Tjumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tjumeno
urbo 
Крестовоздвиженская церковь (Тюмень)-2.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rusio
Provinco Tjumena provinco
Distrikto Ĉefurbo de Tjumena provinco kaj Tjumena distrikto
Fondita en 1586
Poŝtkodo 625000
Aŭtokodo 72
Telefona antaŭkodo +7 3452
Retpaĝaro www.tyumen-city.ru
Politiko
Urbestro Ruslan Kuĥaruk
Demografio
Loĝantaro 679 861  (2014 [1])
Loĝdenso 1 066 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 9′ N, 65° 32′ O (mapo)57.1565.533333333333Koordinatoj: 57° 9′ N, 65° 32′ O (mapo)
Alto 102 m [+]
Areo 235 km² (23 500 ha)
Horzono UTC +5
Situo de Tjumeno
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tyumen [+]
Information icon.svg
vdr

TjumenoTjumenj (ruse Тюмень) estas urbo en Siberio, Rusio, kaj estas la ĉefurbo de Tjumena provinco. Ĝi situas laŭ la rivero Turo (Тура) (kiu enenfluas en riveron Tobol (Тобол)). Ĝi enhavas proksimume 621 300 loĝantojn (en 2010).

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71401.

La interurba telefona kodo estas 3452, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en la jaro 2010).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 9′ N, 65° 32′ O (mapo)57.1565.533333333333.

En la urbo estas fervoja stacio, flughaveno, busstacio kaj riverhaveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La tjumena klimato ĝenerale estas la modera kontinenta (transira formo de la modera kontinenta al la kontinenta). Sedimentaĵoj malabundas, averaĝe 480 mm jare, ĉefe somere. Vetero ofte kaj draste ŝanĝiĝas. Minimuma temperaturo je -52.4 ⁰C estis registrita la 17-an de februaro 1951, la somera maksimumo estis +44.5 ⁰C.

Tjumeno[2] Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) -10,7 -8,1 0,1 9,4 17,7 23,3 24,5 21,2 14,7 7,3 -3,5 -9,1 -9,3 9,1 23 6,2 7,2
Averaĝa temp.C) -15 -18,3 4,3 7,7 11,3 17,1 18,8 15,8 9,6 3,1 -7 -12 -15,1 7,8 17,2 1,9 3
Averaĝa plej malalta temp.C) -19,2 -18,1 -10,3 -1,3 5,4 11,3 13,6 11,1 5,4 -0,4 -10,4 -16,9 -18,1 -2,1 12 -1,8 -2,5
Absoluta plej alta temp.C) 5,6 6 23,1 25,7 28,9 37,2 40,5 37,4 35,2 30,1 18,8 11,7 11,7 28,9 40,5 35,2 40,5
Absoluta plej malalta temp.C) -46,2 -50,4 -29,4 -19,5 -7,2 0,9 2,5 -1,4 -5,6 -22,7 -29 -48,2 -50,4 -29,4 -1,4 -29 -50,4


Historio[redakti | redakti fonton]

Tjumeno estis la unua rusa urbo en Siberio, fondita en 1586 laŭ la ordono de la caro Feodor la 1-a sur la loko de tatara urbo Ĉimgi-Tura.

En 1959 la urbo havis 150 mil loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa strato de la urbo estas strato Respubliko, kiu etendiĝas je 11 km tra la tuta urbo de nord-okcidento al sud-oriento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gilova bosko (ruse Гилёвская роща) estas la parko forme de urba arbaro en Tjumeno. Ĝi situas en la orienta parto de la urbo, plejparte ĉirkaŭita de industria zono. Ĝia areo estas 78,84 hektaroj. Vizitado estas libera kaj senpaga.

La malnova urbodomo konata kiel la Urba Dumao (ruse Городская Дума) estis la sidejo de la urba administracio, en 1922 transformita je muzeo. Ĝi situas ĉe la komenco de strato Lenin.

Gastokorto (ruse Гостиный двор) estas longa duetaĝa konstruaĵo, kiu situas komence de strato Respubliko. Ĝi estis konstruita en 1848 por gastoj, kiel oni nomis aliurbajn negocistojn, venintajn por vendi siajn varojn. Tie okazis foiroj kaj ĉiutaga vendado. Poste la ejo estis transformita je militkomisarejo kaj altlernejo.

La Preĝejo de Sankta Jozefo situas en strato Lenin N 7. Ĝi estis konstruita en 1903-1906 de la pola komunumo kun subteno de la urba administracio. En la sovetia periodo la ejo estis uzita por nereligiaj celoj, en 1998 la preĝejo estis redonita al la katolika komunumo kaj nun funkcias.

La preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo (ruse Церковь Михаила Архангела, ankaŭ konata kiel ruse Храм во имя Архистратига Божиего Михаила) situas ĉe strato Lenin kaj estas posedaĵo de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj funkcias kiel paroĥa preĝejo.

La Preĝejo de la Savinto kombinas la siberian barokon de la fino de la 18-a jarcento kaj la kvazaŭrusan stilon de la komenco de la 20-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de la urbo estas diversflanka. Rolo de produktantaj industrioj en la 1990-aj jaroj malkreskis pro fermo kaj bankroto de multaj malnovaj fabrikoj. Samtempe kreskis graveco de servosektoro, edukado, scienca esplorado kaj inĝenierado. La urbo estas la komerca, industria, transporta kaj scienco-inĝenierada centro de Tjumena provinco.

Hoteloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias multaj hoteloj. Inter la plej grandaj kaj komfortaj menciindas la 4-stelaj Hilton DoubleTree, Mercure Tyumen Centre kaj Spasskaja (ano de la internacia reto Best Western). Ekzistas ankaŭ lokaj 4-stelaj hoteloj kiel Evrazija (Eŭrazio), Remezov, Green House kaj hotelo LetoLeto (SomeroSomero) ĉe la samnoma akvoparko, kiu proponas senpagan aliron al la gastoj. Inter la plej grandaj 3-stelaj hoteloj mencindas Vostok kaj Neftjanik. Krome haveblas abundo da pli simplaj hoteloj, hosteloj kaj apartamentaroj.

Manĝejoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝejoj en Tjumeno.

Tjumeno havas tre evoluintan manĝejan infrastrukturon, reprezentantan ĉiujn tipojn kaj nivelojn de manĝejoj. La 1-an de januaro 2019 en la urbo funkciis 1991 manĝejoj, kiuj sume havis 88197 sidlokojn[3]. La plej fama estas la loka restoracia reto Maxim (ruse Максим), fondita en 1992[4]. Ĝi havas plurajn restoraciojn, kafejojn, dolĉaĵejojn, burgerejonkaj estas aprezata de kuirartaj kritikistoj. Ĉiuj manĝejoj de la reto havas anglalingvajn menuojn. En la urbaj manĝejoj dominas la eŭropa kuirarto (speciale popularas tiu itala), tre popularas la kartvela kuirarto[5], gravan rolon ludas la japana kaj uzbeka kuirartoj. Haveblas manĝejoj, proponantaj ankaŭ pladojn de aliaj etnaj kuirartoj: la rusa, ukraina, germana, hispana, ĉeĥa, armena, azera, burjatan, ktp. Haveblas halalaj manĝejoj, speciale apud la placo de Unueco kaj Konsento, ĉe kiu troviĝas la Centra merkato. Funkcias gejo-baroj, kiuj tamen ofte fermiĝas, do prefere serĉeblas per Foursquare aŭ similaj retejoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transporto en Tjumeno.

Aŭtomobila transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo sekvas jenaj federaciaj ŝoseoj:

P351 Ekaterinburgo — Tjumeno: venas de okcidento, apud la urbo nomiĝas Moskovskij trakt (Moskva landvojo);

P401 Tjumeno — flughaveno Roŝĉino;

P402 Tjumeno — JalutorovskoIŝimoOmsko: venas de sud-oriento, apud la urbo nomiĝas Jalutorovskij trakt (Jalutorovska landvojo);

P404 Tjumeno — Ĥanti-Mansijsko: venas de oriento; iras tra Tobolsko, Surguto, Neftejugansko; apud la urbo nomiĝas Tobolskij trakt (Tobolska landvojo).

Krome tra la urbo sekvas pluraj regionaj ŝoseoj. Busoj al aliaj urboj kaj vilaĝoj ekas de la Tjumena busa stacidomo.

Stratoj[redakti | redakti fonton]

Veturejoj de la urbo plurfoje estis agnoskitaj inter la plej bonaj en Rusio. Ĉiujare okazas granda riparado kaj rekonstruado, inkluzive de larĝigo koste de piedirejoj kaj verdaĵoj. Funkcias pluraj pontoj, viaduktoj kaj vojnodoj, kaj ĉiujare estas konstruataj pliaj. Ekzistas kelkaj subteraj kaj pluraj superteraj pasejoj. La semaforoj ĉe stratkruciĝoj estas agorditaj tiel, ke dum verda lumo por piedirantoj aŭtoj sur ambaŭ stratoj staras senmove.

Parkumejoj estas ĉefe surteraj kaj senpagaj. Tamen ekde 2016 aperis reto de pagendaj parkumejoj. Ekde 2019 pago estas 40 rublojn hore. Oni povas pagi per pagmaŝinoj en parkumejo, SMS, retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo Tjumenskij parking (Tjumena prakumejo) [1]. La elektraj aŭtoj rajtas parkumi senpage. Funkcias multaj ŝarĝejoj por benzinaj, dizelaj kaj gasaj aŭtoj, kaj kelkaj ŝarĝejoj por elektraj aŭtoj.

Aviado[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias du flughvenoj. La internacia flughveno Roŝĉino havas federacian statuson kaj troviĝas 13 km okcidente de la urbo. Ĝi estis malfermita en 1968, funkcias tutdiurne kaj nun estas grave ampleksigata. La flughveno Pleĥanovo troviĝas ĉe suda rando de la urbo kaj servas kiel bazejo de flugkompanio Utair, kiu specialiĝas pri helikopteroj kaj lokaj aviadiloj An-2.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Tjumeno estas nodo de la Transsiberia fervojo, de kie ekas ĝia branĉo al Tobolsko, Surguto, Niĵnevartovsko. Krome de Tjumeno ireas fervojaj linioj al Ekaterinburgo, Nov-Urengojo, Niĵnevartovsko, Omsko. La fervojo venis al Tjumeno el Ekaterinburgo en 1885 kaj daŭris al Omsko en 1911-1913. La nuntempa fervoja stacidomo estis konstruita en 1974 kaj grave rekonstruita en 2003-2010.

Urba transporto[redakti | redakti fonton]

Publika transporto de la urbo konsistas en kelkcent busoj kaj itineraj taksioj, kiuj navedas laŭ 87 enurbaj kaj 21 eksterurbaj itineroj. Tiuj lastaj celas daĉajn vilaĝetojn, do kutime funkcias nur somere, kiam urbanoj prizorgas legomojn kaj fruktojn ĉe siaj somerdomoj. Plejparto de la busoj estas malaltplankaj, adaptitaj al bezonoj de handikapuloj, ofte kun klimatiziloj. La veturado ekde 2019 kostas 26 rublojn. Oni povas pagi kontante, per bankokarto aŭ per speciala transporta karto al konduktoroj.

Ekde 2013 funkcias aplikaĵo Тюмень. Транспорт (Tjumeno. Transporto) [2], kiu uzeblas en poŝtelefonoj surbaze de Android kaj iOS. Per ĝi oni povas vidi ĉiujn itineron kaj haltejojn, spuri enrete ĉiun buson kaj prognozi ĝian alvenon surbaze de ĝia horaro kaj enreta spurado. Oni povas ricevi tiujn informojn ankaŭ per retejo de la municipa transporta kompanio Tjumengortrans.

Krome tra la urbo trafikas kelkcent itineraj taksioj, kiuj interligas ĉefe urborandojn kaj maldense loĝatajn urbopartojn. Trolebusoj trafikis en Tjumeno de 1970 ĝis 2009, sed fine estis komplete forigitaj kiel arkaikaj kaj malefikaj.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Kristall (ruse Кристалл) estas aĉetcentro en Tjumeno, malfermita en 2013.

Esperanto-movado en Tjumeno[redakti | redakti fonton]

En Tjumeno ekzistas esperanto-klubo "Revo". Konataj esperantistoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.