Jigme Khesar Namgyel Wangchuck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jigme Khesar Namgyel Wangchuck en marto 2007...
...kaj en majo 2005

Jigme Khesar Namgyel Wangchuck (longforme: Trongsa Penlop Jigme Khesar Namgyel Wangchuk) (naskita la 21-an de februaro 1980) estas ekde la 9-a de decembro 2006 reĝo de Butano, posteulo de sia patro, reĝo Jigme Singye Wangchuck. Lia titolo en la dzonka lingvo estas Mang-pos Bhur-ba'i rgyalpo, Druk Gyalpo. La monarĥo estas la kvina Druk Gyalpo ("draka reĝo"), t.e. la kvina reĝo de la dinastio Wangchuck, kiu regas Butanon ekde 1907.

La 6-an de novembro 2008 li estis oficiale kronita kiel reĝo. Li estis tiam la plej juna ŝtatestro en la mondo.


Antaŭe:reĝo de ButanoPoste:
Jigme Singye Wangchuck2006--