Okcidenta Xia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


Xi-Xia regno t.e. Okcidenta Xia (ĉine: 西夏, pinyin: Xi Xia), estis imperio de 1032 ĝis 1227 fondita de Tangutoj, gento parenca je la tibetanoj kaj birmanoj, post kiam ili venkis Ujgurojn kaj kaptis povon sur la komercaj vojoj de Ĉinio al Centra Azio.

Ili kreis skribon ideografian, similaspektan je tiu de la ĉinoj, sed malsama, kiun la arĥeologoj kaj lingvistikoj tre penis por ellegi kaj deĉifri, ĉar post esti finvenkita de Ĝingis-Ĥano en 1227, ili estis preskaŭ detruitaj, kaj ties kulturo pereis. Ili estis forte ĉinigitaj, sed tamen restis malsamaj, kaj la fondinta registo Li Juanhao draste zorgis por doni al siaj regatoj fortan apartecon kaj unuigecon, eĉ en la vestado kaj korpa aspekto (ekzemple li ordonis, ke ĉiuj viroj devus elrazi la harojn, sub minaco de mortpuno!).

Inter la 24 historiaj libroj, kiuj preskaŭ enhavas la tutan historion de Ĉinio, ne troviĝas eĉ unu por la Okcidenta Xia-regno ekzistanta 200 jarojn. Eble tio ne estas kulpo de historiistoj. Antaŭ ol ili kolektis historiajn materialojn pri la regno, ĝi pereis en militoj kaj malaperis ankaŭ la regnanoj - dangŝjang-oj.

La Okcidenta Xia-regno postlasis multajn enigmojn al la postaj esploristoj, kiuj tamen ne forlasis serĉadon de ĝi malgraŭ ĝia blanko en historiaj materialoj. Danke al la ruinoj de konstruaĵoj, la elterigitaj fragmentoj kaj la progresanta esplorado, iom post iom klariĝis Ia aspekto de la regno kaj plimultiĝis rakontoj pri ĝi.

Antaŭ la fondiĝo de la Okcidenta Xia-regno, kiel ĝia ĉefa konsisto la dangŝjang-oj jam longe vivis en la okcidenta parto de Ĉinio. Ili ŝatis migradon kaj ĝenerale loĝis en loko kun akvo kaj herboj. Pro najbareco Dangŝjang-nacio estis profunde influata de la kulturo de Tubo (antikva Tibeto), precipe de budhismo. En la 7-a jarcento, por eviti aneksadon de aliaj nacioj, la Dangŝjang-nacio transloĝiĝis orienten al la nunaj Ninĝia kaj Shaanxi, kun permeso de la imperiestro de la centra ebenaĵo. La imperiestro honore donis la familian nomon Li al la prapatroj de Li Yuanhao. En 1038 Li Yuanhao fondis la Okcidentan Xia-regnon, kiu daŭris dum la regoperiodo de la dinastio Song (960-1279).

La ambicia Li Yuanhao konis budhismajn sutrojn kaj sciis la lingvojn hanan kaj tuban, lertis en pentrado kaj havis kreivecon. Bone edukita, li ŝatis de infaneco literaturon kaj arton. Kiel lingva geniulo li kreis la lingvon de Okcidenta Xia. Ĝiaj ideogramoj estis similaj al la han-aj pro influo de tiuj de la dinastioj Tang kaj Song. Hodiaŭ, kiam oni foliumas klasikaĵojn el ideogramoj de Okcidenta Xia, oni diras: "Je la unua vido ĉiuj ideogramoj estas konataj, tamen fakte neniu estas konata." Per la de li elpensitaj 6 000 ideogramoj Li Yuanhao postlasis malfacilaĵojn al la postaj fakuloj. Tio estos pritraktata sube.

Li Yuanhao fondis la regnon intencante, ke ĝi disvolviĝu kaj neniam pereu. Por ke lia popolo karakteriziĝu per forta nacieco, li donis dekretojn "forrazi la harojn" kaj "ŝanĝi vestojn de Han-nacio". Li unue forrazis al si mem la harojn kaj ordonis al ĉiuj popolanoj tion fari - tiuj, kiuj ne faros tion ene de tri tagoj post ricevo de la dekretoj, estos mortigitaj. Sub lia devigo la dekretoj estis obeataj en la tuta regno. Finfine ĉiuj viroj estis senharaj kun orel-ringoj kaj virinoj kun alta hartubero kaj harpingloj. Krome Li Yuanhao ordonis ŝanĝi la han-an portadon de "ruĝa vesto kaj nigra ĉapo" al sianacia portado de "blanka ĉemizo kun strikta veŝto ekstere, felta ĉapo kun ruĝaj subŝtofo kaj franĝo". Li same severe fiksis la vestojn de ŝtatoficistoj kaj de ordinaraj popolanoj. La reformo de Li Yuanhao pri vestoj metis fundamenton por la posta vesta kulturo de la regno.

Li Yuanhao konsciis, ke vestoj nur en formo unuigis la dangŝjang-ojn; por kunligi ilin en spirito li bezonis ion alian krom budhismo. Jen kial li kreis la ideogramojn de Okcidenta Xia.

En 1804 en Liangzhou (nun Wuwei) de Gansu, erudiciulo de la dinastio Qing trovis steleon kun ideogramoj de Okcidenta Xia. Tio tamen ne altiris sufiĉe da atento. Cent jarojn poste, en pagodo-tombo en Heicheng, Interna Mongolio, oni elterigis pli ol 8 000 dokumentojn de la Okcidenta Xia-regno, kiuj inkluzivas konfuceanismajn kaj budhismajn klasikaĵojn, vortarojn, literaturaĵojn, leĝajn dokumentojn, medicinajn librojn, almanakojn, diagramojn kaj sorĉaĵojn. La elteriĝo vekis grandan surpriziĝon.

Tamen deĉifri la ideogramojn estis kaprompe. Surbaze de vortaro farita de regnanoj de Okcidenta Xia, fonetika transskribo de antikva hinda kaj tibeta lingvoj pri la lingvo de Okcidenta Xia, la esploristoj strukturis voĉan sistemon de la nomitaj ideogramoj; post multjara esplorado oni klare konis la gramatikon kaj etimologion de la lingvo de Okcidenta Xia. La klasikaĵo kun tibet-lingva fonetika transskribo temas ĉefe pri budhismo, ĉar la dek generacioj da regnestroj adoris budhismon, precipe la tibetan budhismon. La klasikaĵo montras, ke la Okcidenta Xia-regno intime rilatis al Tubo kaj estis influata politike kaj ekonomie de la dinastio Song. Ekz., krom ĝiaj propraj moneroj, en la regno cirkulis ankaŭ moneroj de la dinastio Song.

Grava malkovro[redakti | redakti fonton]

Kvankam la ideogramoj de Okcidenta Xia ne estas tiel maturaj nek vivipovaj kiel tiuj de la ĉina lingvo, tamen ili estas grava atestaĵo de tipografio, unu el la kvar inventoj de Ia antikva Ĉinio.

La ĉina tipografio atingis la kulminon de sia disvolviĝo en la dinastio Song. Influate de tio, la Okcidenta Xia-regno grandnombre presis konfuceanismajn kaj budhismajn klasikaĵojn en sia lingvo kaj la han-a lingvo. Inter la en Rusio konservataj klasikaĵoj en la lingvo de Okcidenta Xia troviĝis kvar specoj da tipografiaj budhismaj sutroj. Ĝis nun ankoraŭ ne troviĝis han-lingva sutro farita en Song- kaj Yuan-dinastioj Song kaj Yuan, tiuokaze ili fariĝis pli raraj. En 1991 oni trovis 9 volumojn de budhismaj sutroj en la lingvo de Okcidenta Xia en Helan-gu bernio de Ninĝia. Ĉinaj fakuloj konstatis, ke ili estas lignaj tipoj faritaj en Ia posta periodo de Ia Okcidenta Xia-regno. Ili ne nur estas la plej antikvaj lignaj tipoj konservataj en la mondo, sed ankaŭ atestas, ke jam en la dinastio Song oni inventis kaj ekuzis lignajn tipojn.

Eterna ripozejo de regnestroj[redakti | redakti fonton]

La koncizan naskiĝjaron de ligna tipografio ne povis diri al ni Li Yuanhao kaj haj posteuloj. Ili, la 9 generacioj da regnestroj de Okcidenta Xia, kuŝas en la maŭzoleoj ĝis nun ankoraŭ imponaj.

Tiuj maŭzoleoj, en formo de piramido, situas ĉe la piedo de Helan-montaro en la okcidenta antaŭurbo de Yinchuan, ĉefurbo de la Ninĝia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono. Oni trovis ilin komence de la 70-aj jaroj. En dezerto kun areo de 50 kvadrataj kilometroj situas 9 maŭzoleoj de regnestroj kaj 200 tomboj de altranguloj. Kiel restaĵo de la regno la tombaro estas bone konservata.

Ĉiu maŭzoleo, rigardanta al sudo, estas kompleta konstruaĵaro. Ĝi, ĉirkaŭita de muroj, konsistas el du partoj ekstera kaj interna. Ĉe ĉiu angulo estas turo; en la antaŭa parto estas du simetriaj terasoj kaj tri kioskoj, en kiuj staras steleoj kun ideogramoj de Okcidenta Xia kaj hanoj, kiuj prikantas la regnestrojn. Antaŭ la centro de la interna parto estas templo por oferado, malantaŭ ĝi estas kvin- aŭ sep-etaĝa stupao.

La konstrua stilo de la maŭzoleoj unuflanke estis influata de tiu de la dinastioj Tang kaj Song, sed aliflanke portas siajn naciajn ecojn. Ekzemple la stupaoj spegulas, ke la regnestroj kredis je budhismo, sed la nombro de kioskoj estas nepara - tio ne sekvas la simetrion de la tradicia ĉina arkitekturo.