Ningŝjao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ningŝjao
Norma ĉine : 宁夏
Níngxià
Mallongigo: 宁 (níng)
aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Ningŝjao montrata
Ĉinio kun Ningŝjao montrata
Ĉinio kun Ningŝjao montrata
Signifo de nomo
Administra speco Aŭtonoma regiono
Ĉefurbo Jinĉŭano
Plejgranda urbo
Guberniestro
Areo  km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (1999)
 - Ĉirkaŭ 5 433 000
 - Loĝdenso /km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
vdr

NingŝjaoNingxia (宁夏 aŭ 寧夏 en la ĉina, Níngxià en la pinjina transkribo) estas Aŭtonoma Regiono situanta en Nordokcidento de Ĉinio, en la supra kaj meza baseno de la Flava Rivero. Ĝi najbaras al Ŝenŝjio en la oriento, Interna Mongolio en la nordo kaj Gansuo en la sudo. Ĝi estas unu el la 5 nacimalplimultaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kun la hujoj kiel ĉefa malplimulto. Ĝia ĉefurbo estas Jinĉŭano (Yinchuan).

Geografio kaj natura stato[redakti | redakti fonton]

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

Ningŝjao havas 712 mil hektarojn da kulturebla kampo. Ĝi havas ankaŭ 3 milionojn da hektaroj da paŝtejoj. La kamparo el 37 milionoj da hektaroj sur Weining-ebenaĵo irigaciata per akvo de la Flava Rivero estas unu el la kvar grandaj naturaj irigaciejoj en Nordokcidento de nia lando.

En Ningŝjao oni trovis jam 50 specojn de minaĵoj. Tie estas ankaŭ abundo da ne-metalaj minaĵoj, kiaj karbo, gipso, nafto, natura gaso, kaolino, siliko kaj barito. La karba rezervo-kvanto estas granda kaj la specoj multaj, kiu nun estas elfosataj. La gipsa rezervo-kvanto okupas la unuan lokon de la lando kaj la silika rezervo-kvanto eble superis 17 milionojn da tunoj.

Medio[redakti | redakti fonton]

La Ningŝjaa Huj-nacia Aŭtonoma Regiono estis ĉirkaŭita de dezertoj Tenger, Mu Us kaj Ulanbuho kaj tie la tero serioze dezertiĝis. En ĝia suda parto ĉie estis sulkoj sur montoj, serioze eroziiĝis la grundo, tamen la tieaj loĝantoj akiris rimarkindajn sukcesojn en longtempa reformo de la natura medio. Enketo montris, ke la dezertiĝinta kampo jam reduktiĝis al 12600 kvadrataj kilometroj, kiuj estis 16500 kvadrataj kilometroj en la 70-aj jaroj kaj per tio Ningŝjao fariĝis la unua provinco-nivela regiono, kie malpliiĝas la dezerto.

Nun en Ningŝjao la arbaroj kreskis al 400 mil hektaroj kaj la akumulita ligno-kvanto atingis 6,74 milionojn da kubmetroj. La arbaroj kovris nur 1,3% de la regiona areo en la 50-aj jaroj, sed nun 6,4%. La sablofiksa forstumejo Zhongwei ĉe la rando de la dezerto Tenger aplikis la rimedon dum 40 jaroj planti herbojn en ŝnuraj retoj kaj aliajn efikajn rimedojn, kreis miraklon redukti la dezerton kaj garantiis la glatan funkcion de Baotou-Lanzhou-a Fervojo iranta tra dezerto kaj danke al kiu ĝi estis premiita de UN per la titolo «Unu el la 500 plej bonaj lokoj» en mediprotektado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 5,433 milionoj da loĝantoj en 1999 kaj je 67 mil pli multe ol en 1998.
  • Loĝantara kresko: En 1999 la naskokvanto de la tuta regiono estis 1,797% dum la mortokvanto--0.565% kaj la natura kresko estis 1,232%
  • Averaĝa vivdaŭro: 69

Nacioj[redakti | redakti fonton]

En Ningŝjao vivas 1.8297 milionoj da hujoj, kiuj konsistigas 34,1% de la tuta loĝantaro de la regiono kaj kvinonon de la tutlandaj hujoj. La hanoj konsistigas 65,36% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ manĉuroj, dongŝjangoj kaj mongoloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Enlanda totala produkto-valoro: 24.2 miliardoj da juanoj (en 1999)
  • Kresko: 8.7% (en 1999)
  • Po-kapa produkto-valoro: 4482 juanoj (en 1999)
  • Financa enspezo: 1.884 miliardoj da juanoj (en 1999)

La ĉefaj industrioj estas la karba, elektra, metalurgia, maŝino-fara, tekstila kaj manĝaja.

Ekstera komerco[redakti | redakti fonton]

Ningŝjao havas ekonomian, komercan kaj kunlaboran rilatojn kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ĝi havas aron da industriaj kaj agrokulturaj bazoj, kie oni produktas 350 specojn de eksportaĵoj.

En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 390 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 319 milionoj kaj la importa -- 71 milionoj.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

La regiono uzas fremdan investon en fuelo, transporto, telekomuniko kaj aliaj 20 kampoj kaj la totala sumo de la fremda investo konsistigas kvaronon de la konstruaj kapitaloj de la regiono.

Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Telefono: en la Nordokcidento de Ĉinio Ningŝjao estas la unua regiono, kie telefonio ligas ĉiujn vilaĝojn. Ĝis 1999 12% de la tieaj familioj havas telefonon.

Telekomunika sistemo: Tie per cifera poŝtelefono oni povas kontakti la tutan landon. De ĝia ĉefurbo Jinĉŭano oni povas rekte paroli per telefono kun ajna loko de la mondo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La Baotou-Lanzhou-a Fevojo iras tra la norda kaj meza parto de la regiono. Danke al funkcio de la Zhongwei-Baoji-a Elektrizita Fervojo Ningŝjao fariĝis grava membro sur la dua Eŭrazia Ponto. Post plenumiĝo de la reformo de la Baotou-Lanzhou-a Elektrizita Fervojo la veturado estos pli facila.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

La tieaj ŝoseoj plilongiĝas po 330 km. ĉiujare kaj nun ilia totala longeco estas 8700 km kaj per tio ĝi estas unu el la provincoj kaj regionoj, kie la ŝoseoj estas densaj.

Akvo-vojoj[redakti | redakti fonton]

La Flava Rivero trapasas Ningŝjaon je 397 km, super kiu estis jam metitaj 6 ŝoseaj pontoj. Post ĉiuj 66 km super la Flava Rivero vidiĝas unu ponto. Nun la 7-a ponto estas en konstruado.

Aviado[redakti | redakti fonton]

De Jinĉŭano oni povas rekte flugi al Pekino, Ŝanhajo, Ŝiano, Kantono kaj aliaj lokoj de Ĉinio.

Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

Altaj teknologioj; industrioj metalurgia, kemia, maŝino-fara, konstru-materiala kaj prilabora por terkulturaĵoj kaj flank-okupaĵoj; teknika reformado de la ekzistantaj grandaj kaj mezgradaj entreprenoj por levi la kvaliton de la produktaĵoj kaj mallevi la produkto-koston, grandigi la eksportadon kaj levi la ekonomian profiton de la entreprenoj; entreprenoj por eksportado en la altteknologia disvolva distrikto de Jinĉŭano; sinteza ekspluato kaj utiligo de agrokulturaj riĉfontoj, terkulturado, brutobredado kaj prilaboro de iliaj produktaĵoj; teknologio por fuelo-ŝparado, reprodukto de riĉfontoj kaj ilia sinteza utiligo, trakto de la medi-poluo, konstruado de urbaj fundamentaj instalaĵoj;

Turismo, manĝaĵoj kaj informaj servoj.

Klimato en Jinĉŭano