Rigsaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rigsaro estas muzika ĝenro, reganta en la populara muziko de Butano. Ĝi estis komence ludata per dranjeno (kordinstrumento), kaj venas de la 1960-aj jaroj. La unua kanto rigsara, Ĵendi Migo estas kopio de la fama bolivuda kanto "Sayonara" de la hinda filmo "Amo en Tokio". Rigsaraj kantoj ekzistas en pluraj lokaj lingvoj.