Interna Mongolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Interna Mongolio
Ĉine : 内蒙古自治区
Nèi Měnggǔ Zìzhìqū
Mongole : InnerMongoliaAR.png
Öbür mongγul-un öbertegen jasaqu orun
Mallongigo: 内蒙古 (Nèi Měnggǔ)
Ĉinio kun Interna Mongolio montrata
Signifo de nomo kontrastigo kun Ekstera Mongolio
Administra speco Aŭtonoma Regiono
Ĉefurbo Hoĥoto
Plejgranda urbo Baŭtoŭo
Provincestro Bagatur (巴特尔)
Areo 1 183 000 km²
 - Latitudo 37° 24' al 53° 20' N
 - Longitudo 097° 05' al 126° 05' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 23 840 000
 - Loĝdenso 20,2/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 1,17 trilionoj
 -  MEP po kapo CNY 37 287
HDI 0,803 (alta) (2008)
Etnoj hanoj – 79%
mongoloj – 17%
manĉuoj – 2%
hujoj – 0,9%
daŭroj – 0,3%
ISO 3166-2 CN-15
Oficiala retejo
http://www.nmg.gov.cn
v  d  r
Information icon.svg

Interna MongolioInterna Mongolujo (mongole: Oburmonggul.svg, Öbür mongγol, Өвөр Монгол; ĉine: 内蒙古; pinjine: Nèi Měnggǔ) estas aŭtonoma regiono de la Ĉina Popola Respubliko. Termino "Interna Mongolio" aperis el kontrastigo kun la "Ekstera Mongolio" — termino, kiun antaŭaj registaroj de Ĉinio uzis por la tereno de la nuntempaj Mongolio kaj rusia aŭtonoma regiono Tuvio (Tuva).

Registaro de Interna Mongolio en la mongola lingvo uzas nomon öbür mongghul (Suda Mongolio) anstataŭ dotood mongghul, kio estus la mongoligo de "Interna Mongolio".

Interna Mongolio havas limojn kun provincoj Hejlongĝjango, Ĝilinio, Ljaŭningo, Hebejo, Ŝanŝio, Ŝenŝio, Ningŝjao kaj Gansuo, en nordo ĝi najbaras kun Mongolio kaj Rusio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj urboj:

Literaturo esperantlingva[redakti | redakti fonton]

  • Sabira Ståhlberg: "De Blua Urbo (Hoĥoto) al obo:[1] kelkaj tagoj en Interna Mongolio", artikolo du-paĝa en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝoj 4 kaj 5, tie la e-lingva artikola titolo cetere tiom ĉarme skribiĝas kvazaŭ en tradicia mongola skribo, ke apenaŭ diveneblas ke ĝi estas en la internacia lingvo kaj la titolo de la teksto.
  • Sabira Ståhlberg: "Malantaŭ la muro - puzleroj pri Ĉinio", Tokio: Internacia Kultura Laborejo, 1991, 72 + 6 paĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi-tie ne la rivero en Siberio, sed lamaisma artefarita monteto el ŝtonoj