Y tu mamá también

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Y tu mamá también
filmo
Originala titolo Y tu mamá también
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2001, 2 maj. 2002
Ĝenro filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo, samseksemeca filmo, amafera filmo
Kameraado Emmanuel Lubezki
Reĝisoro(j) Alfonso Cuarón
Produktisto(j) Jorge Carlos Vergara • Alfonso Cuarón
Scenaro Alfonso Cuarón • Carlos Cuarón
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Natalie Imbruglia • Frank Zappa • Miho Hatori
Rolantoj Diego Luna • Gael García Bernal • Maribel Verdú • Emilio Echevarría • Daniel Giménez Cacho • Andrea López • Silverio Palacios
IMDb
vdr

Y tu mamá también (Kaj ankaŭ via panjo, angle: Lust for Life) estas meksika erotika drama filmo de 2001, reĝisorita de Alfonso Cuarón kaj stelulita de Maribel Verdú, Gael García Bernal kaj Diego Luna.

Alfonso Cuarón volis fari la filmon en la hispana, jam filminte en angla; ĝi estis honorita per pli ol 30 internaciaj premioj inkluzive de la Ora Globo kiel la Plej bona fremdlingva filmo kaj nomumita por multaj pliaj. Laŭ Cuarón, la filmo rakontas "pri socia klaso-sistemo, pri multaj meksikanoj kiuj kvankam vivantaj en la sama tempo kaj sama spaco ŝajne kunekzistas sen interrilatoj".

Ĝi prezentiĝis en la oficialaj sesioj de la Festivalo de Venecio, kie ĝi akiris la premion al plej bona scenaro; Diego Luna kaj Gael García Bernal ricevis la premion Marcello Mastroianni al Plej Bona Nova Aktoro. La filmo ricevis nomumon al Oskar-premio al Plej Bona Originala Scenaro. La filmo sukcesis, kaj estis konsiderata ikono de la nomita Nova Meksika Kino.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du meksikaj 18-jaraĝaj junuloj, nome Tenoch Iturbide (Diego Luna), filo de altranga politikisto denoncita pro korupto, kaj Julio Zapata (Gael García Bernal), de mezklasa liberala familio, ferias kaj diboĉas, dum la respektivaj fianĉinoj ferias en Eŭropo. En familia nupto ili konas hispaninon Luisa Cortés (Maribel Verdú), edzino de kuzo de Tenoch, dek jarojn pli aĝa. Cele al seksallogi ŝin, Julio kaj Tenoch invitas ŝin al strando, supozinte, ke ŝi ne akceptos, sed post kelkaj tagoj, Luisa akceptas la inviton; la triopo elveturas al bela virga strando (neturisma), en la ŝtato Oaxaca. Dum la peraŭta veturado, Julio kaj Tenoch parolas al Luisa pri siaj vivoj kaj amikeco. Dume, oni montras ekzemplojn de socia maltrankvilo, kiel policia ĉikanado al kamparanoj, la sociaj movadoj ktp.

Dum veturhalto, Luisa kaj Tenoch seksumas; tion vidas Julio kiu ĵaluza reprezalie malkaŝas al Tenoch, ke li seksumis kun lia fianĉino. Ili kvarelas la tutan nokton. Luisa konstatas la streĉiĝon kaj (ekvilibrocele) seksumas ankaŭ kun Julio, kio rezultas en kverelo inter la triopo, en kiu Tenoch rakontas, ke ankaŭ li seksumis kun la fianĉino de Julio. Luisa deziras lasi ilin, sed ili repaciĝas por reteni ŝin.

Preskaŭ hazarde ili alvenas al bela strando. Loka familio promenigas ilin boate. La boatisto sendungiĝos ĉar turismo estas monopoligita de grandaj entreprenoj. Li devos iĝis hotel-laboristo. Reveninte el promenado, Tenoch, Julio kaj Luisa ebriiĝas kaj ekdancas erotike. Finfine, Luisa, Tenoch kaj Julio interkisas kaj karesas unu la alian. Luisa midzas samtempe al Tenoch kaj Julio, dum ili ekinterkisas.

Sekvatage, ambaŭ viroj vekiĝas kune, nudaj. Hontigitaj, revenas al Meksikurbo, dum Luisa restas kelkajn tagojn. Post unu jaro, jam en 2000, la amikoj renkontiĝas kaj Tenoch rakontas al Julio, ke Luisa mortis pro kancero, unu monaton post la reveno de la granda vojaĝo. Ŝi tiam jam estis mortomalsana. Ili adiaŭas, neniam renkontiĝos denove.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Diego Luna - Tenoch Iturbide
  • Gael García Bernal - Julio Zapata
  • Maribel Verdú - Luisa Cortés
  • Nathan Grinberg - Manuel Huerta
  • Verónica Langer - María Eugenia Calles de Huerta
  • María Aura - Cecilia Huerta
  • Giselle Audirac - Nicole Bazaine
  • Arturo Ríos - Esteban Morelos
  • Andrés Almeida - Diego 'Saba' Madero
  • Diana Bracho - Silvia Allende de Iturbide
  • Emilio Echevarría - Miguel Iturbide
  • Marta Aura - Enriqueta 'Queta' Allende
  • Mayra Sérbulo - Mabel Juárez de Carranza
  • Juan Carlos Remolina - Alejandro 'Jano' Montes de Oca
  • Liboria Rodríguez - Leodegaria 'Leo' Victoria
  • Daniel Giménez Cacho - Narrador
  • Raul Vale- Cheo
  • Silverio Palacios - Chuy

Komentoj[redakti | redakti fonton]

En Meksiko, la filmo ricevis la klasigon «C» (nur por plenkreskuloj). Tiukadre, grupo de junuloj protestis nude ĉe la pordo de kinejo, kiu montris la filmon, por ku oni permesu al ili vifi ĝin; finfine ĝi estis katalogita per klasigo «B» (adoleskuloj kaj plenkreskuloj).

La familinomoj de ĉiuj roluloj (Zapata, Iturbide, Carranza, ktp.) aludas al gravaj figuroj de la Historio de Meksiko. La familinomo de la nura hispana rolulo —Cortés (Luisa Cortés, ludita de Maribel Verdú)— aludas al la konkistadoro kiu ehhavis multajn teritoriojn en Mezameriko por Hispanio (vidu artikolon Konkero de Meksiko).

Diego Luna kaj Gael García Bernal, same kiel en la filmo, estas amikoj el la infanaĝo en la reala vivo. La aktoro Diego Luna estis tre kortuŝita pro la erotikaj scenoj kun Gael García. Luna poste devis kisi ankaŭ alian viron en la biografia filmo Milk, en kiu li ludis la rolon de samseksemulo Jack Lira, kun Sean Penn en la rolo de Harvey Milk.

La filmo enspezis totale 103 milionojn da pesoj kaj iĝis la kvara meksika filmo plej biletvenda. ​Ĝi okupis la 11an rangon ene de la listo de la 100 plej bonaj meksikaj filmoj, laŭ opiniaro de 27 kritikistoj kaj fakuloj pri kino en Meksiko, publikigita en la portalo Sector Cine en junio 2020.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Y tu mamá también en la hispana Vikipedio.