Houston (Teksaso)
Hustono | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Usono | ||
Fondita en | aŭgusto 1836 | ||
Poŝtkodo | 77001–77299, 77339 kaj 77345 | ||
Telefona antaŭkodo | +1 713, 281 kaj 832 | ||
Retpaĝaro | http://www.houstontx.gov/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Sylvester Turner | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 650 000 | ||
Loĝdenso | 1 273 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 46′ N, 95° 23′ U (mapo)29.762777777778-95.383055555556Koordinatoj: 29° 46′ N, 95° 23′ U (mapo) | ||
Alto | 12 m | ||
Areo | 1 558,4 km² (155 840 ha) | ||
Horzono | GMT-6h | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Hustono,[1][2][3][4][5] Hjustono,[6][7][8] aŭ Houstono[9] (angle Houston [HJUstn]) estas urbo en Teksaso, Usono, fondita de la fratoj Allen kaj nomita honore al Sam Houston, militestro en la milito kontraŭ Meksiko por la usoneco de Teksaso. Houston estis la ĉefurbo de Teksaso ĝis 1830 (Aŭstino nun estas la ĉefurbo).
Enhavo
Geografio[redakti | redakti fonton]
- loko: 29°45′36″N 95°21′36″U / 29.76°N, 95.36°U (mapo).
- horzono: GMT-6h (-5h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 4.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Houston estas la tria plej granda urbo de Usono, kun proksimume 2,5 milionoj da enloĝantoj. Estas pli ol 4,5 milionoj da personoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo, la Metropola Regiono (Houston Metropolitan Area). Houston kovras ĉirkaŭ 1500 km2 kaj ĝi estas la plej granda usona urbo, kiu ne havas terzonajn leĝojn.
Industrio[redakti | redakti fonton]
Houston estas mondkonata pro sia nafta industrio kaj sia ŝip-kanalo. Houston estas la tria plej uzata usona marhaveno.
Pseŭdonomo[redakti | redakti fonton]
Houston estas ankaŭ konata per la nomo "Bayou City".
Astronomio[redakti | redakti fonton]
Troviĝas en Houston ankaŭ la kosmocentro de NASA (Nasa Johnson Space Center), la Reliant Astrodome, kaj Rice-Universitato.
Veturilo[redakti | redakti fonton]
La ĉefa flughaveno estas "George Bush Intercontinental Airport" (IAH), nomita laŭ George H. W. Bush.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Esperanto[redakti | redakti fonton]
- La urba Esperanto-asocio estas Esperanto Society of Houston (retejo jen arkivigita en 2002).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (angle kaj hispane)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Majstro (vortaro), Gerard van Wilgen
- ↑ The International Language Esperanto A Course Afrika Oficejo de UEA
- ↑ Ĉina Radio Internacia: Ĉina Printempa Festo celebrata en Hustono de Usono Kunsido pri la ĉina insularo Diaoyu okazis en Hustono. ĈRI uzas ankaŭ la anglan vorton "Houston".[1][2][3]
- ↑ Usono, versio « latina » Le Monde diplomatique
- ↑ Free Esperanto Course, Bernd Wechner
- ↑ Romano de Ŭalter Ĝan ŬILJAMZ
- ↑ EsperantoLand: Grupo en Hjustono, Teksaso (Usono), Norda Ameriko
- ↑ Prof. John H. Lienhard: The Engines of Our Ingenuity (la maŝinoj de nia ingenieco)
- ↑ Praktika Esperanto-Japana Vortareto, Hirotaka Masaaki