Ĝingis-Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝingis-Ĥano
Ĥano de Mongola Imperio
Genghis Khan.jpg
Regado de 1206 – aŭgusto 1227
Kronado Printempo 1206 apud la Rivero Onon, Mongolio
Devena nomo Чингис хаан
Naskiĝo ĉ. 1162
en Montaro Ĥentii, Mongolio
Morto 18-a de aŭgusto 1227 (aĝis ĉ. 65)
Sekvanto Ogodei-Ĥano
Patro Jesugei
Patrino Oulen
v  d  r
Information icon.svg

Ĝingis-Ĥano[1]Ĉingisĥano[2][3] (Чингис Хаан, Čingis Haan) (naskiĝis ĉ. 1162, mortis la 18-an de aŭgusto 1227) estis fondinto de la Mongola Imperio kaj ricevis la kromnomon Temuĝin (Тэмүүжин). Li estis eminenta strategiisto kaj politikisto. Li devenis de aristokrata familio de klano Borĝigin (lia patreca klano estis Ĥori) kaj en sia infaneco jam montris saĝecon kaj kuraĝon.

Temuĝin kreskis en ekstreme malbona medio. Ĉirkaŭ 1170 lia patro, unu el la mongolaj tribestroj, estis venenita de tataro, kaj la familio estis miskomprenata kaj malamike traktata. Li kaj liaj patrino kaj fratoj vivis malfacile. Miskomprenate de la tribo, la familio transloĝiĝis al malproksima loko. Ili estis malriĉaj kaj en vintro sin vivtenis per ĉasado. Malfacila vivo hardis Temuĝin kaj li fariĝis firmvola kaj sentima.

En la 80-aj jaroj de la 12-a jarcento Temuĝin titolis sin ĥano (signifanta reganton de tribestro) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe okupantajn teron kaj konkeris la altebenaĵon Hulun-Boir. En 1204 li fariĝis la plej granda reganto sur la Mongola Altebenaĵo. En 1206 li estis elektita Granda Ĥano de Mongolio. Li fondis la Mongolan Ĥanlandon kaj titolis sin Ĝingis-Ĥano.

Post fondiĝo de la ĥanlando la limoj inter la triboj estis forigitaj kaj la membroj de la triboj regrupigitaj. De tiam la mongolaj triboj unuiĝis en unu landon.

Post sia surtroniĝo Ĝingis-Ĥano faris grandskalan militadon por ekspansiigi la teritorion. En la 13-a jarcento la ĉefaj feŭdismaj landoj frontis seriozan socian krizon, kaj tio pretigis kondiĉojn favorajn al li por grandskala milita ekspansio.

En 1219 Ĝingis-Ĥano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis Hungarion kaj konkeris teritorion de la nuntempa rusia suda Siberio.

Por firmigi sian regadon super la unuigita lando, Ĝingis-Ĥano ellaboris sistemojn de milito, politiko kaj leĝo, publikigis kodon celantan normalan ordon de la socio kaj kreis la mongolan skriblingvon aplikeblan tra la tuta lando. Ĉiuj liaj faroj ludis progresan rolon en la disvolviĝo de la mongola socio.

Ĝingis-Ĥano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Xia-regnon en julio de 1227, en la aĝo de 65 jaroj.

Lia nepo Kublaj-Ĥano fondis Yuan-dinastion (1206-1368).

Ĝingis-Ĥano mortis, sed neniu aŭdacis atenci Mongolion. Ĥubilai senĉese ekspansiis al la sudo de Ĉinio kaj fine unuigis Ĉinion. Li prenis Pekinon ĉefurbo kaj titolis sian landon Yuan en 1271.

la libro Temuĝin, la filo de la stepo, 1993

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Temuĝin, la filo de la stepo (Tibor Sekelj. Tradukis Tereza Kapista. [Lektoris, la poemojn trad. kaj la titolpaĝon desegn.: Marko Petroviĉ. Ilustr.: Hunor Ĝurkoviĉ]. - [Beograd: Kapista], 1993. - 68 p.

Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  2. Reta Vortaro
  3. Vojaĝante kun Marko Polo Wolfram ROHLOFF Flandra Esperanto-Ligo