Butano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri lando en Azio. Por organika kombinaĵo rigardu la paĝon Butano (kemio).
Butano
Druk Jul

Druk Jul, la flago de Butano

la nacia blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Druk tsendhen
Nacia devizo: Unu lando, unu popolo
Lokigo
suverena ŝtatolando sen maraliroreĝlandolando • hermit kingdom
Bazaj informoj
Ĉefurbo Timbuo
Oficiala(j) lingvo(j) dzonka lingvo
Uzata(j) lingvo(j) dzonka
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo
Areo 47,000 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 807 610 (2017)
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Loĝantoj butananoj
Horzono +6
Interreta domajno bt
Landokodo BTN
Telefona kodo 975
Plej alta punkto Gangkhar Puensum
Plej malalta punkto Drangme Chhu
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Reĝo Jigme Khesar Namgyel Wangchuck (ekde 2006)
Ĉefministro Lotay Tshering
Nacia tago 17-a de decembro
Ekonomio
Valuto Butana ngultrumo (BTM)
MEP laŭ 2007
– suma $3,161 miliardo
– pokapa $ 4.862
vdr

ButanoReĝlando Butano (dzonke: འབྲུགཡུལ་, Druk Jul, Draklando) estas la sola himalaja budhisma ŝtato en la mondo. Ĝi konsistas el malgranda areo de 47.000 km² oriente de la Himalaja montoĉeno en Azio. La nacia lingvo nomiĝas la dzonga.

Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. La unuaj eksterlandaj ĵurnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la reĝo. La plejmulto de la loĝantaro daŭre vivas en tradicia maniero. Tamen evoluoj inkluzive de rektaj internaciaj flugoj, interreto, poŝtelefonoj, kaj kabla televido ĉiufoje pli modernigas la urbajn areojn de la lando.

Mondmapo de Feliĉo[redakti | redakti fonton]

En 2006, la revuo Business Week taksis Butanon kiel la plej ĝojan landon en Azio kaj la oka plej ĝoja en la mondo, laŭ tutmonda enketo farita de la Universitato de Leicester en 2006 nomita la "Mondmapo de la Feliĉo".

Malneta enlanda feliĉo[redakti | redakti fonton]

Por pli detala artikolo: Malneta Enlanda Feliĉo (MEF)

La Malneta Enlanda Feliĉo (MEF) estas de granda valoro en Butano. Butano ekvilibrigas modernigon kun la antikva kulturo kaj tradicioj sub la konsila filozofio de Malneta enlanda feliĉo. Senbrida detruo de la medio estis evitita. La registaro prenas iniciatojn por konservi la tradician kulturon de la nacio, identecon kaj la medion. La butana filmindustrio multe kontribuis al la konservado kaj antaŭenigo de la butanaj tradicio kaj kulturo en la moderna epoko, unu el la kvar apogiloj de la Malneta Nacia Feliĉo, kune kun bona ŝtata mastrumado, daŭrebla sociekonomika disvolviĝo kaj naturmedia konservado[1].

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda raporto pri feliĉo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La pejzaĝo de Butano varias inter subtropikaj ebenaĵoj en la sudo ĝis la himalajaj altaĵoj en la nordo, kie kelkaj pintoj superas 7,000 metrojn.

Religio[redakti | redakti fonton]

La ŝtata religio estas Vaĝrajana budhismo, kaj la loĝantaro estas ĉefe budhisma, hinduismo estas la due plej granda religio. La elstara kaj plej granda urbo estas Timbuo. Post jarcentoj da rekta monarĥa regado, Butano aranĝis siajn unuajn demokratiajn elektojn en 2008. Ĝi estas membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro. La suma areo de la lando estas nuntempe 38,394 kvadrataj kilometroj.

La lando estis menciita en ĵurnaloj tutmondaj en 2004, kiel la unua lando, kie fumi tabakon iĝis tute malpermesata ie ajn.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo estas derivaĵo de la sanskrita vorto bhauṭṭa > bhoṭa, kiu estis nomo por Tibeto inkluzive de Butano. Prakrita vorto bhoṭṭānta 'Tibet-fino' signifis landon proksiman al Nepalo, en la regiono de Butano, > asame bhoṭānt, nepalie bhoṭān, hindie bhūṭān 'Butano'.[2]. La sanskritaj vortoj eble devenas de tibeta bod 'Tibeto', sed ankaŭ povas esti inverse.

Kelkaj butananoj nomas sian landon "Brug Yul", transskribita "Druk Yul" (drakolando) kaj ili mem nomas sin 'Drukpa'. Pro la sereneco kaj virgeco de la lando kaj ĝiaj turismaj vidindaĵoj, Butano estas kelkfoje konata kiel la lasta "Ŝangrilao". Historie, Butano estis konata per multaj nomoj, ekz. Lho Mon (suda lando de malhelo), Lho Tsendenjong (suda lando de 'Tsenden-cipreso), Lhomen Khazhi (suda lando de kvar alirvojoj) kaj Lho Men Jong (suda lando de kuracaj herboj), Druk Tsendhen)[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble la unuaj homoj venis al la montaraj valoj de Butano antaŭ pluraj jarmiloj, laŭ sugestoj de arkeologiaj eltrovaĵoj kiel surŝtonaj skribaĵoj, armiloj, elefantrestaĵoj. Tamen, ne ekzistas historiaj registroj de la tempoj, al kiuj apartenas la trovitaĵoj. Fakte, multaj el la dokumentoj perdiĝis post incendio, kiu detruis la antaŭan ĉefurbon Punaĥo, en 1827. Historiistoj supozas, ke la nomoj, kiujn en la antikvo ricevis la teritorio: LhomonMonjul, rilatas al indiĝena popolo, kiu kreis regnon inter 500 a.K. kaj 600 a.K.. La nomoj Lhomon Cendenjong kaj Lhomon Ĥaŝi aperas en antikvaj tibetaj kaj butanaj kronikoj.

Mapo de Butano

La butananoj estas parencoj de la nordaj tibetanoj, kun kiuj ili kundividas fizikajn, lingvajn kaj kulturajn komunaĵojn, kiuj antaŭdiras, ke en iama nekonata epoko, okazis amasa elmigrado de tibetanoj, kiuj alvenis tra Himalajo por ekloĝi en la nuntempa teritorio de Butano kaj tiel kreiĝis la bazo de la nuntempa popolo. En la 8-a jarcento, la hinda guruo Padmasambhavo alvenis al Butano alportante budhismon kaj konstruante templojn kaj monaĥejojn, inkluzive de la fama monaĥejo Taktŝango. Ĝis la unuaj jaroj de la 17-a jarcento Butano ekzistis kiel malgranda militista feŭdaro.

Ĝian unuigon realigis la lamao kaj tibeta militistestro Shabdrung Ngawang Namgyal, kaj tiel ekregis budhana teokratio ekde la 17-a jarcento. Eskapante de politikaj malamikoj en Tibeto, li alvenis al Butano en 1616 kaj ekigis programon por fortikigado kaj militista konsolidado, gvidante al la konstruado de mirindaj dzongojfortikaĵoj kiel Simtoĥa Dzongo, kiu protektas la enirejon de la Timbu-valo. Tiu akravida estro uzis kulturajn simbolojn kaj la militistan forton por establi butanan nacian identecon, inkluzive de la kreado de sanktaj budhanaj dancoj por esti dancataj dum la ĉiujaraj festivaloj "ceĉuo". Post lia forpaso, interna batalo kaj interfrata milito erigis la povon de la "ŝabdrung" por la sekvaj 200 jaroj, ĝis en 1885, Ugyen Wangchuck sukcesis plifortigi la povon kaj kultivis proksimajn rilatojn kun la britoj en Hindujo. Ŝabdrung ankaŭ establis la kunregadon de la lando, tio estas de la spirituala estro (Ĝe-Kĥempo) kaj de la administracia estro (Desi Druk). Tia politiko ekzistas modifita ĝis hodiaŭ.

Malgraŭ la konstantaj invadoj kaj atakoj de la nordaj tibetanoj, Butano ĉiam havis memstaran regadon ekde ĝia fondiĝo fare de Shabdrung. Dum la unuaj jaroj de la 18-a jarcento, la butananoj invadis la regnon de Cooch Behar sude, submetante ĝin al butana regado. En 1772, la Cooch Behari-oj apelaciis al la Brita Orienthinda Kompanio, kiu kuniĝis kun la biharanoj por forpeli la butananojn kaj eĉ ataki ilin en 1774. Oni finis per pactraktato, en kiu Butano devis retiriĝi ĝis siaj landlimoj antaŭ 1730.

Konstruaĵo Mo Ĉhuo en Punaĥo en la antikva ĉefurbo de Butano

Tamen, paco ne longe daŭris kaj la landlimaj konfliktoj kun la britoj okazadis dum la sekvaj cent jaroj, inkluzive de la Milito de Duars (1864-1865), okazinta pro la kontrolo de la bengalaj Duar-oj. La jaroj inter 1870 kaj 1880 estis markitaj de la interfrata milito inter la centraj potencoj de la valoj de Paro kaj Trongso. En 1885 Ugyen Wangchuck, la “penlop” (reganto) de Trongso, sukcesis ekregi la landon kaj meti finon al la interfrata milito, helpata de la britoj (la “penlop” de Paro estis alianculo de la tibetanoj). Sub brita influo establiĝis monarĥio en 1907: kroniĝis Wangchuck, absoluta reganto de Butano. Tri jarojn poste, estis subskribita traktato en kiu Butano lasis eksterajn rilatojn al Britio. Barato okupiĝas pri la eksteraj rilatoj de Butano kaj pri provizora helpo.

Sub la gvidado de la tria reĝo de Butano, Jigme Dorji Wangchuck, Butano adoptis laŭgradan ekspozicion al la ekstera mondo. Butano atingis la agnoskon de Unuiĝintaj Nacioj kiel suverena nacio en 1971. Jigme Singye Wangchuck, la kvara reĝo de la lando, entroniĝis en 1972, kiam li estis 17-jaraĝa, post la forpaso de sia patro. Lia kronado en junio 1974 estis okazo por inviti elektitajn diplomatojn kaj aliajn altajn gastojn el la tuta mondo, markante la komencon de regula interagado (modesta) kun vizitantoj el foraj landoj. La kvara reĝo montris grandan lertecon kondukante sian landon al moderneco de la 21-a jarcento konservante la butanan kulturon kun ĝiaj radikoj el la 17-a jarcento.

Demokratia reformo kaj modernigo[redakti | redakti fonton]

Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, nuna reĝo de Butano. Foto de marto 2007

Reĝo Jigme Singye Wangchuck lanĉis signifajn politikajn reformojn, transdonante la plej multajn el siaj administraj potencoj al la Konsilio de Ministroj kaj kalkulante depovigon de la reĝo de du trionoj al plimulto de la Nacia Asembleo[4].

En 1999, la registaro ĉesigis malpermeson de televido kaj la interreto, do Butano iĝis unu el la lastaj landoj kiuj enkondukis la televidon. En sia parolado, la reĝo diris ke televido estis grava paŝo al la modernigo de Butano same kiel plia kontribuaĵo al la Malneta Enlanda Feliĉo (Butano estas la sola lando kiu mezuras feliĉon)[5], sed avertis ke la «misuzo» de televido povus erozii tradiciajn butanajn valorojn [6].

Nova konstitucio estis prezentita en 2005. En decembro 2005, Jigme Singye Wangchuck sciigis ke li abdikos la tronon favore al sia filo en 2008. La 14-an de decembro 2006, li sciigis ke li tuj abdikas. Butano nun eniris novan epokon de demokratio, komencante per la unuaj naciaj parlamentaj elektoj en decembro 2007 kaj marto 2008.

La 6-an de novembro 2008, 28-jaraĝa Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, pliaĝa filo de la reĝo Jigme Singye Wangchuck, estis kronita reĝo, tiel markante novan epokon en la historio de tiu himalaja regno[7].

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Taŝiĉoedzong, Timbuo, sidejo de la Butana registaro ekde 1952.

La politika sistemo de Butano pozitive evoluis de absoluta monarkio al konstitucia monarĥio. La monarĥo Jigme Dorji Wangchuck estis elektita kiel reĝo post la sendependiĝo disde Barato; li estas konsiderata Patro de la nacio, pro siaj disvolvigaj planoj. Lia posteulo Jigme Singye Wangchuck okupiĝis dum sia regado pri kulturo kaj zorgado de la natura medio. En 2004 li malpermesis fumadon en la tuta regno.

Jigme Singye Wangchuck estis kronita en julio 1972 kaj regis ĝis la 15-a de decembro 2006, kiam li abdikis, transdoninte la tronon al sia filo Jigme Khesar Namgyel Wangchuck. La novaĵo estis diskonigita per dekreto skribita de la monarĥo mem. La butana registaro estas konstitucia monarĥio ekde 1994.

Butano estas lando, kiu post la sendependiĝo de Barato daŭrigis traktaton, jam ekzistantan kun la britoj, kiu deklaris, ke Barato okupiĝos pri la eksteraj rilatoj. Sed ĝi ne povus interveni en la internajn aferojn. Aliaj artikoloj de la traktato diris, ke ekzistas komerca libereco inter ambaŭ landoj. La nuntempa monarĥo estas la kvina de la dinastio establita la 17-an de decembro 1907. Tradicie la lando ne havis konstitucion, sed nun ĝi ekzistas.

En la balotoj en marto 2008 venkis la "Partio por la Bonstato de Butano" (DPT) de Jigmi Thinley, kiu akiris 44 el la 47 seĝoj de la malalta ĉambro de la Parlamento. Thinley naskiĝis en 1950 kaj studis en usona universitato.

Post jarcentoj da absoluta monarĥio kun teokratiaj trajtoj, unuaj demokratiaj balotoj okazis en Butano en marto 2008.

Armeo kaj eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Unua reĝo de Butano, Ugyen Wangchuck kun siaj korpogardistoj en 1905 antaŭ la formado de la Butana Reĝa Armeo

La Butana Reĝa Armeo estas la militservo de Butano. Ĝi inkluzivas la Reĝan Korpogardistaron kaj la Reĝan Butanan Policon. Membreco estas libervola, kaj la minimuma aĝo por aliĝo estas 18-jaraĝo. La konstanta armeo-nombro proksimumas al 6,000 kaj estas trejnita de la Hinda Armeo[8]. Ĝi havas jaran buĝeton de ĉ. 13.7 milionoj da usonaj dolaroj. Ĉar Butano estas senhavena lando, ĝi havas neniun mararmeon.

En 2007 Butano kaj Barato subskribis novan traktaton kiu klarigas ke Butano estas la mastro de siaj propraj eksteraj rilatoj, inkluzive de la sentema (al Barato) lim-afero kun Ĉinio. La traktato de 1949 estis anstataŭita de la traktato de 2007. Butano havas diplomatiajn rilatojn kun 21 landoj, kaj kun la Eŭropa Unio, kun misioj en Barato, Bangladeŝo, Tajlando, kaj Kuvajto. Ĝi havas du UN-misiojn, unu en Nov-Jorko kaj alia en Ĝenevo. Nur Barato kaj Bangladeŝo havas ambasadojn en Butano, dum Tjailando havas konsulejon.

Per multjara traktato, hindoj kaj butananoj povas travojaĝi al siaj respektivaj landoj sen pasporto aŭ vizo uzante la naciajn identigilojn. Butanaj civitanoj ankaŭ povas labori en Barato sen laŭleĝa restrikto. Butano ne havas formalajn diplomatiajn rilatojn kun sia norda najbaro, la Ĉina Popola Respubliko, kvankam interŝanĝoj de vizitoj je diversaj niveloj inter ili du signife pliiĝis en la lastaj tempoj. La unua duflanka interkonsento inter Ĉinio kaj Butano estis subskribita en 1998, kaj Butano ankaŭ starigis honorajn konsulejojn en Makao kaj Honkongo. La landlimo de Butano kun Ĉinio estas plejparte ne limigita kaj tiel disputita en kelkaj lokoj. Ĉirkaŭ 269 kvadrataj kilometroj restas sub diskuto inter Ĉinio kaj Butano[9].

La 13-an de novembro 2005, ĉinaj soldatoj eniris en la disputitajn teritoriojn inter Ĉinio kaj Butano, kaj komencis konstrui vojojn kaj pontojn[10]. La butana Ministro de Eksteraj Rilatoj Ĥandu Wangchuk diskutis la aferon kun ĉinaj aŭtoritatoj post kiam la temo estis prezentita en la butana parlamento. En respondo, la reprezentanto de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj de Ĉinio, Qin Gang, diris ke la limo restas en disputo kaj ke la du flankoj daŭre laboras por ĝia paca kaj amika solvo[11]. Hinda spiono diris ke ĉina delegacio en Butano rakontis al la butananoj ke ili "ekscese reagis"[10].

Landoj kun formalaj aŭ neformalaj diplomatiaj rilatoj kun Butano.

La 8-an de februaro 2007, la Hind-Butana AmikectraktatoPDF (30.6 KB) estis konsiderinde reviziita. En la Artikolo 2 de la Traktato de 1949: "La Registaro de Barato kompromisiĝas al la ne enmiksiĝo de la hinda registaro sur la interna administrado de Butano. Siaflanke, la Registaro de Butano konsentas esti gvidita per la konsiloj de la Registaro de Barato sekvante ĝiajn eksterajn rilatojn". En la reviziita traktato kie oni nun legas ke "en konservado de la daŭraj proksimaj amikecaj rilatoj kaj kunlaboro inter Butano kaj Barato, la Registaro de la Regno Butano kaj la Registaro de la Respubliko Barato devas kunlabori proksime unu la alian rilate al iliaj naciaj interesoj. Nek registaro devas permesi la uzon de sia teritorio por agadoj damaĝa al la nacia sekureco kaj intereso de la alia". La reviziita traktato ankaŭ inkluzivas ĉi tiun enkondukon: "Reasertante ilian respekton por la respektiva sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco", elemento kiu estis forestanta en la plej frua versio. La Hind-Butana Amikectraktato de 2007 fortigas la statuson de Butano kiel sendependa kaj suverena nacio.

Butano havas neniun formalan rilaton kun Usono[12], Rusio, Ĉinio, Britio aŭ Francio. Neformala kontakto kun Usono estas farita tra la Usona Ambasado en Nov-Delhio[12].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Butano
Topografia mapo de Butano

Tiu ĉi malgranda lando preskaŭ tute montara, etendiĝas en la suda montodeklivo de la montoĉeno de Himalajo ekde la altaĵoj ĉe la ĉina landlimo. La plej alta monto estas Kula Kangri (7.554 m). Abrupte malsupreniras la tereno ĝis la plataĵo de Duars ĉe la suda landlimo al Barato.

Distingeblas tri zonoj en la lando: la altaj montaroj norde, la profundaj valoj inter la montaroj kaj la suda malalta zono, kiuj multe similas al la hinda pejzaĝo.

Himalajo regas la nordon de la lando, kie multaj pintoj superas 7.000 metrojn. Kvankam oni konsideris la pinton Kula Kangri (7.544 m), la plej alta montaro de la lando, postaj topografaj studoj konkludis, ke la pinto de Kula Kangri, fakte tute troviĝas en Ĉinujo. Laŭ tiuj studoj la plej alta pinto de Butano estus Gangkhar Puensum, 7.540 metroj alta.

Aliaj konataj montaroj estas la "Nigra Montaro" en la centro de la lando, 1.500 ĝis 2.700 m alta. Sude troviĝas la monteto Silawik, kiu atingas 1500 metrojn kaj estas kovrita de arbaroj.

Riveroj rapide fluas kaj ĝenerale en suda direkto. En la fundo de multaj montaraj glaĉeroj ekzistas lagoj. La glaĉeroj kovras 10% de la areo kaj la musonaj pluvoj nutras la multnombrajn riverojn de la lando.

La klimato en la suda parto estas subtropika kun multa pluvado. En la valoj la klimato estas multe pli malvarma kun varmegaj someroj kaj malvarmaj vintroj kaj ĉe la montaro la someroj estas freŝaj kaj vintroj frostaj.

Gangkhar Puensum en Ura La, Butano
Arboj Jakarando en Butano

Krom la ĉefurbo Timbuo, aliaj urboj estas Paro kaj Punaĥo (antikva vintra ĉefurbo ĝis 1955).

Jarcentoj da izoliĝo, malmultnombra loĝantaro kaj neatingebla geografia situo igis la landon posedi unu el la plej netuŝitaj ekosistemoj en la mondo.

Plantaro kaj bestaro[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 550 specioj da plantoj troviĝas en Butano, inkluzive de 300 kuracherboj. 65 % de la areo estas kovrataj de arbaroj. Ĉirkaŭ 165 bestaj specioj ekzistas, inkluzive de tre raraj specioj kaj en danĝero de malapero, kiel la ruĝa pando, la neĝleopardo kaj la orumita languro. En la jaro 2000 iom pli ol 20 % de la landa areo estis protektata. Inter la protektataj regionoj, la plej gravaj estas:

  • Jigme Dorji, preskaŭ la tuta regiono ĉe la landlimo kun Ĉinujo,
  • la nacia parko Raga,
  • la Nigra Montaro,
  • Thumsing La kaj
  • Royal Manas en Butono, kio signifas "Tero de la Tondra Drako", prenas ĝian nomon el la fortegaj ŝtormoj en Himalajo.

Dum la pluvsezono oftas terglitadoj. La ĉefaj mediaj problemoj estas la erozio kaj la malfacila alireblo al trinkebla akvo kaj san-institucioj. Krome, la kreskado de la loĝantaro ankaŭ pligrandigas la lignobezonon, kaj la premo pri la uzebla tereno por paŝtado kaj agrikulturo. Tamen, la biologia konservado de la medio formas parton de la registara politiko kaj de la popola tradicio.

Vidu artikolon Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Butano.
Distrikto de Butano

La nacia teritorio de Butano estas dividata en kvar zonoj (dzongdej) kun 20 distriktoj (dzongĥag):

Okcidenta Zono
2. Ĉuĥa
5. Haa
8. Paro
12. Samce
14. Timbuo

Orienta Zono
6. Lhunce
7. Mongar
9. Pemagatŝel
11. Samdrup Jonghar
15. Traŝigang
16. Traŝijangste

Centra Zono
3. Dagana
4. Gasa
10. Punaĥa
18. Cirang
19. Ŭangdue Podrang

Suda Zono
1. Bumthang
13. Sarpang
17. Trongsa
20. Ĵemgang

Urboj[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Timbuo ekde la suda parto de Langjupaĥo en la nordoriento de la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Butana ngultrumo estas la valuto de Butano

La nacia valuto de Butano estas la butana ngultrumo kaj ĝia valoro estas same kiel tiu de la rupio.

La landa ekonomio ĉefe baziĝas je agrikulturo. Estas ĉefe kultivataj rizo, tritiko, maizo, fruktoj kaj legomoj. En la montaraj regionoj, agrikulturistoj bredas bovojn kaj gruntbovojn. La registaro kreis disvolvigajn planojn por akceli la elteneblan ekspluatadon de la landaj rimedoj, ĉefe pri arbaroj kaj minejoj[13].

Industrio limiĝas al produktado de nutraĵoj, manlaboraĵoj kaj teksaĵoj, nur por enlanda konsumo. Estas tre grava la hidroelektra energio, kiu estas eksportata al Barato. La ĉefa monfonto estas turismo, kvankam ĝi estas tre limigita. La eldonado de poŝtkartoj estas alia monfonto por la landa ekonomio[14].

La ekonomio de Butano estas unu el la plej malgrandaj el la mondo, pli ol 90 % de la loĝantaro sin vivtenas per agrikulturo aŭ bovbredado. La butana valuto estas la ngultrum-o, erigita en 100 chetrum-oj kaj konvertebla en oficialaj bankoj. Ĝi samvaloras kun la hinda rupio. Ekzistas du bankoj kun filioj tra la lando sed ne ekzistas mon-aŭtomatoj. La butana ekonomio liniiĝas kun la ekonomio de Barato, kiu estas ĝia ĉefa komerclando, kun kiu Butano havas fortajn ligojn de ekonomia kaj financa dependecoj. La hidroelektra potenco de Butano kaj ĝia allogaĵo por turistoj estas ĝiaj ĉefaj rimedoj[15].

Valo Haa

Modelprogramoj por edukado kaj sociigo disvolviĝas kun la helpo de internaciaj organizaĵoj por disvolviĝo. Sed ĉiuj ekonomiaj programoj baziĝas sur la deziro de la registaro protekti la medion kaj la kulturajn tradiciojn de la lando. Televido eniris la landon en 2000.

Popersona enspezo egalas al ĉirkaŭ 1,400 usonaj dolaroj, kio estas la 124-a pozicio en la listo de sendependaj ŝtatoj. Registaraj enspezoj entute estas ĉ. 272 milionoj da dolaroj, kvankam elspezoj sumiĝas al 350 milionoj, t.e. 60 % de la buĝeto-elspezo. Parte financataj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Barato estas la eksportoj de Butano ĉefe elektro, kardamomo, gipso, ligno, artmetioj, cemento, fruktoj, gemoj kaj spicoj, kalkulataj je 128 milionoj. Importado, aliflanke, altiĝas al 164 milionoj, kondukante al komerca deficito.

Ĉefaj eroj importitaj inkluzivas karburaĵon kaj lubrikaĵojn, grenojn, maŝinaron, veturilojn, ŝtofojn kaj rizon. La ĉefa eksporto-partnero de Butano estas Barato, entute 58,6 % de ĝiaj eksporto-varoj. Honkongo (30,1 %) kaj Bangladeŝo (7,3 %) estas la aliaj du gravaj eksporto-partneroj. Ĉar ĝia landlimo kun Tibeto estas fermita, komerco inter Butano kaj Ĉinio estas nun preskaŭ neekzistanta. La importpartneroj de Butano estas ankaŭ Baraton (74,5 %), Japanion (7,4 %) kaj Svedion (3,2 %).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Estas ĉ. 4000 turismaj ĉiĉeronoj[16], plejofte inter 18 kaj 30-jaraĝaj. Turismo estas grava elemento en la ekonomio de Butano. La enirado de eksterlandanoj en la landon ne estis permesata ĝis la 1970-aj jaroj. Tamen, turismado ankoraŭ estas tre limigita kaj devas esti strikte kadrita de organizitaj vojaĝoj kaj ekzistas ĉiutaga tarifo de 200 dolaroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La Monaĥejo Taktŝango ankaŭ konata kiel "Nesto de Tigro". Butano estas ĉefe budhisma lando.

La lasta censo estas diskutita afero. Laŭ la nuntempe anoncita rezulto de la registaro la loĝantaro ne superis 800.000 personojn, tamen, oni taksis la loĝantaron je pli ol 2 milionoj da personoj en aliaj censoj. La ĉefa kialo de la tiama supertakso verŝajne estis la timo, ke lando kun malmulta loĝantaro ne estus akceptita ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Aliflanke, estas plendoj de la nepaldevena loĝantaro, kiuj asertas, ke la malpliigo de la censo devenas de la malagnoskado de la nepaldevena loĝantaro fare de la registaro.

La loĝantaro koncentriĝas en la kultiveblaj valoj, en la sudaj regionoj kaj en vilaĝoj kaj urboj. La popoloj de la lando ĝenerale nomataj butanaj apartenas al la tibeta etna kulturo, ĉefe la loĝantoj de la okcidento, kiuj estas hegemonie nomataj buthioj. La orientaj popoloj nomiĝas ŝarĉopoj (orientanoj), la okcidenta grupo nomiĝas ngalopoj. Ambaŭ popoloj praktikas la tibetan budhismon, sed oriente ankoraŭ estas praktikata la budhisma skolo Drukpa Kagjuo, kiu estas la oficiala, kaj en la oriento la Njingmapao. La cetero de la loĝantaro estas nepalanoj el hinda religio (ekzistas ankaŭ islama malplimulto), kiuj loĝas en la malaltaj regionoj de la sudo, la lhocĉampaoj.

La mezuma aĝo egalas al 22,3 jaroj; vivdaŭro al 62,2 jaroj (61 por viroj kaj 64,5 por inoj) laŭ la plej malfruaj datumoj de la Monda Banko[17]. Estas taksite ke inter du trionoj kaj tri kvaronoj de la butana loĝantaro sekvas Vahrajanan Budhismon, kiu estas la ŝtata religio. Proksimume unu kvarono al unu triono estas adeptoj de hinduismo. Islamaj, bahaaj kaj nereligiaj komunumoj konsistigas malpli ol 1 % de la loĝantaro. La nuna laŭleĝa kadro, principe garantias religian liberecon. Proselitismo, aliflanke, estas malpermesita[18].

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Detala artikolo => Dzonka lingvo

La lingvoj de Butano ankoraŭ estas ne bone klasifitaj, kaj pluraj ankoraŭ devas esti registrotaj per gramatiko.

En lernejoj la angla estas la instrulingvo kaj la dzonga estas instruata kiel la nacia lingvo. La nacia lingvo estas la dzonga lingvo. La skribsistemo de la dzonga lingvo nomiĝas "ĉhokejo", kiu similas al la klasika tibeta. La registaro klasifikis la 19 rilatajn tibetajn lingvojn, kiel dialektoj de la dzonga. La lingvo tŝangla, tre proksima al la dzonga, estas parolata en la orienta parto de la lando. La nepala lingvo estas parolata en la sudoriento. Ankaŭ la angla lingvo havas oficialan statuson[19].

Ethnologue listigas 24 lingvojn nuntempe parolataj en Butano, ĉiuj ili apartenas al la Tibeto-birma grupo, krom la nepala, el la hindarja lingvaro. Ĝis la 1980-aj jaroj, la registaro sponsoris la instruadon de la nepala en lernejoj en Suda Butano. Tamen, post la armita ribelo en la sudo, la nepala estis forigita de la instruplano.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Butana thankao de Monto Meruo kaj la budhana universo, 19-a jarcento, Butano.

Vidu Nacia biblioteko de Butano

Butano havas riĉan kaj unikan kulturan heredon kiu plejparte restis senŝanĝa pro la izoliteco disde la mondo ĝis la fruaj 1960-aj jaroj. La kulturo de la lando kaj ĝiaj tradicioj estas unu el ĉefaj allogaĵoj por turistoj. Butana tradicio estas profunde enradikiĝinta en sia budhana heredaĵo. Hinduismo estas la dua religio en Butano, dominanta en la sudaj regionoj. Ambaŭ religioj kunekzistas pace, ricevas subtenon de la registaro, kaj ĝuas reĝan patronecon.

La registaro ĉiam pli klopodas por konservi kaj daŭrigi la nunan kulturon kaj tradiciojn de la lando. Pro ĝia plejparte nedifektita natura medio kaj kultura heredo, Butano estis konata kiel la Lasta Ŝangrilao.

Dum butanaj civitanoj povas libere vojaĝi eksterlande, Butano estas rigardata de multaj fremduloj kiel nealirebla. Ekzistas ĝeneraligita miskompreno ke Butano limigas vizojn por turistoj. Ĝi iĝas nepopulara celloko pro la kosto, kiu estas alta por turistoj kun pli streĉitaj buĝetoj. Eniro estas senpaga por civitanoj de Barato kaj Bangladeŝo, sed ĉiuj aliaj fremduloj devas registriĝi ĉe butana vojaĝ-organizanto kaj pagi ĉirkaŭ 200 usonajn dolarojn por ĉiu tago de restado en la lando.

Dzong de Distrikto Trongsa.

La nacia vestaĵo por butanaj viroj estas la gho, genulonga robo ligita ĉe la talio per ŝtofo-zono konata kiel kerao. Virinoj portas tutlongan robon, nomata kirao, kiu estas detondita ĉe unu ŝultro kaj ligita ĉe la talio. Akompanaĵo por la kirao estas longmanika bluzo, la toego, kiu estas uzata sub la ekstera tuko. Socia statuso kaj klaso determinas la teksturon, kolorojn, kaj ornamadojn kiuj plibeligas la veston. Alimaniere, koloraj koltukoj kaj ŝaloj estas gravaj indikiloj de socia reputacio, kiam Butano tradicie estis feŭda socio.

Juvelaĵoj estas plejparte uzataj de virinoj, precipe dum religiaj festivaloj kaj publikaj renkontiĝoj. Por fortigi la identecon de Butano kiel sendependa lando, butana juro devigas ĉiujn butanajn civitanojn porti la nacian robon en publikaj areoj kaj ĉe oficialaj aranĝoj.

Rizo, fagopiro, kaj ĉiufoje multe da maizo, estas la bazaj manĝaĵoj de la lando. La loka dieto ankaŭ inkludas porkaĵon, bovaĵon, gruntbovan viandon, kokaĵon, kaj ŝafaĵon. Butano estas la unua lando en la mondo kie estas malpermesita la vendado kaj fumado de tabako ekde 2004.

Rigsaro estas stilo de populara muziko en Butano, konsistanta el miksaĵo de tradiciaj instrumentoj kaj muzikilaj klavaroj, kaj ĝi venas de la fruaj 1990-aj jaroj; ĝi montras la influon de hinda populara muziko, hibridoformon de tradicia kaj okcidentaj popularaj influoj. Tradiciaj ĝenroj inkluzivas la ĵungdraon kaj boedraon.

Arkitektura karakterizaĵo de la regiono estas speco de kastelo-fortikaĵo konata kiel la dzongo. Ekde antikvaj tempoj, la dzongoj funkciis kiel la religiaj kaj sekularaj administracio-centroj por iliaj respektivaj distriktoj.

Chaam, sanktaj maskitaj dancoj, estas ĉiujare plenumitaj dum religiaj festivaloj.

Butano havas multajn festotagojn, la plej granda parto el ili festas la jarsezonojn, estas sekularaj kaj religiaj festivaloj. Ili inkluzivas la vintran solsticon (ĉirkaŭ la unua de januaro, dependante de la luna kalendaro), la lunan Novjaron (februaromarto), la naskiĝtagon de la reĝo kaj la datrevenon de lia kronado, la oficiala komenco de musona sezono (la 22-an de septembro), Nacia tago (la 17-an de decembro), kaj diversaj Budhanaj kaj hinduaj festadoj.

Kufovestitaj dancoj kaj danco-dramoj estas oftaj tradiciaj ecoj ĉe festivaloj, kutime akompanataj per popolkantoj. Energiaj dancistoj, portas buntajn lignajn aŭ kunmetaĵovizaĝajn maskojn kaj stiligitajn kostumojn, prezentas heroojn, demonojn, mortokapojn, bestojn, gediojn, kaj karikaturojn de pleboj. La dancistoj ĝuas reĝan patronecon, kaj konservas antikvan popularan tradicion pri la maskarto.

Heredo en Butano ĝenerale apartenas al la ina prefere ol la virlinio. Filinoj heredos la domon de la gepatroj. Viro laŭsupoze faras sian propran vojon kaj kutime moviĝas ĉe la edzino. Geedziĝoj pro amo estas oftaj en urbaj areoj, sed la tradicio je fiksitaj geedziĝoj daŭre oftas en la vilaĝoj. Kvankam nekutima, poligamio estas akceptita, ofte estante maniero por daŭrigi posedaĵon en enhavita familia unuo prefere ol disigado de ĝi. La antaŭa reĝo Jigme Singye Wangchuck, kiu abdikis en 2006, havas 4 reĝinojn, ĉiuj estis fratinoj.

UTEP templo

La Universitato de Teksaso en El Paso (UTEP) en Usono adoptis butanan arkitekturon por la konstruaĵoj de la universitatejo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Changlimithang Stadium, dum parado.

La nacia sporto de Butano estas arkpafado, kaj konkuradoj estas aranĝitaj regule en la plej multaj vilaĝoj. Ĝi devias de Olimpikaj normoj laŭ teknikaj detaloj kiel ekzemple la allokigo de la celoj kaj atmosfero. Ekzistas du celoj poziciigitaj pli ol 100 metrojn dise kaj teamoj pafas de unu fino de la kampo ĝis la alia. Ĉiu membro de la teamo pafas du sagojn per rondo. Tradicia butana arkpafado estas socia okazaĵo kaj konkuradoj estas organizitaj inter vilaĝoj, urboj, kaj amatoraj teamoj.

Alia tradicia sporto estas Digoro, kiu similas al globoĵeto kaj hufumĵeto. Kriketo iĝis populara en Butano, precipe ekde la apero de hindaj televidkanaloj en la lando. La nacia kriket-teamo estas unu el la plej sukcesaj de la regiono. Piedpilko iĝas ankaŭ populara kaj la lando jam havas nacian piedpilkan teamon kiu partoprenas en internaciaj konkursoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas fervojo, tial la sola transportilo por plej rapida moviĝo al la ĉefaj urboj estas malgrandaj aviadiloj. Butano havas internacian flughavenon nomatan Internacia Flughaveno de Paro.

La dominanta montareca pejzaĝo malfaciligas kaj multekostigas ian ajn infrastrukturon por la konstruado de vojoj kaj konstruaĵoj; la ekzistantaj stratoj kaj ŝoseoj ne estas bonkvalitaj kaj preskaŭ neekzistantaj en multaj lokoj ankaŭ pro la malalta ekonomia disvolviĝo de la lando. Nuntempe estas projektoj pri konstruado de modestaj stratoj por plibonigi la vivon kaj komercadon de montaranoj.

Elektraj aŭtoj[redakti | redakti fonton]

La registaro subskribis kontrakton kun Nissan en decembro 2013 por la liverado de dekoj da tute elektraj aŭtoj antaŭ marto 2014. Poste estis la vico de ĉiuj taksioj en la lando. La registaro kalkulis, ke se ĉiuj aŭtoj en la lando estas elektraj, importado de nafto povus esti reduktita je 70%.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

The Bhutan Times newspaper (angle)

Fotara panoramo (serio de 8 fotaroj)

(angla) Bhutan CulturalAtlas

(angla) The Buthanese

Guide Association of Bhutan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Hinly Wong, One of Bhutan’s youngest filmmakers: interview with Ugyen Phuntsho Rabgay Arkivigite je 2020-10-29 per la retarkivo Wayback Machine, la 19-an de majo 2019.
  2. R. L. Turner (1966) Comparative Dictionary of the Indo-Aryan Languages, Oxford Univ. Press; A. Sharma & H. J. Vermeer (1987) Hindi-deutsches Wörterbuch
  3. http://www.loc.gov
  4. Hoffman, Klus. Democratization from above: The case of Bhutan (PDF) (2006). Arkivita el la originalo je 2011-06-10. Alirita la 24-an de aprilo 2010.
  5. Larmer, Brook (marto 2008). “Bhutan's Enlightened Experiment”, National Geographic. Alirita la 19-an de junio 2010.. 
  6. Cathy Scott-Clark, Adrian Levy. "Fast forward into trouble", "The Guardian", la 14-an de junio 2003. Alirita la 3-an de marto 2008.
  7. Kaul, Nitasha (2008-11-10). "Bhutan Crowns a Jewel". UPI Asia (United Press International). http://www.upiasia.com/Politics/2008/11/10/bhutan_crowns_a_jewel/1962. Retrieved 2011-06-19. .
  8. Asian Times. Atimes.com (2003-12-19). Arkivita el la originalo je 2016-11-21. Alirita 2009-04-23.
  9. Kuensel. Kuenselonline.com (2006-12-13). Alirita 2009-04-23.
  10. 10,0 10,1 HindustanTimes.com. Web.archive.org. Arkivita el la originalo je 2006-08-24. Alirita 2009-04-23. Arkivigite je 2007-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-29. Alirita 2021-08-11.
  11. China.com. News.china.com. Alirita 2009-04-23.
  12. 12,0 12,1 Bhutan Country Specific Information. United States Department of State. Arkivita el la originalo je 2008-03-28. Alirita 2008-03-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-28. Alirita 2011-08-09.
  13. The Tribune. Tribuneindia.com. Alirita 2009-04-23.
  14. WTO. WTO. Alirita 2009-04-23.
  15. Balaji, Mohan, "In Bhutan, China and India collide", Asia Times, 2008-01-12. Kontrolita 2010-10-03. Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2011-08-09.
  16. (en) Karma Yuden, Guides get into construction to earn a living, The Buthanese, la 11-an de aprilo 2020.
  17. World Population Prospects- The 2006 Revision, United Nations Department of Economic and Social Affairs, Population Division
  18. International Religious Freedom Report 2007 – Bhutan. U.S. Department of State (2007-09-14). Alirita 2008-01-06.
  19. There are no reliable sources for the ethnic or linguistic composition of Bhutan, so these numbers do not add up to 100%.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.