Ĉinghajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinghajo
Norma ĉine : 青海省
Qīnghǎi Shěng
Mallongigo: : 青 (Qīng)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Ĉinghajo montrata
Ĉinio kun Ĉinghajo montrata
Ĉinio kun Ĉinghajo montrata
Signifo de nomo 青 qīng - bluaverda
海 hǎi - maro
Lago Ĉinghajo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Ŝiningo
Provincestro Song Xiuyan (宋秀岩)
Areo 721 000 km²
 - Latitudo 31° 32' N al 39° 20' N
 - Longitudo 089° 24' E al 103° 04' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 5 570 000
 - Loĝdenso 7,48/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 108,1 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 19 407
HDI 0,720 (meza) (2008)
Etnoj Hanoj - 54%
Tibetanoj - 21%
Hujoj - 16%
Tuoj - 4%
Salaroj - 1.8%
Mongoloj - 1.8%
ISO 3166-2 CN-63
Oficiala retejo
http://www.qh.gov.cn/
vdr
Grava vidindaĵo Lago Ĉinghajo

Ĉinghajo (Ĉine: 青海, Pinjine: Qīnghǎi) estas provinco kiu situas en nordoriento de la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio. Tie estas fontejoj de Jangzio, la Flava Rivero kaj Lancangjiang, tial oni nomas ĝin ankaŭ "fonto de la riveroj". Kun areo de 720 mil kvadrataj kilometroj ĝi okupas la kvaran lokon de Ĉinio. La provinco estas averaĝe pli ol 3000 metroj super la marnivelo, kaj 54% de ĝia areo estas en la lokoj 4000-5000 m. super la marnivelo. La ĉefurbo estas Ŝiningo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

Minaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉinghajo estas abunda je minaĵoj. Tie oni jam trovis 123 specojn de minaĵoj, el kiuj la rezervokvanto de 50 specoj estas inter la unuaj 10 lokoj de Ĉinio. La mondfama Qaidam estas riĉa je oleo kaj natura gaso. Tie kuŝas 30 sallagoj, kun totala sala rezervokvanto de 70 miliardoj da tunoj.

Akvoenergio[redakti | redakti fonton]

Ĉinghajo estas avantaĝa pro la hidroelektra fonto en la supra baseno de la Flava Rivero. Tie estas 178 hidroelektrejoj kun totala generatora kapacito de 21.66 milionoj da kW. Tie estas ankaŭ abundo da sunenergio, ventenergio kaj tervarmo.

Herbejoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinghajo naturaj herbejoj estas multaj. La teritorio estas unu el la 5 plej grandaj paŝtejoj de la lando. La totala areo de la herbejoj estas 36.466 milionoj da hektaroj, kiuj konsistigas 50.54 % de la totala areo de la provinco.

Sovaĝaj bestoj kaj vegetaloj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinghajo vivas 411 specoj de sovaĝaj vertebruloj. Inter la sovaĝaj vegetaloj oni jam trovis 1 mil specojn de industriaj vegetaloj kaj 680 specojn de farmaciaj. El la 411 specoj de sovaĝaj vertebruloj 21 estas protektataj de la ŝtato kaj 22 -- enlistigitaj en apendiciojn I kaj II de "la Internacia Komerca Traktato pri la Pereontaj Animaloj kaj Vegetaloj".

Medio[redakti | redakti fonton]

Grunda erozio, trosekeco, reduktiĝo de arbaroj, malboniĝo de la ekologia medio.

Pro sia situo ĉe la fontejo de riveroj, Ĉinghajo estas tre grava geografie. En la estontaj 15 jaroj ĝi dediĉos grandan atenton al protekto de la ekologia medio kaj batalo kontraŭ grunda erozio ĉe la fontejoj de Yangzi-rivero, la Flava Rivero kaj en la loko ĉirkaŭ Ĉinghaj-lago, trosekeca montregiono en la provinca oriento, akvorezervejo Longyanĝia kaj Qaidam-baseno, al protekto de la naturaj arbaroj, stepoj, sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj, restaŭro de la degenerintaj stepoj kaj akcelo de la kampŝirmaj forstoj, pliigo de la kapablo de akvo-ter-konservado kaj protekto de akvofontoj por ke en la mezo de la 21-a jc. la provinco fariĝos bela loko kun ideala ekologia medio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 5,57 milionoj (en 2009)

Nacioj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinghajo vivas 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultanoj konsistigas 44.1% de la tuta loĝantaro de la provinco. Tie de generacio al generacio vivas hanoj, tibetanoj, hujoj, tuoj, salaroj kaj mongoloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

 

  • Enlanda totala produktovaloro: 108,1 miliardoj da juanoj (en 2009)
  • Pokapa produktovaloro: 19 407 juanoj (en 2009)

Ĉefaj industrioj estas la agrikultura, hidroelektra, salkemia, nemetala kaj ole-gasa.

Ekstera komerco[redakti | redakti fonton]

En 1999 la totala eksporta valoro de la provinco estis 86,86 milionoj da usonaj dolaroj kaj en la pasintaj 20 jaroj la provinco eksportis varojn de 1,64 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de 1999 la provinco uzis entute 275 milionojn da usonaj dolaroj. (235 milionoj da usonaj dolaroj elspezitaj por la ŝtataj entreprenoj en Ĉinghajo ne estas enkalkulitaj). La provinco sankciis entute 197 fremdajn entreprenojn kun totala investo de 547 milionoj da usonaj dolaroj. Kaj krome, oni plenumis kaj plenumas fremdajn projektojn kun totala investo de 50.94 milionoj da usonaj dolaroj.

Ĝis la fino de 1999 la provinco komencis 67 projektojn helpitajn de alilandanoj kun investo de 63.26 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 14 estas plenumataj en 1999. Ili estas Projekto de Sinteza Agrikultura Disvolvo Haidong, helpita de la Monda Nutraĵo-programo; Projekto de Disvolvo de Brutoj kaj Terpomoj en Ĉinghajo, helpita de la Eŭropa Unio; Kvartala Disvolvo helpita de Aŭstralio.

Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

Dum 20 jaroj (1980-2000) Ĉinghajo estis tre alloga al alilandaj entreprenistoj, kiuj investis malpez-industrion, tekstiladon, maŝinfaradon, elektronikon, sal-kemian industrion, neferan industrion, agrikulturon, transporton kaj fuelon, el kiuj 60% estas ekspluataj kaj produktaj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En Ĉinghajo estas multaj vidindaĵoj, originalaj naciaj moroj sur altebenaĵo, birda insulo en Ĉinghaj-lago, Natura Parko Mengda, landfama lamaisma templo en Huangzhong, islama Moskeo Dongguan, unu el la 4 grandaj moskeoj en nordokcidento de Ĉinio, neĝmonto A'nyemaqen tre taŭga por alpismo kaj turismo.

Transportado kaj Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Estas kompare progresaj la poŝta kaj komunika instalaĵoj. Per la programregaj telefonoj en Ŝjiningo kaj plejparto de la subprovincoj kaj gubernioj oni povas kontakti ĉiujn lokojn de Ĉinio, 160 landoj kaj regionoj de la mondo.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La Lanĝoŭa-Ĉinghaja kaj Ĉinghaj-Tibeta Fervojoj kaj 4 branĉaj, 59 specialaj fervojoj iras de oriente okcidenten en la provinco kun totala longeco de 1300 km. Ĝis la fino de 1999 la kapablo de pasaĝera kaj var-transportado atingis 2 milionojn da homoj kaj 5.85 milionojn da tunoj respektive.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

17200 km. La ŝosea reto ligas Ŝiningo kun la tuta provinco.

Aviado[redakti | redakti fonton]

Per aviadilo oni povas flugi de Ŝiningo rekte al Pekino, Urumĉio, Lanĝoŭo, Ŝiano, Kantono, Ĉengduo, Ŝanhajo, Golmud kaj Lasao.