Sudaj kaj Nordaj Dinastioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (ĉine 南北朝, pinjine Nánběicháo) estis periodo en la historio de Ĉinio kiu daŭris de la jaroj 420 ĝis 589 de nia erao. Ĝi estas foje konsiderata kiel lasta parto de pli longa periodo konata kiel la "Ses Dinastioj" (jaroj 220 ĝis 589 de nia erao). Kvankam temis pri epoko de interna militado kaj politika ĥaoso, estis ankaŭ epoko de florantaj artoj kaj kulturo, progreso en teknologio, kaj la disvastiĝo de mahajana budhismo kaj taoismo. La periodo vidis grandskalan migradon de han-ĉinoj al la teritorioj sude de la rivero Jangzio.