David Trueba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Trueba
Persona informo
Naskonomo David Rodríguez Trueba
Naskiĝo 10-an de septembro 1969 (1969-09-10) (54-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Familio
Frat(in)oj Fernando Trueba • Máximo Trueba
Edz(in)o Ariadna Gil
Infano Violeta Trueba i Gil
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristoĵurnalistoverkisto • filmaktoro
vdr

David Rodríguez Trueba (Madrido, 10a de septembro 1969) estas hispana verkisto, ĵurnalisto, kinreĝisoro, scenaristo kaj aktoro, konata ĝenerale kiel David TRUEBA.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas frato de kinreĝisoro Fernando Trueba. Li ekstudis ĵurnalismon, dum laboris por kurtoj kaj verkis la scenaron de la filmo Amo tu cama rica (Mi amas vian bongustan liton, 1992) kiun reĝisoris Emilio Martínez Lázaro. Ekde tiam li dediĉis sin al scenaroj, kantoverkado kaj ĵurnalismo. Li faris la scenaron ankaŭ de Los peores años de nuestra vida (La plej malbonaj jaroj de nia vivo) de Emilio Martínez Lázaro de 1994. En 1996 li ekreĝisoris per La buena vida (La bona vivo), inspirita en la verkaro de François Truffaut, Louis Malle kaj J. D. Salinger; en ĝi, Trueba rememoris adoleskaĝon kiel dolora, solema viva etapo, el kiu eblas fuĝi nur pere de la influo de amo.

Sekva filmo, Obra maestra (Majstroverko, 2000), rakontas la historion de amatora kinreĝisoro kiu kidnapas sukcesan aktorinon por igi ŝin protagonisto de sia propra filmo. Du jarojn poste ŝi faris Soldados de Salamina, kinadaptaaĵon de la samnoma novelo de Javier Cercas, pri ĵurnalisto kiu esploras malsukcesan mortpafon al faŝisto Rafael Sánchez Mazas. Tiun filmon oni elektis por la Oskar-premioj, sed ĝi ne atingis kandidatigon.

Soldados de Salamina[redakti | redakti fonton]

David Trueba en 2012, amiko de Javier Cercas kaj reĝisoro de la filmo Soldados de Salamina

En 2002 David Trueba adaptis samnoman novelon en filmo Soldados de Salamina, premierita en Hispanio en 2003, kaj nomumita en 2004 al ok Goja-premioj, el kiuj ĝi akiris unu, nome al la plej bona fotografio, zorgita de Javier Aguirresarobe. En tiu kinversio oni anstataŭis la figuron de Roberto Bolaño per meksika studento ludita de Diego Luna, dum la rakontisto Javier Cercas estis anstataŭita per la aktorino Ariadna Gil, en la rolo de Lola Cercas. El la fotoj de la filmado faritaj de la fotisto David Airob, Cercas kaj Trueba publikigis en 2003 la libron Diálogos de Salamina: Un paseo por el cine y la literatura, en kiu la kinreĝisoro kaj la verkisto parolas pri la kreado kaj personaj interpretoj pri siaj respektivaj versioj de Soldados de Salamina.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro kaj scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • La buena vida (1996).
  • Obra maestra (2000).
  • Soldados de Salamina (2002).
  • Bienvenido a casa (2006).
  • La silla de Fernando (2006).
  • ¿Qué fue de Jorge Sanz? TV (2010).
  • Madrid, 1987 (2011).
  • Vivir es fácil con los ojos cerrados (2013).
  • Salir de casa (2016).
  • Casi 40 (2018).
  • Si me borrara el viento lo que yo canto (2019).[1]
  • A este lado del mundo (2020).
  • La sagrada familia (2022). [1]
  • Felipe 82 (2023). (pri Felipe González en 1982) [2]
  • Sofía y la vida real (2023). (pri familio Pujol Ferrusola por HBO Max)[3]
  • Saben aquell (2024).

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

  • Evilio, de Santiago Segura (1992).
  • Amo tu cama rica, de Emilio Martínez Lázaro (1992).
  • Los peores años de nuestra vida, de Emilio Martínez Lázaro (1994).
  • Suspiros de España y Portugal, de José Luis García Sánchez (1995).
  • Airbag, de Juanma Bajo Ulloa (1997).
  • Adiós con el corazón, de José Luis García Sánchez (2000).
  • Más pena que gloria, de Víctor García León (2001).
  • El elefante del rey, de Víctor García León (2003).
  • ¡Hay motivo!, kolektiva (2004).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Abierto toda la noche (Anagrama, 1995).
  • Cuatro amigos (Anagrama, 1999).
  • Saber perder (Anagrama, 2008).
  • Blitz (Anagrama, 2015).
  • Tierra de campos (Anagrama, 2017).
  • El río baja sucio (Siruela, 2019).[4]
  • Queridos niños (Anagrama, 2021).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • 1998 - Artículos de ocasión. Xordica Editorial.
  • 2003 - Diálogos de Salamina: un paseo por el cine y la literatura (kun Javier Cercas; Luis Alegre, eld.; David Airob, fot.)
  • 2003 - Tragarse la lengua y otros artículos de ocasión. Ediciones B
  • 2013 - Érase una vez, antología de artículos, Debate.
  • 2013 - Vivir es fácil con los ojos cerrados, Cuaderno de rodaje, Malpaso Ediciones.
  • 2018 - La tiranía sin tiranos. Anagrama.
  • 2018 - El siglo XXI cumple 18. Debate.
  • 2020 - Ganarse la vida. Una celebración. Anagrama.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo David Trueba en la hispana Vikipedio.