Aerkuseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
flanka aerkuseno de Porŝe

Aersako (angle airbag) aŭ aerkuseno[1] estas sekureca aparato en veturiloj, por la sidantoj. La aerkuseno abrupte plenbloviĝas okaze de akcidento inter la sidanto kaj iu rigida, malmola aŭtomobila parto.

Oni povas paroli pri front-aerkusenoj kaj pri flank-aerkusenoj por la stiranto kaj la kunsidanto, kiuj aersakoj hodiaŭ jam estas standardaj en la novproduktitaj veturiloj. La flank-aerkusenoj por la poste sidantoj kaj la kapo-aerkuseno aperas nuntempe ĉefe en la multekostaj veturiloj (nomata ankaŭ supra klaso). Oni povas malaktivigi la aersakon de la kunsidanto, ekz. okaze de bebo-sidejo.

La unua patento por aerkusen-simila ekipaĵo aperis en 1920 por aviadiloj. La unuaj aerkusenooj aperis amase ĉe la usonaj aŭtomobiloj ekde 1973. La fronta aerkuseno estis deviga en Usono en 1993. La unuajn flankajn aerkusenojn enkondukis Volvo en 1995 ĉe Volvo 850, la unuajn kapajn aerkusenojn en 1998 ĉe Volvo S80. La aerkuseno por motorbicikloj aperis en 2006 por Gold Wing 1800.

Funkcio: post kiam kraŝ-sensiloj (malakcelaj datenoj) sendas signon al la aerkuseno, ekbrulas eksplodaĵo (ĝis 1995 natria acido kun kalia nitrato, poste nevenenaj senacidaj kemiaĵoj). Pro tio plenboviĝas plasta, nilona aŭ alia poliamida sako ene de ĉ. 10–40 ms. La gasgeneratoro produktas ĉefe 60-150 litrojn da nitrogeno: 10 NaN3 + 2 KNO3 → 5 Na2O + K2O + 16 N2

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Alirita la 30an de Decembro 2017.