Aĉangoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La aĉangoj (ankaŭ Ngac'angMaingtha) estas unu el la plej malgrandaj el la 55 oficiale agnoskitaj minoritatoj de la Popolrespubliko de Ĉinio. Laŭ la lasta censo en 2000 ili estis 33.936 homoj. Ili plejparte vivas en Junano, precipe en la aŭtonoma distrikto Dehongo.

La aĉangoj parolas propran lingvon, sed kiu ne havas propran skribon. Anstataŭ ĝi oni ozas ofte ĉinajn signojn.

La husa-aĉangoj (戶撒) el la provinco Longĉuano parolas iom alian dialekton. Ili rigardas sin kiel memstaraj, sed ilia provo en la 1950-aj jaroj atingi la agnoskon kiel memstara nacieco, restis sensukcesa. La husaoj estas iom pli "ĉinaj" ol aliaj aĉangoj. Ekzemple konfuceaj praavotabuloj en iliaj domoj ofte troviĝas. La plej multaj tradiciaj husaoj kredas je miksaĵo el teravado-budhismo kaj taoismo.

La prapatroj de la achang-oj vivis en la basenoj de la riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang, en nordokcidenta Yunnan-provinco. Ĉ. 13 jc., ili plurfoje transloĝiĝis kaj iom post iom enloĝiĝis en Yunnan. De la tiea han-a garnizono ili lernis kulturi rizon kaj fari ferajn instrumentojn. Tio akcelis la disigon de agrikulturo kaj metiindustrio, kaj la komerca ekonomio unuapaŝe disvolviĝis. Antaaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 praktikiĝis en la regiono de achang-oj la feŭdula ekonomio, kaj bienula ekonomio konis iagradan evoluon. La feŭduloj plejparte estis taj-aj tribestroj kaj la bienuloj -- han-oj.

La achang-oj havas riĉan buŝan literaturon kaj lertas en ludo de lanternoj, kantado, dancado kun tamburo, gravurado kaj skulptado. Ili havas la festojn Huijie kaj Woluo kaj celebras ankaŭ la festojn akvoverŝan, pordoferman kaj -malferman same kiel la taj-oj.

La achang-aj viroj portas vestojn kun simplaj koloroj, kaj la virinoj edziniĝintaj tiujn kun mallarĝaj manikoj kaj kaptukon en koloroj blua au nigra. La achang-aj knabinoj havas harligon volvitan sur la kapo kaj sin beligas per diversaj arĝentaj ornamajhoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]