LiAZ-6213

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LiAZ-6213
LiAZ-6213 under number 161365 in Moscow.jpg
Produktanto Likina Aŭtobusa Uzino (Likino-Dulovo, Rusio)
Gepatra kompanio Grupo GAZ
Produktkvanto 2248 (marto 2020)[1]
Produktata 2004;
20082014;
ekde 2016
Klaso malaltplanka kuplita urba
Motoro kaj transmisio
Motoro Caterpillar 3126

MAN E0836 LOH01
MAN D0836 LOH02
MAN D0836 LOH40
MAN D0836 LOH55
MAN D0836 LOH64
Cummins CGe4-280
JaMZ-53613

Transmisio ZF — 6 HP 504 C

ZF — 6 AP 1200 B
ZF — 6 AP 1400 B
Allison T-325R

Pezo kaj povumo
Pezo 15 750 kg (34 723 lb)
Maksimuma rapideco 75 km/hore
Dimensioj
Longeco 18 040 mm
Larĝeco 2 500 mm
Alteco 2 880 mm
Veturalteco 152 mm
Aksodistanco 18 040 mm
Nombro de pasaĝeraj pordoj 4
Information icon.svg
vdr
LiAZ-6213.21
LiAZ-6213.22. Moskvo, 2015.
Pobo de LiAZ-6213
LiAZ-6213. Moskvo, 2017.
LiAZ-6213. Moskvo, 2017.
LiAZ-6213. Tjumeno, 2020.
Rado de LiAZ-6213 kun simbolo de LiAZ kaj surskribo de Mosgortrans. Moskvo, 2019.
Salono de LiAZ-6213
Stirejo de LiAZ-6213

LiAZ-6213 estas la malaltplanka kuplita urba buso de speciale granda enspacigeblo, destinita por la urboj kun aktiva kaj aktivega trafiko. Ĝi estas produktata de la Likina Aŭtobusa Uzino (Likino-Dulovo, Rusio) kaj estas la unua rusia buso de tiu ĉi tipo. La amasa fabrikado komenciĝis en 2008, sed de novembro 2014 ĝis oktobro 2016 haltis. Ĝis marto 2020 estis fabrikitaj 2248 busoj, ekspluatataj en Rusio kaj Kazaĥio.

Modifaĵoj kun dizela motoro[redakti | redakti fonton]

6213.00[redakti | redakti fonton]

La unua buso estis fabrikita en 2004 kaj samjare prezentita en la ekspozicio Motoro-Prezentaĵo-2004. Ĝi havis motoron Caterpillar-3126 (same kiel LiAZ-6212), transverse situantan, aŭtomatan triŝtupan rapidumskatolon Voith (modelo Diwa D 863.3E) kun angula reduktoro, ĉarojn Rába, kuplilon Hubner HNGK 19.5 kaj apog-ŝovajn pordojn. Ĝi estis la sola ekzemplero de tiu ĉi modifaĵo. En 2008 ĝi estis transformita je trolebuso kun indekso LiAZ-6213T (poste LiAZ-6236) kaj sendita por testado al Bulgario. Ekde 2016 ĝi staris senmove en Lvivo (Ukrainio)[2].

6213.20[redakti | redakti fonton]

En 2007 surbaze de eksperimenta modelo LiAZ-6213.00 estis kreita nova buso, nomita LiAZ-6213.20. Ĝi havis motoron MAN D0836LOH02, aŭtomatan rapidumskatolon ZF Ecomat 6 HP 504 C, ĉarojn ZF, la tiran ĉaron ZF AV-132/87, mezan ĉaron ZF AVN-132, frontan ĉaron ZF RL-85A. La motoro situis laŭlonge de la buso, do ŝanĝiĝis ankaŭ ĝia interiero. La buso ricevis indekson LiAZ-6213.20 kaj estis testata en la 14-a busejo de Moskvo[3].

En 2008 komenciĝis amasa fabrikado. En 2008-2010 la busoj estis liverataj al Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. En 2008-2012 salonoj por la busoj estis muntataj en la fabriko Tuŝino-Aŭto. Dezajno ofte ŝanĝiĝis. En 2008-2009 la salono estis tegita je griza plasto, kun verdaj manteniloj kaj sidiloj kun blua artefarita ledo[4]. En 2009-2010 sidiloj iĝis helbrunaj, aperis konveksaj pordoj kun tutecaj vitroj[5]. En majo-junio 2010 salono iĝis hel-beĵa, planko verda kun flavaj makuloj, manteniloj flavaj, sidiloj el blua aŭ malhelverda ŝtofo. Lumiloj ricevis alian formon kaj etendiĝis laŭ centro de la salono linie[6]. Aperis la motoroj MAN D0836 LOH40, kiuj funkciis grave malpli brue[7]. Lastaj busoj de tiu ĉi serio venis en 2012 al la 2-a kaj 7-a busejoj de Sankt-Peterburgo. Ekde 2014 komenciĝis ilia forigado, kiu iĝis amasa ekde printempo 2018 pro ilia eluziteco. Sume estis fabrikitaj 388 busoj, el kiuj 259 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[8].

6213.21[redakti | redakti fonton]

La serio diferenciĝas per la motoro MAN D0836LOH55, kongrua al la postuloj de Eŭro-4, nova salono kreita de la firmao KOPA (Nabereĵnije Ĉelni)[9].

La unua buso de tiu ĉi serio estis konstruita en 2008 kaj ĝis nun funkcias en Tjumeno. Fabrikado de la serio restartis en decembro 2010, post testado de la unuaj dek busoj en la 14-a busejo en Moskvo. Ekde somero de 2011 la busoj ricevis lumilojn de la firmao Hella kaj po du klimatiziloj (unue Spheros, poste Konvekta), sidiloj Pilot estis anstataŭigitaj per tiuj de la Tuŝina Maŝinkonstrua Uzino. Poste la busoj estis liveritaj al Severodvinsk, Velikij Novgorod kaj aliaj urboj.

Sume estis fabrikitaj 308 busoj, el kiuj 257 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[10].

6213.22[redakti | redakti fonton]

Unuafoje buso de tiu ĉi serio estis prezentita printempe de 2012 en la ekspozicio Busworld Russia en Niĵnij Novgorod[11]. Ĝi estas simila al busoj, destinitaj por rapidaj busaj itineroj en Moskvo. Ĝi havas motoron MAN D0836 LOH64, kongruan al la postuloj de Eŭro-5, rapidumskatolon ZF EcoLife 6 AP 1200 B kaj, kadre de eksperimento, 41 sidlokojn anstataŭ kutimaj 31. Post sukcesa testado en 2013 komenciĝis amasa fabrikado. En junio 2013 la unua buso venis al Niĵnij Novgorod, ĝin sekvis 29 pliaj. Ekde aŭtuno de 2014 la busoj liverataj al Moskvo estas farbataj blue, sendataj al aliaj regionoj — blanke.

La amasa fabrikado de la serio ĉesis pro kresko de la prezo de la motoro MAN. En 2016 oni planis ekprodukti la modifaĵon LiAZ-6213.22-77 kun la sama motoro kiel ĉe LiAZ-5292.22-77, sed kadre de anstataŭigo de la importaĵoj komencis aŭtune 2016 fabrikadon de LiAZ-6213.65-77 kun motoro de JaMZ. Sume estis fabrikitaj 281 busoj, el kiuj 243 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[12].

6213.22-01[redakti | redakti fonton]

La modifaĵohavas lernostirejon en la salono. Ĉio alia samas kiel ĉe LiAZ-6213.22. Sume estis fabrikitaj 57 busoj, el kiuj 53 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[13].

6213.65[redakti | redakti fonton]

Sume estis fabrikitaj 828 busoj, el kiuj 823 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[14].

6213.65-77[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo de kuplita buso surbaze de la buso LiAZ-5292.65-77. Oni larĝigis irejon en la pobo, aldonis trian sidlokon antaŭ la grandigita motorejo, ŝanĝis la lumilojn. Meze de septembro 2016 komenciĝis amasa fabrikado.

La unuaj 50 busoj venis al la 17-a busejo en Moskvo en oktobro 2016. Fine de 2016 venis pliaj 65 busoj. Ekde marto 2017 ĝi estis liverata al aliaj busejoj.

6213.65-79[redakti | redakti fonton]

En majo 2017 komenciĝis fabrikado de la modernigita versio, komplete malaltplanka, kun pli longa salono, tri ekranoj en la salono, kvar USB-ingoj, nova instrumenta panelo kun elektre reguligebla stirrado, nova komputilo, sistemo de ĉirkaŭgvatado, sen ventolaj lukoj en la tegmento, kun aldona luma indikilo. La itinera indikilo estas levita supren, surskriboj sur ĝi ŝanĝiĝis. Posta fenestro iĝis plasta. Aperis butonoj, ebligantaj malfermi la pordojn, fare de pasaĝeroj troviĝantaj ene kaj ekster de la buso. Oni rezignis je tri pliaj sidlokoj ĉe la motorejo kiel malkomfortaj. La testado de unu ekzemplero okazis en Sankt-Peterburgo, du aliaj estis senditaj al Tjumeno, kie tuj ekveturis laŭ itineroj[15]. En februaro 2018 al Tjumeno venis pliaj 48 busoj, ĝis fino de 2018 al Almato (Kazaĥio) venis 54 busoj. Plejparto de la busoj estis senditaj al la 5-a busejo en Moskvo.

Fine de 2018 komenciĝis fabrikado de renovigita versio kun helverdaj itineromontriloj (similaj al tiuj en elektrobuso LiAZ-6274.00 de 2018), pro forigo de turnokrucoj en Moskvo reaperis sidiloj sur la frontaj arkoj, krome aperis dua ekrano. Super la pordoj aperis aldona ruĝa indikilo. Vokbutonoj iĝis malpli grandaj kaj estigas ankaŭ sonsignalon. Ekde 2019 ĝis marto 2020 estis produktataj busoj kun aliaj etaj ŝanĝoj[16].

La busoj fabrikataj ekde marto 2020 havas frontan kaj postan partojn identajn al tiuj de le elektrobuso LiAZ-6274.

6213.65-80[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun lernostirejo, situanta laŭlonge de la salono kaj iom pli granda ol ĉe LiAZ-6213.22-01. Pro ĝia apero iom ŝanĝiĝis planado de la salono. Amasa fabrikado komenciĝis fine de 2017.

Modifaĵoj kun gasmotoro[redakti | redakti fonton]

6213.67-79[redakti | redakti fonton]

La kuplita modifaĵo surbaze de LiAZ-5292.67 kun la gasa versio de la dizela motoro JaMZ-53604-40 kaj rapidumskatolo Voith Diwa D 864 aŭ ZF 6AP-1400B. Oni planis lanĉi la samasan fabrikadon en julio 2018, sed pro manko de mendoj estis farita nur unu ekspozicia ekzemplero kaj Moskvo preferis aĉeti LiAZ-6213.71-79 kun motoro MAN.

6213.70[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo diferenciĝas danke al Cummins CGe4-280 kaj aŭtomata rapidumskatolo Allison T-325R. La gasbalonoj situas sur la tegmento.

La unua buso de tiu ĉi modifaĵo estis fabrikita en 2008. La unuaj 10 busoj estis ekspluatataj en la 11-a busejo en Moskvo. 9 el ili havis salonon identan al la busoj de la serio 6213.20, produktitaj en 2010 dum la deka buso kun numero 11487 havis specialan dezajnon, ĉar ĝi estis origine farita por ekspozicioj. Ekde 2012 pro gravaj problemoj pri la motoroj Cummins CGe4-280 Moskvo aĉetas anstataŭ tiu ĉi modifaĵo LiAZ-6213.71 kun motoro MAN.

Sume estis fabrikitaj 10 busoj, el kiuj 9 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj en Moskvo kaj 1 en Tula provinco[17].

6213.71[redakti | redakti fonton]

Busoj de tiu ĉi modifaĵo havas gasmotoron MAN E0836 LOH01 kaj rapidumskatolon ZF Ecolife 6 AP 1200 B. AL Moskvo estas liverataj busoj kun klimatregilo, GLONASS, aŭtomata sistemo de pagokontrolo, temperaturaj sensiloj, itinermontriloj, elektronika cifereca taĥografo kun ebleco legi ŝoforajn identigilojn. En la stirejo kaj la salono aperis gvatkameraoj. La 9-an de majo 2013 gasbalono en unu el busoj eksplodis, post kio ĉiuj gasmotoraj busoj estis provizore forigitaj el trafikado en Moskvo. En 2014 estis instalitaj novaj gasbalonoj, post kio la busoj ekcirkulis tra Moskvo denove.

Sume ĝis junio 2020 estis fabrikitaj 388 busoj, el kiuj 259 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[18].

6213.71-79[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo de kuplita buso surbaze de la buso LiAZ-5292.71-79, kreita por Moskvo, kun grandigita motorejo kaj nova korpuso. La salono kaj distribuo de la sidlokoj identas al la dizela LiAZ-6213.65-79, farita fine de 2018. La amasa fabrikado komenciĝis en aprilo 2019.

6213.71-80[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kreita surbaze de LiAZ-6213.71-79 kun lernostirejo, kreita por Moskvo.

Trolebusoj surbaze de LiAZ-6213[redakti | redakti fonton]

Surbaze de la korpuso de LiAZ-6213.00 en 2008 estis kreitaj trolebusoj LiAZ-6236, MTRZ-6232 (3690) kaj SVARZ-6234 (3699) (ĉiuj po unu ekzemplero). La buso 3699 cirkulis en Moskvo kaj en junio 2019 estis transdonita al muzeo. La buso 3690 estis forigita en aprilo 2015.

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Teknikaj karakterizoj
Klaso speciale granda
Destino urba
Rada formulo 6×2
Korpuso vagona
Uzebleco de la korpuso, jaroj 12 jaroj
Longeco / larĝeco / alteco 18040 mm / 2500 mm / 2880 mm
Ĉaro 5960 mm / 6050 mm
Veturalteco 152 mm
Alteco de la plafono en la salono 2300 mm / 2205 mm
Alteco de la planko 325 mm
Nombro / larĝeco de la pordoj 4 / 1200 mm
Lokoj (inkluzive de sidlokoj) 150—154 (30—34)
Turnoradiuso, m 12 m
Pezo sen ŝarĝo / kun ŝarĝo 15 730 kg / 26 700 kg
Ĉaro ZF-AV132/87, kun radaj reduktoroj
Stira mekanismo Z/F — 8098.955
Fuelkapacito 340 l
Ŝarĝo sur la frontan / mezan / postan aksojn 7100 kg / 8700 kg / 11200 kg
Fronta / posta elstaraĵoj 2650 mm / 3380 mm
Motoro: MAN-D0836LOH02, dizela
Motoro: Nombro kaj situo de la cilindroj: 6R
Motoro: Normo de ekologia sekureco: Euro-3
Motoro: Labora volumeno: 6,871 l
Motoro: Povo: 206 (280 л. с.)
Motoro: Maksimuma torda momanto: Нм 1100 Нм при 1450÷1600 turnoj/minuto
Motoro: Rapidumskatolo: ZF — 6HP 504C

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Список подвижного состава — Фотобус (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2013-03-21. Alirita 2020-06-25.
  2. ЛиАЗ-6236 № б/н Тролейбусне депо (ruse). Transphoto.org (2016-03-23). Arkivita el la originalo je 2020-06-25. Alirita 2020-06-25.
  3. Московская область, автобус № К 036 ОО 190 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-27. Alirita 2020-06-25.
  4. Москва, ЛиАЗ-6213.20. № 17217 Салон, вид назад (ruse). Fotobus.ru (2009-01-18). Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2020-06-25.
  5. Москва, ЛиАЗ-6213.20. № 06578 Салон, вид вперёд (ruse). Fotobus.ru (2010-10-16). Arkivita el la originalo je 2019-07-25. Alirita 2020-06-25.
  6. Москва, ЛиАЗ-6213.20. № 02593. Салон, вид вперёд (ruse). Fotobus.ru (2010-09-26). Arkivita el la originalo je 2018-07-12. Alirita 2020-06-25.
  7. Список подвижного состава ЛиАЗ-6213.20 (ruse). Fotobus.ru (2010-09-26). Alirita 2020-06-25.
  8. ЛиАЗ-6213.20 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-22. Alirita 2020-06-26.
  9. Проект: Новый интерьер автобусов ЛИАЗ-5292, ЛИАЗ-6213 (ruse). KOPA. Arkivita el la originalo je 2019-12-18. Alirita 2020-06-26.
  10. ЛиАЗ-6213.21 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-04. Alirita 2020-06-26.
  11. Московская область, ЛиАЗ-6213.22 № Т 221 МО 150 (ruse). Fotobus.ru (2012-06-05). Arkivita el la originalo je 2019-05-27. Alirita 2020-06-26.
  12. ЛиАЗ-6213.22 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-16. Alirita 2020-06-26.
  13. ЛиАЗ-6213.22-01 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-03. Alirita 2020-06-26.
  14. ЛиАЗ-6213.65 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2020-03-18. Alirita 2020-06-26.
  15. Московская область, автобус № Х 098 ОН 750 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-10. Alirita 2020-06-26.
  16. Москва, ЛиАЗ-6213.65 № 010272 Филиал "Юго-Западный", площадка на улице Введенского (ruse). Fotobus.ru (2020-03-15). Arkivita el la originalo je 2020-03-18. Alirita 2020-06-26.
  17. ЛиАЗ-6213.70 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-24. Alirita 2020-06-26.
  18. ЛиАЗ-6213.71 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-21. Alirita 2020-06-26.