El Paso (Teksaso)

| El Paso | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbo de Usono urbego limurbo kantona sidejo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 678 815 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 017 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 31° 46′ N, 106° 29′ U (mapo)31.759166666667-106.48861111111Koordinatoj: 31° 46′ N, 106° 29′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 1 140 m [+] | ||||
| Areo | 667,289006 km² (6 672 8.9 006 ha) [+] | ||||
| Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
El Paso estas urbo en Usono, en ŝtato Teksaso. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono.
- Areo: 649 km²
- Loĝantaro: 609 400[kiam?]
- Alto super marnivelo: 1 140 m
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: 915
- tempozono: MST (UTC-7), somere MDT (UTC-6)
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas laŭ ŝtatlimo de usona-meksika, laŭ fervojo Hjustono-Tucson, laŭ aŭtoŝoseo Hjustono-Los Anĝeleso, laŭ maldekstra bordo de Rio Grande, kontraŭe troviĝas Ciudad Juárez en Meksiko. La urbo havas ponton, kiu apartenas al la plej gravaj trapasejoj de la menciitaj landoj.

Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko indianoj loĝadis tie. Inter 1598-1821 la loko apartenis al hispana kolonio, dume la hispanaj konkeristoj fondis urbon en 1659 en ambaŭ flankoj de rivero, kies nomo estis El Paso del Norte (=la trapasejo de nordo). Poste la grava trapasejo apartenis al sendependa Meksiko. Inter 1836-1845 la loko apartenis al Respubliko de Teksaso, poste al Usono. Tiam la rivero iĝis la limo, la urbo disiĝis. Universitato fondiĝis en 1914.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Krom la supre menciitaj ankaŭ flughaveno funkcias.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu41.htm Unuetaĝa Usono ĉirkaŭ 41 "Unu tago en Meksikio"





