Tuvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Subjekto de Rusia federacio
Tuvio
ruse Республика Тыва (Тува)
tuve Тыва Республика

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia distrikto Siberio
Ĉefurbo Kizil (ĝis 1918 nomiĝis Belocarsk, kaj inter 1918-26 Ĥem-Beldir)
Prezidento Ŝolban Kara-ool
Fondita 11-a de Oktobro 1944
Demografio
Loĝantaro 307 930 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 1,8 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Tuva, Rusa
Etnoj tuvoj (81,0 %)
rusoj (16,1 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 168 604 km²[2]
Pliaj informoj
Himno Men - Tyva Men
Horzono UTC+7
Poŝtkodoj 667000–668999
Aŭtokodoj 17
OKATO 93
ISO 3166-2 RU-TY
Retpaĝaro www.gov.tuva.ru
Iran Turkmenistano Ĉinio Kazaĥio Uzbekio Mongolio Japanio Norda Koreio Ĉinio Norvegio Danio Germanio Svedio Usono Finnlando Kirgisistano Georgio Turkio Armenio Azerbajĝano Ukrainio Pollando Litovio Latvio Estonio Blankrusio Norvegio Saĥalena provinco Kamĉatka regiono Jüdische Autonome Oblast Region Primorje Region Chabarowsk Tuwa Ĥakasio Kemerowa provinco Altajo Regiono Altaj Novosibirska provinco Omska provinco Tjumena provinco Tomska provinco Burjatio Regiono Transbaikalio Amura provinco Magadana provinco Autonomer Kreis der Tschuktschen Irkutska provinco Jakutio Regiono Krasnojarsk Autonomer Kreis der Jamal-Nenzen Autonomer Kreis der Chanten und Mansen/Jugra Sverdlovska provinco Ĉeljabinska provinco Kurgana provinco Orenburga provinco Autonomer Kreis der Nenzen Komiio Baŝkirio Region Perm Vologda provinco Karelio Murmanska provinco Arĥangelska provinco Kaliningrada provinco Sankt-Peterburgo Leningrada provinco Tatarstano Udmurtio Kirova provinco Kostroma provinco Samara provinco Pskova provinco Tverja provinco Novgoroda provinco Jaroslavla provinco Smolenska provinco Moskvo Moskva provinco Vladimira provinco Ivanova provinco Mariio Ĉuvaŝio Mordvio Penza provinco Niĵnij-Novgoroda provinco Uljanowska provinco Saratova provinco Brjanska provinco Kaluga provinco Tula provinco Rjazana provinco Orjola provinco Lipecka provinco Voroneĵa provinco Belgoroda provinco Kurska provinco Tambova provinco Volgograda provinco Rostova provinco Astraĥana provinco Kalmukio Dagestano Adigeio Krasnodara regiono Karaĉajio-Ĉerkesio Kabardio-Balkario Stavropola regiono Nord-Ossetio-Alanio Inguŝio ĈeĉenioSituo en Ruslando
Pri ĉi tiu bildo
Historio
 – Sendependa
 – Aŭt. regiono
 – ASSR
 – respubliko
 
1921-1944
11-a de oktobro 1944
10-a de oktobro 1961
31-a de marto 1992
v  d  r
Information icon.svg
51.794

Tuvio estas respubliko en suda parto de Siberio en Rusio. Dum manĉua imperio la teritorio de Tuvio (tiam nomata randoregiono Urjanĥajo) apartenis al Ekstera Mongolio (nuna Mongolio). De 1921 ĝis 1944 ĝi estis sendependa ŝtato kaj nomiĝis Popola Respubliko de Tannu-Tuva.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tuvio situas en la geografia mezo de Azio. Laŭdire la geografia meza punkto situas en la ĉefurbo Kizil, sed pri tio ne regas ĝenerala unuanimeco. Tamen tie troviĝas momumento, kiu indikas la geografian mezon de Azio. Tuvio estas grandparte montara regiono kaj altebenaĵo, pro kio la naturo konserviĝis relative bone. La regionon ĉirkaŭas montaroj Sajan kaj Tannu-Ola. Pli ol 80% el la teritorio estas montaroj. La plej alta loko estas Mongun-Tajga (Arĝenta monto), kies alteco estas 3 976 metroj.

La najbaroj de Tuvio estas norde Krasnojarska regiono, nordoriente Irkutska provinco, sude Mongolio, okcidente respubliko Altaj kaj nordokcidente Ĥakasio.


Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Tuvio havas 305 510 loĝantojn (2002). Duono el la loĝantoj vivas en urboj aŭ urbetoj. Tuvio havas kvin urbojn, kiuj estas la ĉefurbo Kizil (104 105 loĝ.), Ak-Dovurak (13 300 loĝ.), Ŝagaan-Arig (9 100 loĝ.), Ĉadanaa (9 100 loĝ.) kaj Turan (5 600 loĝ.).

Naciecoj[redakti | redakti fonton]

Plejparto el la loĝantoj estas tuvoj, kiuj formas 77,0 % el la loĝantaro (2002). La plej granda minoritato estas rusoj 20,1 % el loĝantaro. Post la kolapso de Sovetio rusoj grandkvante elmigris el la regiono. En jaro 1989 rusoj formis 32 % el loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kanabo[redakti | redakti fonton]

Post la fermo de multaj industriaj centroj dum la jaroj 1990-aj, la kultivado de kanabo venis en Tuvion kaj estas hodiaŭ tre grava, kvankam oficiale ne permesata. Pritaksoj de la surfaco de la kampoj ne estas precizaj, estas de 26 mil ĝis 84 mil hektaroj[3]. En 2005 la moskva ĵurnalo Novaja Gazeta en la artikolo de sia ĵurnalisto Aleksej Tarasov nomas Tuvion „rusia Kolombio, kie eĉ la infanoj vivas dank' al kanabo kaj kie la polico defendas la kampojn aŭ la produktistojn...“. En la sama artikolo de Novaja Gazeta estas aserto, ke la kanabo fariĝas en kelkaj regionoj kvazaŭ valuto por multaj aferoj, i. a. manĝo, aŭtoj, ĉevaloj aŭ la alkoholaĵo[3].

Rajdantaj tuvoj


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialʹnoe delenie po subʺektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. 3,0 3,1 La ruslingva fonta teksto


Administra divido
  1. Baj-Tajga
  2. Barik-Ĥemĉika
  3. Dzun-Ĥemĉika
  4. Kaa-Ĥema
  5. Kizila
  6. Mungun-Tajga
  7. Ovura
  8. Bii-Ĥema
  9. Sut-Ĥola
  10. Tanda
  11. Tere-Ĥola
  12. Tes-Ĥema
  13. Toĵa
  14. Ulug-Ĥema
  15. Ĉaa-Ĥola
  16. Ĉedi-Ĥola
  17. Erzina