Gŭiĝoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guizhou)
Gŭiĝoŭo
Norma ĉine : 贵州省
Guìzhōu Shěng
Mallongigo: 黔 aŭ 贵 (Qián aŭ Guì)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Gŭiĝoŭo montrata
Ĉinio kun Gŭiĝoŭo montrata
Ĉinio kun Gŭiĝoŭo montrata
Signifo de nomo 贵 guì - Gŭi Montaro
州 zhōu - prefektujo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Gŭijango
Provincestro Lin Shusen (林树森)
Areo 176 100 km²
 - Latitudo 24° 37' al 29° 13' N
 - Longitudo 103° 36' al 109° 33' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 37 960 000
 - Loĝdenso 222/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 389,4 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 10 258
HDI 0,690 (meza) (2008)
Etnoj hanoj - 62%
mjaŭoj- 12%
bujioj- 8%
dongoj- 5%
tuĝjaoj - 4%
jioj - 2%
aliaj etnoj - 2%
gelaŭoj - 2%
sŭioj- 1%
ISO 3166-2 CN-52
Oficiala retejo
http://www.gzgov.gov.cn/
vdr

Gŭiĝoŭo, Gŭejĝoŭo, aŭ Guizhou (ĉina: 贵州; pinjine: Guìzhōu; antikvamode: Kweichow) estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko en suda Ĉinio. Ĝi situas en la orienta parto de la Junana-Gŭiĝoŭa Altebenaĵo, kaj havas grandan etna-malplimultan loĝantaro. Ĝi limas Siĉŭano nordokcidente, la municipo de Ĉongĉingo norde, Hunano oriente, la aŭtonoma regiono de Gŭangŝio sude kaj Junano okcidente.

Geografio kaj natura stato[redakti | redakti fonton]

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

La provinco estas abunda je pluvo kaj la riveroj en sia irado formis multajn akvofalojn. Tie la hidroelektra rezervokvanto estas 18.745 milionoj da kW, per tio la provinco okupas la 6-an lokon en Ĉinio. La provinco estas abunda je natura gaso el karba stratumo. Ĉio ĉi faris Guizhou grava fuela bazo en la sudo de Ĉinio.

Guizhou estas riĉa je minaĵoj. Nun tie oni trovis 110 specojn de minaĵoj, el kiuj oni jam konstatis la rezervokvanton de 76 specoj.

Guizhou estas nomata "provinco de karbo". Tie la karba rezervokvanto estas 241.9 miliardoj da tunoj kaj oni jam konstatis 52.8 miliardojn da tunoj. Guizhou estas ankaŭ provinco kun fosfororiĉaj minaĵoj, kies fosfora rezervokvanto konsistigas 44% de tiu de Ĉinio.

En Guizhou vivas multe da specoj de animaloj kaj kreskas grandnombraj vegetaloj. Tie vivas 3800 specoj de sovaĝaj animaloj, kreskas 3700 specoj de vegetaloj taŭgaj por farmacio, kiuj konsistigas 80% de la farmaciaj specoj de Ĉinio kaj per tio ĝi estas unu el la 4 gravaj droĝerbaj provincoj de Ĉinio. Tie vivas 83 specoj de raraj animaloj, protektataj de la ŝtato, el kiuj la Guizhou-aj rinopiteko, nigra presbito, sudĉinia tigro, nigrakola gruo kaj aliaj 10 specoj estas la unuaklasaj animaloj protektataj de la ŝtato.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Guizhou estas ideala loko por turismo. Nun ĝiaj turismaj fontoj estas en ekspluato. Tie finkonstruiĝis 120 turismaj lokoj, kiaj famaj Huangguoshu-akvofalo kaj Longgong-kaverno. Tie estas ankaŭ Botanika ĝardeno Fanjingshan, Karsta primitiva arbaro Maolan, Primitiva arbaro ĉe Chishui-rivero kaj Caohai-a birdoparko.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 36.58 milionoj (en 1998)
  • Loĝantara kresko: 1.426%
  • Nacioj:
  • En Guizhou vivas 49 nacioj, el kiuj 17 vivas tie de generacio al generacio: hanoj, mjaŭoj, bujioj, dongoj, tuĝjaoj, jioj, gelaŭoj, ŝujoj, hujoj,bajoj, jaŭoj, ĝŭangoj, maŭnanoj, mongoloj, mulaŭoj, ĉjangoj kaj manĉuroj. La nacimalplimultanoj konsistigas 36.77% de la tuta loĝantaro de la povinco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Enlanda totala produktovaloro: 84.3 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Kresko: 8.6 %
  • Pokapa produktovaloro: 2323 juanoj (en 1998)
  • Financa enspezo: 6.53426 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Ekstera komerco: En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 627.61 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 387.87 milionoj estis la eksporta kaj 239.74 da milionoj—importa.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

En 1998 la totala import- kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de eksterlando estis 61.39 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 44.68 milionoj kaj eksporta—16.71 milionoj kaj fakte oni uzis 181 milionojn da juanoj, je 30.8% pli multe kompare kun tiu en la pasinta jaro.

Ĉefaj industrioj[redakti | redakti fonton]

Materiala, maŝinfabrika, elektronika, tekstila kaj malpezindustria, inkl. tiun de famaj vinoj, cigaredoj kaj minerala akvo.

Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Telefonio: 885 mil konektiloj kaj 633 mil abonantoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Kun Guiyang kiel la centro, la Guizhou-Guanĝi-a, Sichuan-Guizhou-a, Guizhou-Kunming-a kaj Hunan-Guizhou-a Fervojoj kun totala longeco de 1 468 km. trapasas la tutan provincon.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

En la provinco estas 5 ŝtataj vojoj kaj 30 povincaj trunkaj vojoj. La ŝosea reto kun totala longo de 30 mil km ligas la provincan ĉefurbon kun ĉiuj urboj kaj gubernioj de la provinco.

Akvovojoj[redakti | redakti fonton]

En 1998 la navigaj vojoj longis entute 33604 km kaj la jara transportokvanto estis 3150 mil tunoj.

Aviado[redakti | redakti fonton]

Nun per aviadilo oni povas flugi rekte de Guiyang al Pekino, Kantono, Shenzhen, Shanhajo, Chengdu, Chongqing, Kunming, Guilin, Xiamen, Xi'an, Haikou, Changsha, Wuhan, kaj aliaj 13 urboj.

Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

  1. Konservo kaj prilaboro de greno, legomoj, fruktoj, birdaĵoj kaj brutaĵoj kaj akvaj produktaĵoj
  2. Forstumo kaj enkonduko de bonkvalitaj arboj
  3. Sinteza utiligo de bambuo
  4. Raciaj ekspluato, utiligo kaj konservo de akvo
  5. Konstruo kaj entreprenado de ŝoseoj, pontoj kaj tuneloj
  6. Teknologio por prilaboro kaj ekspluato de karbo
  7. Teknologia reformo de entrepenoj de titania fando kaj prilaboro
  8. Ekspluato de ercomagraj metalaj minaĵoj
  9. Teknologia reformo de entreprenoj de bariaj saloj
  10. Ekspluato de fosfora minaĵo, produkto de fosforaj kemiindustriaĵoj
  11. Disvolvo kaj produkto de novtipaj elektronikaj pecoj
  12. Produkto de drogoj kaj pretigitaj ĉin-medicinaj medikamentoj
  13. Disvolvo, konstruo kaj entreprenado de turismaj instalaĵoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]