Instrumenta panelo
Etoso
Instrumenta panelo estas la panelo en veturilo sub la antaŭa glaco. Ĝi plejofte enhavas ventoladokradojn, diversajn funkciigajn elementojn kaj instrumentojn. La plimulto tamen estas surfacoj kun ŝokabsorbaj paneloj. En la indikilaro troviĝas diversaj instrumentoj kaj indiklampetoj kiuj donas informojn pri la faritaĵoj kaj funkcio de la motoro de la aŭtomobilo. Ruĝa koloro avertas pri aferoj kiuj bezonas tujan agon kaj/aŭ ke la aŭto devas halti aŭ resti senmova, dum flava koloro informas pri neperfektaĵoj aŭ problemoj kiuj ne bezonas tujan agadon aŭ riparon.
Komunuzaj mezuriloj kaj montriloj estas:
Indikiloj
[redakti | redakti fonton]-
Malalta olepremo.
-
Difekta ABS-sistemo.
-
Neperfekta aerkuseno-sistemo.
-
Akumulatoro ne ŝarĝiĝas.
-
Tro alta motortemperaturo.
-
Malalta lavakva nivelo.
-
Enŝaltita parkbremso aŭ malalta bremslikva nivelo.
-
Nur iom da fuelo restas.
-
Nebullumo enŝaltita.
-
ESP eble neĝusta.
-
Elasgaso ne pura (ankaŭ nomiĝas motorlampo).