Abdiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Napoleona abdiko

Abdiko estas rezigno pri ofico aŭ rango de reganto. La esprimo estas uzata precipe pri regantaj nobeloj aŭ ekleziaj altranguloj. En aliaj kuntekstoj oni uzas la vorton "demisio".

La vorto devenas de la latina vorto abdicare = de-diri. Kvankam ĝi formale implicas la propran iniciaton de la abdikanto, ĝi ne elkludas eksterajn premojn.

Nuntempe oni ĝenerale akceptas, ke ĉiu reganto rajtas abdiki, aŭ persone, aŭ ofice. La juraj konsekvencoj estas malsamaj:

  • Se reganto abdikas persone, la konsekvencoj normale identas kun tiuj de lia morto; t. e. lia respondeco transiras al heredanto.
  • Se reganto abdikas ofice, lia ofico nuliĝas; normale tio okazas sub ekstera premo de iu(j), kiu(j) emas transpreni la regadon.

En la historio estas ekzemploj, ke iuj provis rifuzi al iu la rajton je persona abdiko:

  • Al papo Celesteno la 5-a oni provis rifuzi la rajton je abdiko (li tamen abdikis)
  • La sveda reĝino Kristina la 1-a abdikis, kvankam la Krona Konsilio de Svedio ne volis akcepti tion. Pri la motivoj estas disputate.

Ofica abdiko okazis ekzemple:

Ankoraŭ ofica abdiko okazos :

  • Akihito, Imperiestro de Japanio anoncis sian volotan abdikon en 2016. Nova japona leĝo, la 8-an de junio 2017, permesas ĝin.
    La dato de lia abdiko ne jam estas konata; eble la 31-an de decembro 2018 aŭ la 1-an de januario 2019, laŭ la japanaj novaĵagentejoj.