Stupao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 'Granda Stupao' en Sanĉio, Hindio
Stupao en Borobudur, Indonezio

Stupao venas el Sanskrito स्तूप (stūpa), kiu signifas staplo, kaj priskribas buddisman konstruaĵon, kiu troviĝas en diversaj landoj de Azio.

De origino stupaoj estis staploj da ŝtonoj aŭ tero en kiuj troviĝis relikvoj de la Buddo. Pli poste ili evoluis al grandaj, duonrondaj konstruaĵoj kun i.a. pordego, kvadrato, ĉirkaŭbarita platformo sur la stupao kaj rondiro ĉirkaŭ la stupao. En la granda centro troviĝas relikvo de la Buddo, ekzemple haro aŭ klaviklo, kiuj laŭ tradicio havus miraklajn fortojn. En Tibeto estas kutimo por kreduloj iri sepfoje ĉirkaŭ la stupao, dume oni turnigas preĝradojn kaj preĝadas. En Sudorienta-Azio oni trifoje dekstrume rondiras la stupaon kiel formo de devoteco.

La plej konata stupao situas en Sanĉio, Hindio, sed Phra Pathom Chedi en Tajlando estas la plej alta stupao (127 m). Ankaŭ la tri grandaj stupaoj en la valo de Katmanduo estas famaj.

Poste el la stupao evoluis la pagodo, kiam buddismo disvastiĝis en Azio. Hodiaŭ oni malfacile povas distingi inter stupao kaj pagodo, kvankam la lasta pli referencas al la konstruaĵoj en Orienta Azio.

Tipoj de Stupaoj[redakti | redakti fonton]

Ok grandaj stupaoj.

Konstruitaj pro variaj kialoj, buddistaj stupaoj estas klasitaj laŭ formo kaj funkcio en kvin tipojn:

  • Relikvujoj: en kiuj estas enteritaj relikvoj de la Buddo, disĉiploj kaj sanktuloj.
  • Objektujoj: en kiuj troviĝas enteritaj objektoj kiuj apartenis al la Buddo aŭ al liaj disĉiploj, kiel almozbovloj, roboj aŭ gravaj buddismaj tekstoj.
  • Rememoraj Stupaoj: konstruitaj por rememori eventojn de la vivo de la Buddo aŭ liaj disĉiploj.
  • Simbolaj Stupaoj: kiuj simbolias aspektojn de buddismo, kiel la stupaoj ĉe Borobuduro.
  • Preĝstupaoj: konstruitaj por rememori vizitojn kaj ricevi spiritajn beneficojn.

Regionaj nomoj por stupaoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]