nomiĝas Dalaj Lamao, kiu signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastiĝis Mahajana sekto de Budhismo kaj ĝi jam fariĝis tutnacia religio kaj ĉirkaŭ la duono de la loĝantaro konsideras sin budaistojn. Tamen eĉ nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Ŝamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antaŭ popola revolucio en la lando estis ĉirkaŭ 100 000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo ĉefa religio en Mongolio (sed ne ŝtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loĝantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multiĝis ateistoj. En lastaj jaroj ekpenetris aliaj religioj, ekzemple Kristanismo, Mormonismo, Katolikismo, Bahaa Kredo, Hinduismo, la Oomoto-movado ktp. La nacia malplimulto de kazaĥoj kredas je Islamo.

Ŝtata strukturo[redakti | redakti fonton]

Zavĥan
Gobi-Altaj
Ĥovd
Bajan-
Ölgii
Uvs
Bajan-
ĥongor
Övör-
ĥan-
gaj
Ömnö-
Gobi
Dund-
Gobi
Dorno-
Gobi
Arĥangaj
Ĥövsgöl
Töv
Ĥentij
Suĥbatar
Dornod
Selenge
Darĥan
Bul-
gan
Orĥon
Gobi-
Sümber

Mongolio - konstitucia, parlamentisma, unitara lando. Ŝtatestro de Mongolio estas la Prezidento (www.president.mn) kun limigitaj rajtoj, kiu estas elektata de tutpopolo por 6 jaroj. La Prezidento prezidas Konsilion pri Nacia Sekureco de Mongolio, kaj estas (simbole) la ĉefkomandanto de la Nacia Armeo. Nuna prezidento estas Ukhnaa Khurelsukh (25.06.2021-). Antaŭa prezidento estis Khaltmaa Battulga 2017-2021.

Ŝtata supera kaj leĝdona organo estas la Ŝtata Granda Ĥuralo (parlamento) kun 76 membroj, kiuj estas elektataj kun 4-jara limtempo (parlamenta ĉefo estas Zandanŝatar Gomboĵav /2017-/). Ĉiuj teritori-administraj unuoj de Mongolio havas siajn Ĥuralojn. Plenuma kaj administra supera organo estas registaro, kies gvidanto estas ĉefministro kiu nomumata de la parlamento. La ĉefministro mem nomumas registarajn membrojn-ministrojn. Nuna ĉefministro estas Oyun-Erdene Luvsannamsrai (27 januaro 2021-).

Ĉefurbo Ulanbatoro[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo de Mongolio, Ulanbatoro, estis fondita en la jaro 1639 kun nomo Urgoo, ruse Urga, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Karakorumo, kaj translokiĝinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge, Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en la nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. En la jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉura imperio (Qing Dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ĝavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kio signifas „Ruĝa Heroo“. Dum socialismaj jaroj Ulanbatoro pluvastiĝis kaj multe prosperis, kaj fariĝis sufiĉe moderna urbo.

Nun Ulanbatoro havas 1.4 milionon da loĝantoj, preskaŭ triono de la tuta mongola loĝantaro[1]. Plej multaj nomadoj kiuj venis al Ulanbatoro loĝas en jurtoj (mongeole: ger) sur la flankoj de la montetaro ĉirkaŭ la centro de la urbo. Pli ol duono de la loĝantaro tie ne loĝas en domoj sed en tiuj jurtoj, malgraŭ ke mankas plejofte akvo-infrastrukturon. Vintre kiam frostas (ĝis −40 ) Ulanbatoro suferas multege pro forta aerpoluado pro hejtado de karbo en la jurtoj[1]. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio, la plej granda urbo de la lando. Ĝia plej granda problemo nuntempe estas la mortige alta aera poluado (ĝis 100-oble pli alta ol la maksimuma tolerata nivelo 2,5 PM) pro la karbo-hejtado en la multegaj jurtoj tra la tuta urbo[6]. Japana kompanio komencis konstrui sunenergiajn produktejojn kaj tio povus kovri iun ajn elektran energion  en Mongolio[7]. Ulanbatoro nuntempe disponas pri rapida Interreto kaj multaj homoj scias paroli la anglan kaj el la laŭtparoliloj aŭdiĝas la samaj tutmondaj kantoj en la angla[1].

La plej facila maniero por vojaĝi de Ĉinio al Ulanbator sen aviadilo estas kun interurba rapidtrajno el Pekino, kun temporraba ŝanĝo de trajnoj je la landlimo pro diverenco en la larĝeco de la trako inter Mongolio kaj Ĉinio[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝingis-Ĥano

Mongola nacio estas unu el grandaj etnoj en la centra kaj nordorienta Azio, kaj mongola teritorio mem estis naskolando de antikva homaro. Fakuloj konfirmas, ke ekde pli ol 700 000 jarojn antaŭe tie loĝis homoj. Krome, la lando estas ege fama je antikvaj arkeologiaj fosiloj. Multe da ostoj kaj ŝtoniĝintaj ovoj de diversaj dinosaŭroj troviĝas el Mongolio.

Dum historio, sur mongolia teritorio mongolaj kaj tjurkaj regnoj alterne superis. Historiistoj supozas, ke la plej potenca ŝtato en Mongolio estis Hun-regno (Hunoj/Huns) antaŭ pli ol 2000 jaroj, etendiĝinta inter la lago Bajkalo kaj la Granda Muro, kaj okcidente Meza Azio kaj rivero Ljao, oriente. Poste hunoj migradis okcidenten dum pli ol du jarcentoj, kaj finfine ili fondis sian ŝtaton en Europo, nuna hungara vasta stepo, sub regado de Hano Attila. Sed en la 13–a jarcento Ĝingis-Ĥano unuigis ĉiujn mongolajn tribojn kaj fondis Unuiĝintan Mongolan Imperion. La monumento de Ĝingis-Ĥano ne troviĝas en la centro de Ulanbatoro, sed je 50 km de la urbocentro. Ĝi estas la plej granda rajdista monumento en la mondo en alteco de 40 metroj farita el rustorezista ŝtalo[8].

Jen estas skiza historio de mongoloj:

Periodo de Hun-regno (jarcentoj III A.K. – I)

Periodo de Sumbe-regno (jarcentoj I – IV)

Periodo de Nirun-regno (330 – 555)

Periodo de tjurka regno (552 – 745). Poste tjurkoj migris okcidenten kaj fondis sian regnon en malgranda Azio (nuna Turkio).

Periodo de ujgura regno (745 – 840)

Periodo de Hirgisa regno (840 – 924; prapatro de nuna kirgiza nacio)

Periodo de Kidana regno (917 – 1128; alinome Ljao regno). La plej granda kaj potenca ŝtato antaŭ la Mongola Unuiĝinta Imperio. Ĝia ĉefurbo estis nuna Pekino kaj limtuŝis sude ĉinan Sun-dinastion per nuna Ŝansi provinco.

Periodo de unuiĝinta imperio. En la XIIa jarcento kaj komence de XIIIa jarcento sur mongolia teritorio troviĝis multaj memstaraj regnoj, devenaj de mongola, tjurka kaj manĉua etnoj. Tamen el ili Hamug-Mongol regno eksuperinte sub gvido de Ĝingis-Ĥano (propra nomo Temuĝin) sukcesis unuigi ĉiujn mongolajn regnojn post 20-jara batalado.

La imperiestro de mongoloj kreis la plej grandan imperion en la homa historio, inter la Japana Maro kaj la Nigra Maro. Sed malsame al aliaj invadantoj, kiuj regis Eŭrazion dum jarcentoj, nur Ĝingis-Ĥano sukcesis starigi stabilan registaran sistemon kaj fari Azion antaŭ Eŭropo ne simple nekonata stepa kaj monta spaco, sed kunigita civilizacio. En la jaro 1220 Ĝingis-Ĥano fondis Karakorumon - la ĉefurbon de la Mongola imperio. Mongoloj honorigas Ĝingis-Ĥanon kiel la plej granda heroo kaj reformisto, preskaŭ kiel Dio.

Familia nomaro de Ĝingis-Ĥano daŭras ĝis la 20-a jarcento. En la jaro 1918 la religia estro de Mongolio Bogdo-gegen ordigis konservi Urgijn biĉig-on (t.n. familia listo) de mongolaj princoj. Ĉi tiu skriba dokumento aŭ manuskripto) estas gardata en muzeo sub nomo Mongol Ulsin ŝastir. Multaj rektaj posteuloj de Ĝingis-Ĥano de lia Ora klano loĝas en Mongolio kaj Interna Mongolio de Ĉinio kaj ankaŭ en aliaj landoj.

Kvankam Ĝingis-Ĥano kaj liaj filoj kaj nepoj fondis en la mondo la plej gigantan regnon sur 2 kontinentoj, Azio kaj Europo, tamen ĝi dividiĝis je 4 grandaj partoj, (preskaŭ memstaraj imperioj).

Periodo de Juan-regno (1271 – 1368). Nepo de Ĝingis-Ĥano nomata Kublaj-Ĥano fondis mongolan Juan–ŝtaton kaj poste proklamis urbon Dadu (nuna Pekino) kiel ĉefurbon de la nova imperio. Kublaj-Ĥano daurigis la politikon de siaj prapatroj kaj plivastigis sian teritorion ĝis la hinda–ĉina duonkontinento. Tamen pro ribelo de ĉinoj falis en Ĉinio la mongola Juan–ŝtato en 1368, kaj mongolojn forpelis oni malantaŭ la Grandan Muron. De tiam ĝis la jaro 1636 mongoloj regis sian ŝtaton sur sia teritorio.

Periodo de subregado de Manĉurio (Ora ŝtato, alie Qing-dinastio; 1636 – 1911). Nomada popolo en nordorienta Azio, manĉuoj okupiĝinte Ĉinion kaj Koreion, alpropriigis al si sudan parton de Mongolio en 1636 (nuna Interna Mongolio, Ĉinio), centran parton en 1691 (55 jarojn poste) kaj okcidentan parton en 1755 (64 aŭ 119 jarojn poste). Tio signifas, ke mongoloj batalis kontraŭ manĉua Ĉin-dinastio (Qing) preskaŭ 120 jarojn.

Sendependiĝo (1911 – ). Tamen post pli ol 200-jara regado de manĉua Ĉin-dinastio (Qing), Mongolio (en 1911), Ĉinio (en 1912) kaj aliaj okupitaj landoj samtempe liberiĝis de Manĉurio (Qing-dinastio kiu falis en 1912). Bedaŭrinde, en 1915 laŭ kontrakto de 3 landoj Ĉinio, Rusio kaj Mongolio ultimate estis nuligita plena sendependiĝo de Mongolio. Tiam ĝi havis limigitajn rajtojn sub kontrolo de Ĉinio kaj Rusio. Dum la jaroj 1919-1921 Mongolio estis invadita de ĉina kaj rusa cara armeoj. Por forpeli ilin mongola registaro petis kelkajn potencajn ŝtatojn, sed el ili nur Sovetio akceptis la peton. Tial helpe de Sovetia ruĝa armeo en 1921 en Mongolio venkis popola revolucio. Post forpaso de la lasta mongola reĝo en 1924 oni proklamis Mongolion Popola Respubliko. Ĝis la jaro 1990 la lando evoluis kiel socialisma sub influo de komunisma ideologio.

Demokratia periodo (1990 – ). En la jaro 1989 orienteŭropaj landoj eksurvojis al demokratiismo. Dank‘ al fondiĝo de Mongola Demokratia Unio la 10-an de decembro 1989 la mongola socio ankaŭ transiris al demokratio. Rezulte de protestaj agadoj de novfonditaj opoziciaj partioj la 9-an de marto 1990 eksoficiĝis Politika Buroo de Centra Komitato de Mongola Popol-revolucia Partio kiu regis la ŝtaton. Samjare en junio okazis la unua demokratia elekto de parlamento kaj estis deklarita nova konstitucio. Mongolio pace transiris al demokratia socio.

Esperanto en Mongolio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 178-188, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  2. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 232
  3. (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovjetlando, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Sovjetlando-vojaĝo en centra Azio : alilingvaj rajtoj : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark),Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Polando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)
  4. 4,0 4,1 Tekstoalineo kun nur malmulta revortumo prenita el la artikolo de Ĉimidijn Dogsuren en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝo 6
  5. Joseph de Guignes: Mémoire sur l'origine des Huns et des Turcs ["momorigilo pri la origino de la hunoj kaj de la turkoj"], Parizo 1748
  6. (angla) Marcel Theroux, Mongolia, Unreported World, Channel 4, la 17-an de aprilo 2018.
  7. (fr) Yasuho Hori, Relations entre le Japon et la Mongolie Arkivigite je 2019-01-28 per la retarkivo Wayback Machine (rilatoj inter Japanio kaj Mongolio), la 5-a de julio 2018.
  8. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 190,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]