Periodo de Printempo kaj Aŭtuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (simpligita ĉina skribo 春秋时代, tradicia ĉina skribo 春秋時代, pinjine Chūnqiū Shídài) estis periodo en la historio de Ĉinio de proksimume la jaroj 771 ĝis 476 antaŭ nia erao (aŭ laŭ kelkaj aŭtoritatoj el 722 ĝis 421 aŭ 403 antaŭ nia erao) kiu korespondas pli-malpli al la unua duono de la orienta dinastio Zhou. La nomo devenas de la Analoj de Printempo kaj Aŭtuno, kroniko de la antikva ŝtato Lu de inter la jaroj 722 kaj 479 antaŭ nia erao, kiun oni tradicie asociigas kun Konfuceo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]