Ĥabul Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Statuo de Ĥabul Ĥano.

Ĥabul Ĥano estis la unua konata Ĥano de la konfederacio Ĥamag Mongol kaj praavo de Ĝingis-Ĥano.[1]

Ĥabul Ĥano estis filo de Tumbinai Secen kaj pranepo de Ĥaidu.

Kiam la Ĝina armeo eniris en Mongolio kun la intenco venki super Jelu Daŝi, Ĥabul Ĥano sukcese forpelis la invadojn de la Ĝina Dinastio (1115–1234). En 1135, Ĥabul estis invitita de la imperiestro Taizong de la dinastio Ĝin kaj tuŝis la barbon de Taizong ĉe la kortego de Ĝin. Kvankam la Ĝina armeo persekutis lin ĝis suda Mongolio, Ĥabul sukcesis fuĝi kaj revenis kun pli granda armeo por rabadi ĉe la Ĝina Dinastio. Kvankam Ĥabul Ĥan havis 7 filojn, li nomumis Ambaghai, filo de Sengun Bilge el la klano Taiĉuud, kiel sia sukcedanto.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mongolia :: The rise of Genghis Khan - Britannica Online Encyclopedia
  2. Erich Haenisch, Die Geheime Geschichte der Mongolen, Leipzig 1948, p.7 (=section 52)