Etnoj en Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pekina Afiŝo de la 56 nacimalplimultaj grupoj en Ĉinio
Etnologia mapo de Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko de Ĉinio (Tajvano)

La sekvantaro estas listo de etnaj grupoj en Ĉinio kie "Ĉinio" estas prenita signifhavaj areojn regaditajn de la du statoj uzanta "Ĉinion" en iliaj formalaj nomoj, la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) kaj la Respubliko de Ĉinio (ROĈ, "Tajvano").

La etnoj de la Ĉina Popola Respubliko inkluzivas 56 etnojn kiuj estas oficiale agnoskita de la registaro, inter aliaj. La Hanoj konsistigas la etnan plimulton, kun 91,59%[1] de la loĝantaro klasifikita kiel Hanoj. Krom la Hanoj, estas 55 aliaj agnoskitaj etnoj kun loĝantaro de proksimume 105 milionoj kiuj loĝas en ĉina teritorio.

La Hanoj estas la plej granda etna grupo, kie kelkaj 91.59% [2] el la loĝantaro estis klasifikita kiel ĉinaj hanoj (~1.2 miliardo). Cetere la plimulta ĉinaj hanoj, 55 aliaj "nacioj" aŭ etnaj grupoj estas rekonita en Ĉinio de la ĈPRa registaro, nombro je proksimume 105 milionoj da loĝantoj, plejparte koncentrita en la nordokcidento, nordo, nordoriento, sudo kaj sudokcidenta sed kun kelkaj en centraj internaj areoj.

La gravaj malplimultaj etnaj grupoj estas ĝŭangoj (16.1 miliono), Manĉuroj (10.6 miliono), hujoj (9.8 miliono), mjaŭoj (8.9 miliono), ujguroj (8.3 miliono), tuĝjaoj (8 miliono), jioj (7.7 miliono), Mongoloj (5.8 miliono), Tibetanoj (5.4 miliono), Bujioj (2.9 miliono), Dungoj (2.9 miliono), Jaŭoj (2.6 miliono), Koreoj (1.9 miliono), Bajoj (1.8 miliono), Hanioj (1.4 miliono), Kazaĥoj (1.2 miliono), Lioj (1.2 miliono) kaj Tajoj (1.1 miliono).

Oficiale konfirmitaj etnaj grupoj en la ĉeftera Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En ordo de loĝantaro,[3] Tio ĉi estas la listo de la 56 etnaj grupoj en Ĉinio kiu estas oficiale konfirmita de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko. Membroj de pluraj etnaj grupoj loĝas en Honkongo kaj Makao, sed pro la longa apartigo de Ĉinio, multaj de ĉi tiuj etnaj grupoj estas ĝenerale nesciata [mankas fonto] al la Speciala Administra Regiono de Ĉinio (Ĉina Popola Respubliko) de Hongkongo kaj Makao.[klarigu]

Listo[redakti | redakti fonton]

Laŭloĝantare, ĉi tiu estas la listo de la 56 nacimalplimultoj kiuj estas oficiale agnoskita de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko.

Esperanta nomoA KodoB Pinjine S. ĉine T. ĉine LoĝantaroC
Hanoj Han/HA Hàn Zú 汉族 漢族 1 230 117 207
Ĝŭangoj Zhuang/ZH Zhuàng Zú 壮族 壯族 16 178 811
Manĉuroj Vira/MA Mǎn Zú 满族 滿族 10 682 263
Hujoj1 Hui/HU Huí Zú 回族 回族 9 816 802
Mjaŭoj2 Miao/MH Miáo Zú 苗族 苗族 8 940 116
Ujguroj ujgura/UG Wéiwúěr Zú 维吾尔族 維吾爾族 8 399 393
Tuĝjaoj Tujia/TJ Tǔjiā Zú 土家族 土家族 8 028 133
Jioj Yi/YI Yí Zú 彝族 彝族 7 762 286
Mongoloj Mongol/MG Měnggǔ Zú 蒙古族 蒙古族 5 813 947
Tibetanoj3 Zang/ZA Zàng Zú 藏族 藏族 5 416 021
Bujioj Buyei/BY Bùyī Zú 布依族 布依族 2 971 460
Dungoj Dong/FARI Dòng Zú 侗族 侗族 2 960 293
Jaŭoj Yao/YA Yáo Zú 瑶族 瑤族 2 637 421
Koreoj Chosen/CS Cháoxiǎn Zú 朝鲜族 朝鮮族 1 923 842
Bajoj Bai/BA Bái Zú 白族 白族 1 858 063
Hanioj Hani/HN Hāní Zú 哈尼族 哈尼族 1 439 673
Kazaĥoj Kazak/KZ Hāsàkè Zú 哈萨克族 哈薩克族 1 250 458
Lioj Li/LI Lí Zú 黎族 黎族 1 247 814
Tajoj4 Dai/DA Dǎi Zú 傣族 傣族 1 158 989
Ŝeoj Ŝi/SH Shē Zú 畲族 畲族 709 592
Lisuoj Lisu/LS Lìsù Zú 傈僳族 傈僳族 634 912
Golaŭoj Gelao/GL Gēlǎo Zú 仡佬族 仡佬族 579 357
Dungŝjangoj Dongxiang/DX Dōngxiāng Zú 东乡族 東鄉族 513 805
Gaŭŝanoj5 Gaoshan/GS Gāoshān Zú 高山族 高山族 458 000
Lahuoj Lahu/LH Lāhù Zú 拉祜族 拉祜族 453 705
Ŝujoj Sui/SU Shuǐ Zú 水族 水族 406 902
Vaoj Va/VA Wǎ Zú 佤族 佤族 396 610
Naŝioj6 Naxi/NX Nàxī Zú 纳西族 納西族 308 839
Ĉjangoj Qiang/QI Qiāng Zú 羌族 羌族 306 072
Tuoj Tu/TU Tǔ Zú 土族 土族 241 198
Molaŭoj Mulao/ML Mùlǎo Zú 仫佬族 仫佬族 207 352
Ŝibooj Xibe/XB Xíbó Zú 锡伯族 錫伯族 188 824
Ĥalĥazoj Kirgiz/KG Kēěrkèzī Zú 柯尔克孜族 柯爾克孜族 160 823
Dahuroj Daur/DU Dáwòěr Zú 达斡尔族 達斡爾族 132 394
Ĝingpooj7 Jingpo/JP Jǐngpō Zú 景颇族 景頗族 132 143
Maŭnanoj Maonan/MN Màonán Zú 毛南族 毛南族 107 166
Salaroj Salar/SL Sǎlá Zú 撒拉族 撒拉族 104 503
Bulangoj Bulang/BL Bùlǎng Zú 布朗族 布朗族 91 882
Taĝikoj Tajik/TA Tǎjíkè Zú 塔吉克族 塔吉克族 41 028
Aĉangoj Achang/AC Āchāng Zú 阿昌族 阿昌族 33 936
Pumioj Pumi/PM Pǔmǐ Zú 普米族 普米族 33 600
Evenkoj Ewenki/EW Èwēnkè Zú 鄂温克族 鄂温克族 30 505
Nuoj Nu/NU Nù Zú 怒族 怒族 28 759
Ĝinoj8 Ĝina/GI Jīng Zú 京族 京族 22 517
Ĝinooj Jino/JN Jīnuò Zú 基诺族 基諾族 20 899
Benglungoj Deang/DE Déáng Zú 德昂族 德昂族 17 935
Baŭ'anoj Bonan/BO Bǎoān Zú 保安族 保安族 16 505
Rusoj Russ/RS Éluōsī Zú 俄罗斯族 俄羅斯族 15 609
Juguroj Yugur/YG Yùgù Zú 裕固族 裕固族 13 719
Uzbekoj Uzbeka/UZ] Wūzībiékè Zú 乌孜别克族 烏孜别克族 12 370
Menbaoj Monba/MB Ménbā Zú 门巴族 門巴族 8 923
Oroĉjunoj Oroqen/OR Èlúnchūn Zú 鄂伦春族 鄂倫春族 8 196
Dulungoj Derung/DR Dúlóng Zú 独龙族 獨龍族 7 426
Tataroj Tatar/TT Tǎtǎěr Zú 塔塔尔族 塔塔爾族 4 890
Heĝeoj9 Hezhen/HZ Hèzhé Zú 赫哲族 赫哲族 4 640
Lŭobaoj Lhoba/LB Luòbā Zú 珞巴族 珞巴族 2 965

A La nomoj ĉi tie estas bazaj sur "Esperanta-Ĉina Vortaro", Pekino 1986.
B GB(Nacia Normo) 3304-91 "Naciaj nomoj de Ĉinio en romanĉo kun kodoj".[4]
CLa loĝantaro nur inkluzive de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko Ĉinio.
1Inkluzivas Utsulojn en Hajnano
2Sama kiel Hmongoj en Hindoĉinio
3Konsistas el subgrupojn Amdovaoj kaj Ĥambaoj
4Termino por kelkaj Kradaja-parolantaj grupoj, ke nomiĝis historie Baj-ji
5Kollektiva nomo por Aborigenoj de Tajvano
6Inkluzivas eventuale distingeblan Mosuojn
7Sama kiel Kaĉinoj en Mjanmao
8Vjetnamoj, ke loĝas historie en Ĉinio
9Sama kiel Nanajoj en Rusio

Festoj de la ĉinaj nacimalplimultoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinio multas ne nur la nacimalplimultoj, sed ankaŭ iliaj festoj. Pri tio ne estas troiga la esprimo: "La nacimalplimultoj festas post tri aŭ kvin tagoj." Iam okazas, ke malsamaj nacioj festas la saman tagon pro malsamaj kaŭzoj.

Ekzemple, la oka tago de la kvara monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas festo por pluraj nacimalplimultoj. Tiutage, en meza kaj sudokcidenta Ĉinio mjaŭ-aj junuloj ludas luŝengon kaj junulinoj vigle dancas memore al sia nacia heroo; kaj gŭangoj en suda parto de Guanĝi (Gŭangŝji) okazigas ceremonion memore al la sia. La celebrado de bujioj en la sama tago rilatas al kamplaboro - ili manĝigas al la bovoj kvinkoloran gluecan rizaĵon kaj ripozigas ilin por unu tago. En malsamaj lokoj la tuĝjaoj festas tiun tagon kun diversaj enhavoj: iuj festas datrevenon de la naskigo de la Budho; aliaj - naskiĝtagon de bovo; ceteraj festas por pliigi sian energion, t.e. manĝi nove kreskantajn bambuŝosojn.

La unua tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, nome la Printempa festo, estas unu el la plej gravaj tradiciaj festoj de la ĉina popolo. En la festotago oni okazigas solenadon por adiaŭi la malnovan jaron kaj peti riĉan rikolton en la venonta jaro. Drakdanco kaj leondanco estas ofte ludataj tiutage.

Ne nur hanoj, sed ankaŭ ĝŭangoj, manĉuroj, kore-nacianoj, mongoloj kaj aliaj nacimalplimultoj solenas la Printempan Feston, ĉiu kun siaj propraj naciaj trajtoj. Ekz., la ĝŭangoj kutimas manĝi gluecan rizaĵon volvitan per bambuaj folioj en la festo. Tia rizaĵo ĝenerale estas tre granda, iu pezas eĉ 5-6 kilogramojn. Frumatene de tiu tago lahuaj junuloj konkure iras al fonto por ĉerpi akvon, kiu estas rigardata kiel simbolo de pureco kaj feliĉo. Pro geografia kaj klimata diferencoj nacimalplimultoj festas sian novjaron en malsamaj tagoj kaj per malsamaj manieroj. Ekz., la jioj de Sichuan-provinco festas Novjaron en oktobro. La taj-oj de Yunnan-provinco en aprilo festas sian Novjaron - La Akvoverŝan Feston. La tibetanoj festas Ia Novjaron laŭ sia propra kalendaro,

En Ĉinio la nacimalplimultoj plejparte havas religian kredon. El religioj originis multaj festoj. Por la hujoj, ujguroj, kazahoj kaj aliaj nacimalplimultoj, kiuj kredas islamon, la Fasto-rompa festo, Mahomet-nasko kaj korbanfesto estas la plej gravaj. La tibeta preĝ-kunsido estas tradicia festo de tibeta budhismo.

La de tajoj atentataj Pordoferma kaj Pordomalferma festoj estas budhismaj. De la Pordoferma festo ĝis la Pordomalferma festo, en ĉiuj unua, sepa, dekkvina kaj dudektria tagoj, la pli-ol-40-jaraj budhistoj enlogigas en la templon por du noktoj kaj tri tagoj. En la templo ili aŭskultas reciton de sutroj, vivas kiel bonzoj. Iliaj manĝaĵoj estas portataj de iliaj gefiloj.

Iuj festoj originis de laboro. Printempe, en sudoriento de Guizhou (Gujĝoŭ)-provinco, la dongoj celebras la Vojo-vivigan Feston, kiu signifas komencon de printempa terkultivado. La vilaĝanoj kolektiĝas sur kampo, iu respektato faras modelon plugi kampon, planti pajlojn por signifi rizid-prikladon. Post la ceremonio oni kantas kaj dancas. La bajoj en Yunnan-provinco lertas kulturi rizon. ĉiujare en la tempo de rizidpriklado ili okazigas koncernan aktivadon. La evenkoj sur stepo de norda Ĉinio celebras la Rikoltan Feston en la 22-a de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiutage en festaj vestoj oni vizitas unu alian.

Malgraŭ diferencaj naciaj trajtoj en la nacimalplimultaj festoj oni prenas amuzon kiel ĉefan enhavon. La tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas flora sezono ĉe la Nujiang (Nuĝjang)-rivero en Yunnan. Tiam ĉiuj nuoj en florumitaj vestoj, kun floroj en la manoj drinkas rizvinon kaj reciprokas kantojn por celebri la Floran Feston.

Wenquan (Ŭenĉjŭan) subdistrikto de Dushan-gubernio, Guizhou-provinco, famas pro siaj termofontoj. La sesa tago de la sesa monato laü la ĉina luna kalendaro estas tradicia Festo por Bano de la lokanoj - ŝuj-oj. En la festotago sennombraj homoj sin banas en fonto kaj faras reciprokadon de kantoj tagnokte.

Nuntempe la antikvaj festoj portas ankaŭ novepokajn trajtojn: en la festotagoj oni ne nur sin amuzas, sed ankaŭ faras komercadon. Nadam estas pompa kunveno de mongoloj. ĉiujare, en somera fino kaj aŭtuna komenco, la mongoloj feste vestitaj kolektigas sur stepo por celebri sian feston. En la kunveno okazas ne nur la tradiciaj sportaj konkursoj, kiaj luktado, ĉevalkonkuro, sagpafado, ŝnurtira lukto kaj pilkoludo, sed ankaü artaj prezentoj, diversaj ekspozicioj kaj komercaj traktadoj.

Menciindaj estas ankaŭ la Torĉa Festo de ji-oj, la Festo "1a Tria de la Tria Monato" de güang-oj, la cxabaj-a Kantfesto de la buji-oj, la Festo de "Triamonata Strato" de baj-oj ktp.

pri la nacioj en Eo

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]