Diego Luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diego Luna
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1979 (1979-12-29) (44-jaraĝa)
en Toluca
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Meksikurbo vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Familio
Patro Alejandro Luna • Alejandro Luna Ledezma vd
Patrino Fiona Alexander vd
Edz(in)o Camila Sodi vd
Infanoj Jerónimo Luna • Fiona Luna vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • teatra aktoro • televida produktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diego Dionisio LUNA Alexander (Toluko, Meksikoŝtato; 29a de decembro 1979) estas meksika aktoro kaj reĝisoro de televido, teatro kaj kino.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris per televidaj serioj kaj en 2001 li ekfamiĝis kun Gael García Bernal kaj Maribel Verdú per la filmo Y tu mamá también (Kaj ankaŭ via panjo), kiu iĝis internacia sukceso.[2]​ En ĝi du meksikaj 18-jaraĝaj junuloj, nome Tenoch Iturbide (Diego Luna), filo de altranga politikisto denoncita pro korupto, kaj Julio Zapata (Gael García Bernal), de mezklasa liberala familio, ferias kaj diboĉas, dum la respektivaj fianĉinoj ferias en Eŭropo. En familia nupto ili konas hispaninon Luisa Cortés (Maribel Verdú), edzino de kuzo de Tenoch, dek jarojn pli aĝa. Cele al seksallogi ŝin, Julio kaj Tenoch invitas ŝin al strando, supozinte, ke ŝi ne akceptos, sed post kelkaj tagoj, Luisa akceptas la inviton; la triopo elveturas al bela virga strando (neturisma), en la ŝtato Oaxaca. Dum la peraŭta veturado, Julio kaj Tenoch parolas al Luisa pri siaj vivoj kaj amikeco. Dume, oni montras ekzemplojn de socia maltrankvilo, kiel policia ĉikanado al kamparanoj, la sociaj movadoj ktp.

Ekde tiam li filmis en Meksiko, Usono kaj Hispanio kun aktoroj kiel Robert Duval, Sean Penn, Mark Wahlberg, James Franco, Salma Hayek, Kevin Costner, Tom Hanks, John C. Reilly, Jesús Ochoa, Penélope Cruz kaj Katy Perry; kaj en meksikaj televidserioj kun Gonzalo Vega, Gael García Bernal, Ludwika Paleta, Sergio Goyri, Laura León, Rebecca Jones kaj Sasha Sökol.

En 2006, Diego Luna premieris en Meksiko sian unuan landan filmon ekde Nicotina (2003), en kiu li protagonistas kun la brazila aktorino Alice Braga. Temas pri Solo Dios sabe (Nur Dio scias), kiu rakontas la amhistorion de ĵurnalisto kaj studentino.

Li traveturis la landon prezentante la teatraĵon Las obras completas de William Shakespeare (Abreviadas) (La kompletaj verkoj de W.S. (mallongigitaj) kun aktoroj Jesús Ochoa kaj Rodrigo Murray, kiu estis biletvenda sukceso, kio permesis al li rekuperi rapide sian investon. En ĉiu ludo oni faris 104 ŝanĝojn de vestaĵoj.

Diego kaj Gael García Bernal estas posedantoj de Canana Films, pere de kiu ili apogas la vagantan festivalon pri dokumentaj filmoj Ambulante gira de documentales.[3]​ La kompanio lastatempe kuniĝis kun Golden Phoenix Productions posedaĵo de la Discovery Channel por kunproduktori dokumentajn filmojn en televido pri la nesolvitaj murdoj de pli ol 300 virinoj en la landlima urbo Ciudad Juárez, trans El Paso, Teksaso.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

  • A Rainy Day in New York (2019)
  • Flatliners (2017)
  • Rogue One: una historia de Star Wars (2016)
  • The Bad Batch (2016)
  • Blood Father (2016)
  • Casanova (TV) (2015)
  • Me quedo contigo (2014)
  • Cesar Chavez (2014) (pri aktivulo César Chávez)
  • The Book of Life (2014)
  • Elysium (2013)
  • Contrabando (2012)
  • Casa de mi padre (2012)
  • In the Playground (2009)
  • Sólo quiero caminar (2008)
  • Milk (2008)
  • Rudo y Cursi (2008)
  • Mister Lonely (2007)
  • El Búfalo de la Noche (2007)
  • TotoToto (2006)
  • Amapola (2005)
  • Tu vida en 65 minutos (2005)
  • Solo Dios sabe (2005)
  • Criminal (2004)
  • Dirty Dancing: Havana Nights (2004)
  • La terminal (2004)
  • Nicotina (2003)
  • Soldados de Salamina (2003)
  • Open Range (2003)
  • Carambola (2003)
  • Vampires: Los Muertos (2002)
  • ¡Fidel! (2002)
  • Ciudades oscuras (2002)
  • Frida (2002)
  • Y tu mamá también (2001)
  • Atlético San Pancho (2001)
  • Todos los aviones del mundo (2001)
  • El Cometa (1999)
  • Un dulce olor a muerte (1999)
  • Todo el poder (1999)
  • Un hilito de sangre (1995)
  • Morena (1995)
  • Ámbar (1994)
  • El último fin de año (1991)

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Mr. Pig (2016)
  • Cesar Chavez (2014) (pri la aktivulo César Chávez)
  • Rafita (2010)
  • Abel (2010)
  • J.C. Chávez (2007) (pri la boksisto Julio César Chávez)

Kiel produktoro[redakti | redakti fonton]

  • Sin nombre (2009)
  • Voy a explotar (2009)
  • Triple Crossing (2009)
  • Cochochi (2007)
  • Déficit (2007)
  • J.C. Chávez (2007)
  • El Búfalo de la noche (2007)
  • Drama/Mex (2006)
  • Solo Dios sabe (2006)
  • Ruta 32 (2006)
  • Tiro de gracia (2003)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En televido[redakti | redakti fonton]

  • 1991-1992 El abuelo y yo
  • 1992-1993 Ángeles sin paraíso
  • 1995-1996 El premio mayor
  • 1998-1999 El amor de mi vida
  • 1999-2000 La vida en el espejo
  • 2001 Lo que callamos las mujeres
  • 2010 Gritos de muerte y libertad
  • 2018-2019 3Below: Tales of Arcadia
  • 2018-2020 Narcos: Mexico
  • 2021 Maya y los tres
  • 2022 Andor

Muzikvideoj[redakti | redakti fonton]

  • 2011 The One That Got Away Katy Perry
  • 2018 El beso de Mon Laferte

En teatro[redakti | redakti fonton]

  • El buen canario kun Yuriria del Valle, Daniel Giménez Cacho kaj Irene Azuela. Reĝisorita de John Malkovich
  • Cada vez nos despedimos mejor (Monologo)
  • Festen, La Celebración (2006)
  • Privacidad, kun Luis Gerardo Méndez (2017)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El criticón. «Diego Luna. Biografía, filmografía y fotos» Konsultita la 9an de aŭgusto 2014.
  2. Lahiguera.net. «Diego Luna». Konsultita la 9an de aŭgusto 2014.
  3. «Ambulante gira de documentales». Arkivita el originalo la 20an de septembro 2014. Konsultita la 9an de septembro 2014.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diego Luna en la hispana Vikipedio.