Airbag (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Airbag
filmo
Originala titolo Airbag
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1997
Ĝenro agfilmo, suspensa filmo, nigrakomedia filmo, Ŝosefilmo, komedia filmo, krimfilmo
Kameraado Gonzalo Fernández Berridi
Reĝisoro(j) Juanma Bajo Ulloa
Scenaro Juanma Bajo Ulloa • Karra Elejalde • Fernando Guillén Cuervo
Loko de rakonto Northern Spain
Muziko de Bingen Mendizábal
Rolantoj Fernando Guillén Cuervo • Alberto San Juan • Maria de Medeiros • Francisco Rabal • Rosa Maria Sardà • Karlos Arguiñano • Karra Elejalde • Rossy de Palma • Javier Bardem • Manuel Manquiña • Pilar Bardem • Santiago Segura • Nathalie Seseña • Juanjo Puigcorbé • Alaska • David Trueba • Aitor Mazo • Julio Medem • Ramón Barea • Juanma Bajo Ulloa • Joan Potau • Elena Irureta • Carmen de la Maza • Luis Cuenca • Carlos Lucas
Produktinta firmao Groupe Canal+ 
Televisión Española 
Marea Films S.A. 
Road Movies Filmproduktion
IMDb
vdr

Airbag (Aerkuseno) estas hispana filmo de 1997, reĝisorita de Juanma Bajo Ulloa kaj rolulita de Karra Elejalde, Fernando Guillén Cuervo kaj Alberto San Juan.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Juantxo (Karra Elejalde) apartenas al la altnivela socio, havas universitatan karieron, bonan laborpostenon kaj estas geedziĝonta al riĉa belulino. Li celebras feston de fraŭlofesto kun siaj amikoj Paco (Alberto San Juan) kaj Konradín (Fernando Guillén Cuervo) diboĉege en bordelo; tiukadre li perdas la gefianĉan ringon (fakte en la pugo de prostitutino) kaj li devas serĉi ĝin tra serio de aventuroj, kaj ĉefe tra aŭtomobilaj persekutadoj kaj trairoj tra krimetosoj (tiel temas pri ŝosefilmo); en unu el tiuj epizodoj okazas aŭtombilakcidento kaj eksplodas la aerkuseno, kie kaŝiĝis kokaino, kiu dispulvoriĝas okazigante neatenditajn efikojn. Tiu epizodo titoligas la filmon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Airbag (película) en la hispana Vikipedio.