Dinastio Zhou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


Post la dinastioj Xia kaj Shang, la tria dinastio de antikva Ĉinio estis Zhou-dinastio kun regperiodo de pli ol 770 jaroj. La dinastio Zhou estis fondita en 1027 antaǔ la Kristo kaj renversita de Ying Zheng en 256 antaǔ la Kristo. Pro la orientigo de la ĉefurbo, Zhou-dinastio sin dividis en la Okcidetan Zhou kaj la Orientan Zhou, la frua periodo estis la Okcidenta Zhou kaj la lasta periodo estis la Orienta Zhou. La Orienta Zhou sin dividis en du periodojn: La periodo de Printempo kaj Aǔtuno kaj tiu de Militantaj Regnoj.

La Okcidenta Zhou komenciĝis proksimume en -1027 kaj finiĝis en 771 antaǔ la Kristo kun regperiodo de ĉirkaǔ 257 jaroj. Post translokigo de la ĉefurbo al la urbo Hao (nordokcidente de la urbo Changan [ nun Xi’an] de la provinco Shaanxi), la unua reĝo Wu de Zhou gvidis aliancan trupon invadi Shang-dinastion kaj fondis grandan Zhou-dinastion. Surtroniĝinte, reĝo Cheng ne povis prezidi la ĝeneralan situacion pro troa juneco kaj lia onklo Zhou Gongdan fariĝis regento. Stabiliginte la internan situacion, princo Zhou gvidis armeon ekspedicii orienten kaj subigis ribelojn kaj sekve sub lia prezido estis praktikata serio da gravaj rimedoj por firmigi la venkon. Historiistoj nomas la regperiodon de reĝoj Cheng kaj Kang “adminitrado de Cheng kaj Kang”.

La sistemo de kodoj kaj reguloj de la dinastio Zhou havis klarajn trajtojn. La plej gravaj estis sistemo de putoforma kampo, leĝsistemo kun sia propra klano kiel la ĉefa, etiketa muziksistemo kaj aliaj.

De -770 ĝis 476 antaǔ la Kristo estis la periodo de Printempo kaj Aǔtuno. Kun ekonomia disvolvo kaj kreskado de loĝantaro, disvolviĝis intensaj bataloj inter la grandaj princlandoj por hegemonio. Okazis grandega ŝanĝiĝo de la socio. En agrikultura produktado aperis feraj agrikulturiloj kaj estis praktikataj bov-kultivado kaj disvolvo de akvoutiliga afero kaj pro tio senĉese altiĝis la produktokvanto de agrikulturaj plantoj. La periodo de Printempo kaj Aǔtuno estis transira periodo de paŝopostpaŝa ruiniĝo de la tradicia politika kaj socia ordoj de la Okcidenta Zhou-dinastio.

La unua pensisto kaj granda edukisto en la ĉina historio Konfuzio naskiĝis en la lasta periodo de Printempo kaj Aǔtuno. Surbaze de resumo de antaǔaj kulturo kaj ideologio kaj kombininte kun malkvieta sociordo en la lasta periodo de Printempo kaj Aǔtuno, Konfuzio elmetis kompleton da teorio kaj vidpunktoj, rilatantaj al serio da problemoj etiketa, virta, socia kaj politika kaj fondis antikvan konfuzianisman skolon.

La periodo de Militantaj Regnoj (de -402 ĝis 221 antaǔ la Kristo) estis alia epoko separatista kun ĉaso de dukoj por hegemonio post la Orienta Zhou-dinastio. En la historio, la periodo de Printempo kaj Aǔtuno kaj tiu de la Militantaj Regnoj ne estis klare limigitaj, oni nur laǔ la hodiaǔa kutimo rigardas la tempodaǔron de fondiĝo de la tri regnoj Zhao, Han kaj Wei en 403 antaǔ la Kristo ĝis unuigo de Ĉinio fare de Ying Zheng en 221 antaǔ la Kristo, kiel Periodon de la Militantaj Regnoj.

En la regperiodo de la Militantaj Regnoj multe ŝanĝiĝis la situacio: Multaj malgrandaj princlandoj estis aneksitaj kaj restis nur sep ĉefaj regnoj Qin, Chu, Yan, Han, Zhao, Wei kaj Qi. Tiutempe ĉiuj restantaj regnoj konkure praktikis konstitucian reformadon, kaj la reformado de Shang Yang de la dinastio Qin estis plej ĝisfunda kaj influodona.

Dum la periodo de la Militantaj Regnoj, kvankam sinsekve okazis ekspedicio kaj milito, tamen tio neniom malhelpis disvolvon de la tiama kulturo. Emerĝis en la socio nova intelektula tavolo, kiu rigardis posedon de scienca kaj kultura scioj kiel simbolon de sia statuso. La vigla agado de intelektuloj akcelis prosperiĝon de scienco kaj kulturo kaj pro tio la ideologio kaj kulturo de antikva Ĉinio atingis la unuan altpinton en la ĉina historio, interalie, la teorioj de Konfuceismo, kun Konfuceo kaj Mengzi, kiel la ĉefaj reprezentantoj; tiu de taoismo kun Lao Zi , Zhuangzi, kaj Liezi, kiel la ĉefaj reprezentantoj; tiu de Legalizista Skolo kun Han Fei, kiel la ĉefa reprezentanto kaj tiu de Moziismo kun Mozio, kiel la ĉefa reprezentanto, estis adorataj de posteuloj. Akcelate de tiuj nove emerĝintaj skoloj, aperis en la ideologia rondo de la Militantaj Regnoj nova fenomeno de “disflorado de cent floroj kaj konkurado de cent skoloj”. Tiuj teorioj havas ne nur certan akcelan rolon al la tiamaj politiko kaj ekonomio, sed ankaǔ profundan signifon al la nuntempo kaj fariĝis neforviŝebla ĉapitro en la ideologia historio de Ĉinio.

En 230 antaǔ la Kristo, reĝo Ying Zheng de la dinastio Qin komencis unuigon de la tuta lando. En tempodaǔro de 9 jaroj, li sinsekve eliminis ses regnojn kaj fine unuigis Ĉinion en 221 antaǔ la Kristo. Ĝis tiam finiĝis en Ĉinio la dissplitiga situacio, daǔrinta preskaǔ 600 jarojn.