Wu Zetian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Imperiestrino Wu Zetian

Wu Zetian (武則天 Wǔ Zétiān; n. 625; m. 16-an de decembro 705) estis la sola virino kun ĉina titolo „Imperiestro“. Ŝia regado (690–705) estas nomata ankaŭ kiel Dinastio Zhou (周) kaj rompis la regadon de Dinastio Tang (唐朝).

La vera nomo de Wu Zetian estis nekonata. Post surtroniĝo, ŝi ŝanĝis sian nomon al Wǔ Zhào (武曌). Ŝia postmorta nomo estis Wǔ Hòu (武后).

Ĉiu edzino de ĉina imperiestro estis „Imperiestrino“, sed ŝi – kiel virino - ne rajtis eniri la templon de la Ĉiela Paco kaj tie preĝi por la popolo. Tio estis la ĉefa tasko de la ĉina imperiestro. Nur la „Filo de la Ĉielo“ havis ligon al la prapatroj, nur li povis peti bonan rikolton kaj savon de la imperio kontraŭ la rajdaj hordoj de la nord-okcidento. Eĉ por Wu estis malpermesata eniri la Templon de Ĉiela Paco kiel "Imperiestrino", sed kiel la nominata "imperiestro", "li" rajtis preĝi tie por la popolo.

Biografio laŭ kronikoj[redakti | redakti fonton]

Wu Zhao estis filino de komercisto kaj estis pia budhistino. Ŝi iĝis en 637 kiel 12-jara konkubino (才人) de imperiestro Taizong kaj respondecis pri ŝanĝo de liaj vestoj. Kiel plenkreskulino, ŝi iĝis konkubino de la kronprinco kaj posta imperiestro Tang Gaozong. Post morto de Taizong, ŝi en 649/50 iris en monaĥejon, sed Gaozong revenigis ŝin. Wu Zhao tiam sufokis supozeble sian filinon kaj puŝis la murdon al la ĉefedzino, tiel Gaozong divorcis de ŝi. Post kelkaj pliaj intrigoj, ŝi iĝis en 655 la ĉefa edzino (virino).

Gaozong suferis ekde 660 je kapturnoj kaj kapdoloroj. Oni supozas, ke Wu Zhao venenis lin ĝis ties morto en 683. La imperiestrino forigis post longjara lukto la malamikajn ministrojn el la registaro kaj okupis tiujn poziciojn per siaj konfiduloj. Ŝi ankaŭ venenis verŝajne en 675 sian plej aĝan filon, ĉar li aliĝis partion kontraŭ ŝi. Tiel certigante regadecon, ŝi detronigis sian trian filon, imperiestron Zhongzong (m. 710), nur post ses-semajna regada tempo – kaj surtronigis ties pli junan fraton Ruizong.

Wu Zhao klopodis en 684 pri renovigo de la administrado. La daŭra ekspansio de la Tang-imperio kaŭzis ĥaoson en la administrado. La malforteco de la administrado kaj la tiel estiĝintaj falsaj nombroj rilate al loĝantaro, imposto ktp. nutris la koruptecon. La princo Li Jingyeen 684 komencis ribelon kontraŭ ŝi. Kvankam la ribelo ne akiris apogon inter la popolo, Wu Zhao translokigis la ĉefurbon en 684 al Luoyang, kie ŝiaj malamikoj ne havis tiom da influoj kiel en Chang-an. Aldone, ŝi enkondukis reformon de ekzamensistemo kiel kontraŭagon al la nobeloj.

Wu Zhao establis sekretan imperiestran policon en 686 sub gvido de Zhou Xing kaj Lai Junchen. Tiu sekretpolico helpis persekuton, turmenton de kontraŭuloj kaj murdis, ekzekutis ilin. Post la lasta persekutado en 697, la sekretpolico estis detruita kaj Lai Junchen forpelita en ekzilon.

Novaĵo estis bronza urno kun kvar fendaĵoj, en kiujn la homoj povis sennome enpuŝi proponojn, plendojn, pretendojn kaj aŭgurojn. Kiuj ne povis skribi, rajtis je skribisto je ŝtatkosto. La enpuŝitaj skribaĵoj estis analizitaj de konfiduloj de la imperiestrino.

En 690, Wu Zhao surtroniĝis mem per helpo de la budhistoj. La budhismo iĝis ŝtatreligio en 691.

Meze de 703, Wu Zhao iĝis serioze malsana kaj tio ligis ŝin al la lito, kio kaŭzis paralizon de la ŝtata administrado. Post tiam okazis ŝtatpuĉo, kiun organizis famillio de iama imperiestrino Wei, la virino de Zhongzong. La gardistoj de la palaco ekzekutis du ministrojn (Zhang-fratoj) de Wu Zhao kaj devigis ŝin abdiki favore al Zhongzong. Tie la Dinastio Tang re-establiĝis. Wu Zhao mortis post kelkaj monatoj nature.

Imperiestro Zhongzong regis ĝis morto en 710 – kiam lia edzino imperiestrino Wei venenis lin kaj surtronigis la filon. La alia filo de Wu Zhao ne volis ian duan Wu Zhao, en la palaco murdis la imperiestrinon Wei kaj murdigis ŝian tutan familion. Post la formala abdiko de lia patro imperiestro Ruizong, li iĝis imperiestro Tang Xuanzong (reg. 713–756).

Fonto-kritiko[redakti | redakti fonton]

La figurigoj kaj eventoj pri la imperiestro en la kronikoj estas kritike akcepteblaj, ĉar la ĉinaj kronikistoj la virinojn en influhavaj pozicioj ĉiam figuras negative, ĉar reganta virino ne estas kongruebla kun la bazprincipoj de la konfuceismo. Ankaŭ la alia regintino de Ĉinio, la imperiestra vidvino Cixi estis same negative prezentita.

Interreto[redakti | redakti fonton]